Granda Palaco de Bankoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e - tajperaro
Linio 2:
La '''Granda Palaco''' (en [[taja]]: พระบรมมหาราชวัง, literumita: Phra Borom Maha Ratcha Wang<ref> Royal Institute of Thailand. (2011). How to read and how to write. (20th Edition). Bangkok: Royal Institute of Thailand. ISBN 978-974-349-384-3. </ref>) estas komplekso de konstruaĵoj en la kerno de [[Bankoko]], [[Tajlando]]. La palaco estis la oficiala rezidejo de la Reĝoj de Siamo (kaj poste de Tajlando) ekde 1782. La reĝo, lia kortego, kaj lia reĝa registaro havis sidejon en la palaco ĝis 1925. La reĝo [[Phumiphon Adunjadet]] (Rama la 9-a), havis sidejon en la Reĝa Vilao Ĉitralada kaj lia sukcedanto la reĝo [[Maha Vajiralongkorn]] (Rama la 10-a) en la Amforn Sathan Rezidejo, ambaŭ en la Palaco Dusit, sed la Granda Palaco estas ankoraŭ uzata por oficialaj eventoj. Kelkaj reĝaj ceremonioj kaj ŝtataj funkcioj okazas ene de la muroj de la palaco ĉiun jaron. La palaco estas unu el la plej popularaj turismaj allogaĵoj en Tajlando.
 
La konstruado de la palaco ekis la 6an de majo 1782, je ordonoj de la reĝo Futthaĝotfa Ĉulalok (Rama la 1-a), la fondinto de la Ĉakria Dinastio, kiam li translokigis la ĉefurbon el Thonburi al Bankoko. Tra sinsekvaj reĝadoj, oni aldonis multajn konstruaĵojn kaj strukturojn, ĉefe dum la regado de la reĝo [[Ĉulalongkorn]] (Rama la 5-a). Je 1925, la reĝo, la Reĝa Familio kaj la registaro jam ne plu sidejis en la palaco konstante, kaj devis translokiĝistranslokiĝi al aliaj sidejoj. Post la abolo de la [[absoluta monarkio]] en 1932, ĉiuj registaraj agentejoj komplete translokiĝis for de la palaco.
 
Laŭforme, la palaca komplekso estas preskaŭ ortangula kaj havas kombinitan areon de 218,400{{Unuo|218400}} kvadrataj metroj, ĉirkaŭita de kvar muroj. Ĝi estas situa sur la bordoj de la rivero [[Ĉao Fraja]] en la kerno de la isnuloinsulo Rattanakosin, nune en la distrikto Fra Naĥon. La Granda Palaco estas bordita de la stratoj Sanam Luang kaj Na Fra Lan norde, Maharaj okcidente, Sanam Ĉai oriente kaj Thai Ŭang sude.
 
Pli ol unusola strukturo, la Granda Palaco estas formita el nombraj konstruaĵoj, salonoj, pavilionojnpavilionoj ĉirkaŭ ĝardenoj kaj kortoj. Ties manko de simetrio kaj eklektikismaj stiloj estis okazigitaj pro sia organika disvolvigo, kun aldonoj kaj rekonstruoj faritaj de sinsekvaj regadojnregadoj laŭlonge de ĉirkaŭ 200 jaroj de historio.
 
==Notoj==