Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 31:
La ideo pri dio de la ĉielo kaj la ŝtormo kun forĵetebla armilo tia kia militmartelo de Toro kaj kun ĉaro estas antikva bildo de dio. La [[hititoj|hitita]] dio [[Teŝubo]] estas tre simile reprezentita, sed kun hakilo kaj la hindua dio [[Indro]] ankaŭ posedas ĉaron kaj lia ĉefa armilo estas la fulmoj. Eĉ nuntempe en [[Asturio]], la mitologia rolulo [[Nuberu]] estas priskribita kiel unuokula longbarba maljunulo, kiu kreas la ŝtormojn sur ĉaro stirita de lupoj.
 
En multaj skandinavaj pentraĵoj sur rokoj kaj morttabuloj troviĝas virseksaj figuroj levante martelojn aŭ hakilojn kaj en kelkaj kazoj ankaŭ [[labriso]], kelkfoje en [[falismo|falismaj]] reprezentaĵoj (''e.g.'' la [[tumbotombo de Kiviko]]), kio povas esti interpretita kiel potencsimbolo. La martelo de Toro en la norda areo de [[Germanio]] kaj la bastono de Donar en la sudo aldoniĝis dum la malfrua paganismo, posta al la [[petroglifo]]j, amuleto de [[fekundeco]], specife ina.<ref>Götter und Mythen der Germanen</ref>
 
Aliaj paraleloj al la mitoj de Hindo estas la batalo de la tondrodio kun serpentoj aŭ drakoj. En la kazo de Toro batalante kontraŭ la [[Jörmungandr|serpento de Midgard]], por la grekoj ekzistas la analogaj kazoj kiel la lukto de [[Apolo]] kontraŭ [[Pitono (mitologio)|Pitono]], [[Heraklo]] kontraŭ la [[hidro (mitologio)|Hidro de Lerno]], en la hitita mitologio la dio [[Teŝubo]] kaj la drakserpento [[Ilujanko]], kaj en la [[hindua mitologio]] la lukto de la dio [[Indro]] kontraŭ la drako [[Vritro]] laŭ la rakonto de ''[[Rigvedo]]''. La mito pri la lukto kontraŭ la serpento estas karakterizaĵo de ĉiuj ĉi kulturoj, kiel simbolo de batalo en la reganta regiono.<ref>Siegfried, Arminius und die Symbolik</ref>