Bagratida Armenio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 19:
 
===Ascendo de la Bagratidoj ===
{{ĉefartikolo|Bagratida dinastio}}
[[Dosiero:Բագրատունի տարազ.jpg|eta|Armena kostumo ([[tarazo]]) dum la regado de la bagratidoj]]
La [[Bagratida dinastio|Bagratida familio]] ĉiumomente plibonigis siajn rilatojn kun la [[Abasida Kaliflando|abasidaj kalifoj]] ekde kiam ili ekregis en 750. La abasidoj ĉiam traktis la familiajn atingojn kun suspekto, sed komence de la [[70-aj jaroj|770-aj jaroj]], la bagratidoj venkis ilin kaj la rilato inter la du draste pliboniĝis: la bagratidoj baldaŭ estis konsiderataj kiel estroj de la [[armenoj]] en la regiono.<ref>Burnutjan. ''Concise History'', p. 74.</ref> Post la fino de la tria ribelo, kiun la bagratidoj saĝe elektis ne partopreni, kaj la disvastiĝon de kelkaj el la princaj domoj, la familio restis sen iuj timindaj rivaloj. Tamen, kelkaj tujaj ŝancoj preni plenan kontrolon de la regiono estis komplikitaj de araba enmigrado al Armenio kaj la nomumo de kalifo de emiroj por regi en lastatempe kreitaj administraj distriktoj (emirlandoj). Sed la nombro de araboj loĝantaj en Armenio neniam kreskis tiel grande por formi plimulton nek la emiroj estis plene subordigitaj de la kalifo.<ref>Bournoutian. ''Concise History'', pp. 74-75.</ref> Kiel la historiisto [[George Burnutjan]] observas, "ĉi tiu fragmentado de araba aŭtoritato donis la okazon por reaperi" de la bagratidoj gvidataj de Aŝoto Msaker (la "Viando-Manĝanto").<ref>Bournoutian. ''Concise History'', p. 75.</ref>