Blonde Venus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
{{Informkesto filmo}}
'''''Blonde Venus''''' (Blonda Venuso) estas usona [[Hays-kodo|antaŭkoda]] drama [[filmo]] de [[1932]] en kiu stelulis [[Marlene Dietrich]], Herbert Marshall kaj [[Cary Grant]]. Ĝi estis produktorita kaj reĝisorita de [[Josef von Sternberg]] laŭ scenaro de Jules Furthman, kiun S. K. Lauren adaptis el historio de Furthman kaj von Sternberg. La origina historio "Mother Love" (Ampatrino) estis verkita de Dietrich mem. La muziko estis de W. Franke Harling, John Leipold, Paul Marquardt kaj Oscar Potoker, kun kinigo de Bert Glennon.
 
Dietrich ludas tri muzikaĵojn en la filmo, inklude la nun forgesitan "You Little So-and-So" (muziko kaj vortumado de Sam Coslow kaj Leo Robin) kaj "I Couldn't Be Annoyed" (muziko kaj vortumado de [[Leo Robin]] kaj Richard A. Whiting). Rimarkinda estis la fifama "Hot Voodoo" (muziko de Ralph Rainger, vortumado de Sam Coslow), kiu estas preskaŭ 8 minutojn longa kaj ĉefe instrumenta, per ĵaz-trumpeto kaj drumoj. Dietrich kantas la vortojn preskaŭ fine de la sceno, kiu okazas en [[noktoklubo]].