Samseksemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 625:
Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj ekde marto 1978 eldonis la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizis loĝigan servon kiu similis al [[Pasporta Servo]] sed nur por LSG-anoj kaj okazigis aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj dum kiuj liganoj konatiĝis kun la loka GLAT-kulturo kaj samseksama vivo.
 
Samseksemaj esperantistoj nuntempe plejparte komunikas kaj ekkonas unu la alian per sociaj retoj (kelkfoje fermitaj) ĉe [[Facebook|fejsbuko]], [[Instagram|instagramo]] aŭ [[Telegram (aplikaĵo)|telegramo]]. Ekzistas retaj personaj blogoj aŭ personaj novaĵ-agentejoj kiuj kelkfoje diskonigas GLAT-ajn novaĵojn en esperanto<ref>http://neniammilitointerni.over-blog.com/kubo-havano-manifestacio-por-defendo-de-samseksamaj-rajtoj</ref><ref>http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/kubo-la-glatia-komunumo-defias-la-registaron-paradante-en-havano.html</ref><ref>http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/08/turkio-hande-kader-figuro-de-la-geja-fiero-en-istanbulo-brulmortigita.html</ref> kaj GLAT-aranĝoj estas foje organizataj. La revuo [[Kontakto (revuo)|Kontakto]] de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] ankaŭ dediĉis sian numeron 2015:4 al ''Geedziĝo '' kaj ankaŭ oni traktis la [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|samseksajn edzecon kaj edzinecon]] kaj iom pli frue la ĉeftemo estis ''Samseksemo kaj la GLAT-situacio en la mondo''.<ref>'' Nia ĉefartikolo pritraktas gravan temon. Samseksemo ankoraŭ estas ĉirkaŭita de mitoj, miskompreno kaj timo. Marjorie Garber, profesorino ĉe Harvard, sugestas ke anstataŭ diri “aliseksemo”, ‘samseksemo”, “ambaŭseksemo”... ni diru simple “seksemo”. Ĉu ne bona interpreto por pli bone kompreni la ecojn kaj la seksajn orientiĝojn de la homoj?'' http://kontakto.tejo.org/2013/12/samseksemo-duobla-numero-de-kontakto-en.html </ref>
 
En esperanto aperis geja antologio ''Glaŭka lum''' (ĉe eldonejo [[Pro Esperanto]], [[Vieno]] 1994) de la germana poeto [[Benoît Philippe]]<ref>https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4591</ref><ref>http://esperanto.net/literaturo/fo/glauklumrec.html</ref>. Kelkaj el la gravaj verkistoj en esperanto malkaŝe samseksemaj estas [[William Auld]], [[K. R. C. Sturmer]], [[Suso Moinhos]] kiu, inter alie, verkis eseon pri [[Lajos Tárkony]], ankaŭ samseksemulo, kaj [[Paulo Silas|Paŭlo Silas]]<ref>https://egalecen.org/category/poezia-angulo/</ref>, juna poeto kiu sin mortigis, havis riĉan blogon pri gejaj poemoj.
 
== Samseksemo ĉe sportoj ==