Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 90:
 
Meze de la [[10-a jarcento]], nova interna defio al la aŭtoritato de la [[Armena Apostola Eklezio|Armena Eklezio]] kaj la reĝlando ekestis kiam la [[Tondrakianoj]] spertis revigliĝon.<ref>Ter-Ghevondyan. ''Arab Emirates'', pp. 234-236.</ref> Kontraŭ-feŭda kaj hereza kristana sekto, kiu estis premita de la [[araboj]] kun la apogo de la Armena Eklezio en la [[9-a jarcento]], la [[Tondrakianoj|tondrakia movado]] allogis multajn adeptojn dum ĉi tiu periodo. [[Aŝoto la 3-a]] ekkomprenis la danĝeron, ke la Tondrakianoj kontraŭstaras la reĝlandon kaj pro tio li rekte subigis la Eklezion, donis al ĝi teritoriojn kaj sponsoris la konstruadon de novaj monaĥejoj kaj preĝejoj.<ref>Ter-Ghevondyan. ''Arab Emirates'', p. 236.</ref> La mesaĝo de la [[Tondrakianoj]] tamen plu disvastiĝis kaj sinsekvaj armenaj reĝoj agadis por subpremi ĝian disvastiĝon.
 
=== Demografio ===
Dum la periodo de la [[bagratida dinastio]], la granda plimulto de la loĝantaro de [[Reĝlando Armenio|Armenio]] restis armena. Arabaj fontoj de la [[10-a jarcento]] atestas, ke la urboj de la [[Aras|valo Aras]] restis ĉefe armenaj kaj kristanaj malgraŭ [[Araba konkero de Armenio|araba islama regado]]. Fakte, la araba [[Geografoj|geografo]] de la 10-a jarcento [[Ibn Haŭkal|Ibn Haŭkal]] specifis, ke la armena estis uzata en [[Dvin]] kaj [[Naĥiĉevano]]<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times 2">Hovannisian. ''The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I'', pp. 176–177.</ref>. Sendube, estis rimarkinda islama ĉeesto en iuj regionoj de Armenio. Ekzemple, la suda regiono de [[Aghdzink|Aghdznik]] estis tre arabigita ekde pli fruaj periodoj de islama regado. Sur la norda bordo de la [[Van (lago)|lago Van]] en la 9-a kaj 10-a jarcentoj, estis ankaŭ konsiderinda islama loĝantaro, kiu konsistis el etnaj araboj, kaj poste [[dajlamidoj]] el [[Azerbajĝano (Irano)|Azerbajĝano]].<ref name="The Armenian People From Ancient to Modern Times 2"/>
 
=== Ekonomio ===