Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 182:
 
La Murcia Reĝlando sendependiĝis kiel [[tajfo]] centrita sur la [[Maŭroj|maŭra]] urbo Murcio post la falo de la [[Umajadoj|umajada]] [[kaliflando de Kordovo]] ([[11-a jarcento]]). Maŭra Tajfo de Murcio inkludis ankaŭ [[Albacete|Albaceton]] kaj parton de [[Almerio]]. Post la [[batalo de Sagrajas]] en 1086 la [[Almoravidoj|Almoravida dinastio]] absorbis la tajfojn kaj kreis islaman Hispanion. [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Fernando la 3-a de Kastilio]] ricevis la submetiĝon de la maŭra reĝo de Murcio en 1243 laŭ la kondiĉoj de la Traktato de Alcaraz.
 
Laŭ la kutima maniero, la islamanoj estis forpelitaj el la urboj, kaj la heredonto de Ferdinando, [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a de Kastilio]], kiu profitis de regado super grandparte senhoma Murcio, dividis la landliman regnon en tri regionojn por administraj celoj, konfiditaj respektive al la koncernaj reĝnomoj al la ekleziaj [[Senjorio|senjoroj]], kiel premion por iliaj kontribuoj al la [[Reconquista|Rekonkero]] kaj al la Militaj Ordenoj fonditaj en la 11-a jarcento. Alfonso aneksis la Tajfon de Murcio kiel Reĝo de Murcio rekte en 1266, kaj ĝi restis teknike vasala regno de Hispanio ĝis la reformoj en la [[Konstitucio de 1812|liberala konstitucio de 1812]]. Murcio iĝis [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma regiono]] en 1982.
 
La kastilia konkero de Murcio estis grava ĉar ĝi donis la antaŭan aliron al [[Mediteraneo]] por la unua fojo kaj finis la vastiĝon de la [[Reĝlando Aragono|Regno de Aragono]], kiu moviĝis suden laŭ la marbordo.
 
Laŭ la kutima maniero, la islamanoj estis forpelitaj el la urboj, kaj la heredonto de Ferdinando, [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a de Kastilio]], kiu profitis de regado super grandparte senhoma Murcio, dividis la landliman regnon en tri regionojn por administraj celoj, konfiditaj respektive al la koncernaj reĝnomoj al la ekleziaj [[Senjorio|senjoroj]], kiel premion por iliaj kontribuoj al la [[Reconquista|Rekonkero]] kaj al la Militaj Ordenoj fonditaj en la 11-a jarcento. Alfonso aneksis la Tajfon de Murcio kiel Reĝo de Murcio rekte en 1266, kaj ĝi restis teknike vasala regno de Hispanio ĝis la reformoj en la [[Konstitucio de 1812|liberala konstitucio de 1812]]. Murcio iĝis [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma regiono]] en 1982.
 
Jam en la 19-a jarcento, post la lasta [[Milito de Hispana Sendependiĝo|milito de sendependeco]] kiu havis katastrofajn sekvojn en la regiono, la liberala reformo de [[Javier de Burgos]] malaperigis la Murcian reĝlandon, kreante la [[Murcio|provincon Murcio]] kaj multe de la provinco Albaceto (1833), kreado de la tiel nomata duprovinca Murcia Regiono, kiu daŭris ĝis la [[hispana transiro]].
 
Ekde 1840 komencis evolui minado kaj paralela industrio, ĉefe en la marbordaj montaroj, kondukante al signifa kresko de la loĝantaro de la antaŭe malabunde loĝita marbordo de Murcio (enmigrado de Orienta Andaluzio) kaj la apero de laborismaj movadoj. Malgraŭ la evoluo de konfliktoj kiel ekzemple la [[Kantona Revolucio|Kantona revolucio]] dum la [[Unua Hispana Respubliko]] (kun granda trafo en la areo), la min-eksplodo daŭris ĝis la krizo de 1920. En ĉi tiu epoko, la murcia interno transprenis la disvolviĝon de la nutraĵ-industrio, ĉefe ladskatoloj kaj [[papriko]], precipe en la regionoj [[Vegas del Segura]], inkluzive de la ĉefurbo.
 
Dum la [[Hispana Enlanda Milito]] la Murcia regiono restis fidela al la [[Dua Hispana Respubliko]] dum preskaŭ la tuta konflikto, [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]] estis la sidejo de la Respublikana Mararmeo. La plej gravaj militaj okazaĵoj kiuj okazis en Murcia teritorio estis la ŝipa Batalo de Kabo de Palos en 1938 kaj Kartaĥena ribelo en 1939. Dum la diktatoreco post la malmolaj jaroj de la milito kaj [[aŭtarkio]] ekzistis reakiro de la nutraĵ-industrio, ĝis minado, grava ŝtata investo en la industria centro de Kartaĥeno kaj la komenco de turismo (ĉefe en La Manga), malgraŭ tio, multaj homoj elmigris al [[Katalunio]] kaj [[Eŭropo]] en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, speciale ĉe la plej interna regionoj, kies tendenco haltis post la 1970-aj jaroj. Tiu grava migranta fluo estis kompensita de alta naskokvoto kio generis ĉiam pozitiva loĝantarkresko. Post la alveno de la demokratio en la [[provinco Murcio]] (sen Albaceto) estis establita aŭtonoma provinco, kun konsiderinda disvolviĝo kaj igante ĝin unu el la plej grandaj ricevantoj de tutlanda enmigrado, ĉefe ekde la 1990-aj jaroj.
 
 
 
 
{{Regionoj de Hispanio}}