Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 51:
=== Stabileco sub Abaso ===
[[File:SG Sanahin.JPG|thumb|220px|left|Reliefo pri Smbato kaj Gurgeno bagratidoj en [[monaĥejo Sanahin]].]]
La regado de [[Abaso la 1-a]] estis karakterizita per nekutima periodo de stabileco kaj prospero, kiun Armenio ne ĝuis dum jardekoj.<ref>{{citaĵo el libro|familia nomo= Chamchyants| persona nomo =Mikhail|aŭtoroligilo =MikayelMikajel ChamchianĈamĉjan| titolo =History of Armenia from B.C. 2247 to the Year of Christ 1780, or 1229 of the Armenian Era: Volumo 2|jaro = 2005| loko = Bostono| paĝoj = 74–75| eldoninto = Adamant Media Corporation| isbn = 978-1-4021-4853-8}}</ref> Lia ĉefurbo troviĝis en la urbo-fortikaĵo de [[Kars]] kaj Abaso atingis multajn sukcesojn kaj ĉe la fremdaj kaj ĉe enlandaj frontoj. En la sama jaro, kiam li fariĝis reĝo, Abaso vojaĝis al [[Dvin]], kie li povis konvinki la araban reganton tie liberigi plurajn armenajn ostaĝojn kaj transdoni la regadon de la pontifika palaco reen al [[Armenio]]. Konflikto inter la araboj ankaŭ estis minimuma, escepte de milita malvenko, Abaso suferis proksime de la urbo [[Eĉmiadzin|Vagharŝapato]]. Li estis multe malpli interkonsentiga kontraŭ la [[Bizanca imperio|bizancanoj]], kiuj plurfoje pruvis sian mankon kiel aliancanoj atakante kaj aneksante armenajn teritoriojn. [[Romano la 1-a|Romano de Bizanco]] ankaŭ estis pli centrita en batalado kontraŭ la [[hamdanidoj]], lasante Abason preskaŭ libere konduki siajn politikojn sen eksterlanda malhelpo.<ref>Runciman. ''Romanus Lecapenus'', pp. 156–157.</ref>
 
Alia fremda minaco, kiun Abaso konstante alfrontis, estis invado de reĝo [[Reĝlando Abĥazio|Bero de Abĥazio]] en 943: nova kirko estis konstruita en [[Kars]] sub ordonoj de Abaso kaj antaŭ ĝia konsekro, Bero aperis kun armeo laŭ la rivero [[Aras]], postulante. ke la nova kirko estu konsekrita sub [[Kalcedonia difino|kalcedonia rito]].<ref>Chamchyants. ''History of Armenia'', pp. 82–83.</ref> Abaso rifuzis fari ajnan koncedon kaj embuskis la fortojn de Bero dum tagiĝa atako. Pluraj pli da bataletoj okazis, kie Bero estis fine kaptita de la viroj de Abaso. Abaso prenis la reĝon Bero, iris kun li ĝis la nova kirko kaj diris al li, ke li neniam revidos ĝin, blindigante lin kaj resendante lin al [[Abĥazio]]. Abaso mortis en 953, lasante sian regnon al siaj du filoj, [[Aŝoto la 3-a]] kaj Muŝegh.