Simfonio n-ro 9 (Beethoven): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon 9-a simfonio (Beethoven) al Simfonio n-ro 9 (Beethoven): Same kiel aliaj similaj
Linio 1:
[[Dosiero:Beethoven.jpg|miniatur|right|240 px|Ludwig van Beethoven (1770–1827); pentraĵo de [[Joseph Karl Stieler]], 1820]]
La '''9-a simfonio en dD-minoro op. 125''' estas la lasta finfarita [[simfonio]] de la komponisto [[Ludwig van Beethoven]]. Ĝi prezentas [[cezuro]]n en la muzikhistorio kaj influis la postsekvajn generaciojn de muzikistoj. Samtempe ĝi markas kulminon de la simfoniaro kaj estas nun tutmonde unu el la plej popularaj verkoj de klasika muziko.
 
Unuafoje en sukcesa simfonio la verko postulas en la finalmovimento krome kantsoloiston kaj [[Gĥoro|miksitan ĥoron]]. Kiel teksto Beethoven elektis la odon'' [[An die Freude]]'' de [[Friedrich Schiller]]. En 1972 oni oficiale destinis la ĉeftemon de la lasta movimento kiel [[eŭropa himno]], kaj en 1985 [[Eŭropa Komunumo]] akceptis ĝin kiel sian oficialan himnon. Ĝi argumentis: ''Ĝi simbolas la valorojn, kiujn ĉiuj konsentas, samkiel la unuecon en la varieco''. La memskribaĵo troviĝas en la [[Staatsbibliothek (Berlin)|Ŝtata Biblioteko je Berlino]], kaj [[Unesko]] enprenis ĝin la 4-an de septembro 2001 en la [[Memoro de la Mondo|Memoron de la Mondo]].