Marlene Dietrich: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 71:
''Morocco'' estis sekvita de ''[[Dishonored (filmo)|Dishonored]]'' (1931), grava sukceso kun Dietrich ludante [[Mata Hari]]-ecan spian rolon. ''[[Shanghai Express (filmo)|Shanghai Express]]'' (1932), kiu estis klasita de la kritikistoj kiel "''[[Grand Hotel (filmo, 1932)|Grand Hotel]]'' surrada", estis la plej granda monenspeziga sukceso de von Sternberg kaj Dietrich, kio fakte iĝis la plej enspeziga filmo de 1932. Dietrich kaj von Sternberg denove kunlaboris por la amafera historio de ''[[Blonde Venus]]'' (1932). Dietrich laboris sen von Sternberg por la unua fojo en tri jaroj en la amafera dramo ''[[The Song of Songs (filmo, 1933)|Song of Songs]]'' (1933), en kiu ŝi ludis la rolon de naiva germana kamparanino, sub reĝisorado de [[Rouben Mamoulian]]. La lastaj du filmoj de Dietrich kaj Sternberg, nome ''[[The Scarlet Empress]]'' (1934), kaj ''[[The Devil Is a Woman (filmo, 1935)|The Devil Is a Woman]]'' (1935) — la plej stiligita el iliaj kunlaboraĵoj — estis iliaj malplej enspezigaj filmoj. Dietrich poste notis, ke ŝi estis plej bela en ''The Devil Is a Woman''.
 
[[Dosiero:Marlene Dietrich in Shanghai Express (193226) by Don English.pngjpg|eta|maldekstre||Dietrich en ''Shanghai Express'' (1932).]]
Von Sternberg estis konata pro sia eksterordinara lerteco por lumigi kaj foti Dietrich kun optimuma efektiveco. Li faris tre personan uzadon de la lumo kaj la ombro, inklude la efikon de lumo tra vualo aŭ striecaj [[ŝutro]]j (kiel por ekzemplo en [[Shanghai Express]]). Tio kombinita kun la detala atento al la [[scenaranĝaĵo]] kaj al vestaro faras, ke la filmoj kiujn ili faris kune estas inter la plej rimarkinde senteblaj kaj rigardeblaj en kinarto.<ref> Vidu, por ekzemplo, Thomson (1975). Pri Dietrich: "With him [von Sternberg] Dietrich made seven masterpieces [i.e., Blue Angel in Germany and the six in Hollywood], films that are still breathtakingly modern, which have no superior for their sense of artificiality suffused with emotion and which visually combine decadence and austerity, tenderness and cruelty, gaiety and despair." </ref> Kritikistoj ankoraŭ forte disputas pri kiom multe de tiu konsidero apartenas al von Sternberg kaj kiom multe al Dietrich, sed plej interkonsentas ke neniu el ili klare atingis tiajn altojn denove post Paramount maldungis von Sternberg kaj ambaŭ ĉesis labori kune.<ref> Vidu, por ekzemplo, informojn pri Dietrich kaj Sternberg en Thomson (1975). </ref> La kunlaborado de unu aktorino kaj reĝisoro kreante sep filmojn estas ankoraŭ neripetita en kinarto, kun la ebla escepto de [[Katharine Hepburn]] kaj [[George Cukor]], kiuj faris dek filmojn kune dum pli multe pli longa periodo sed kiuj ne estis kreataj por Hepburn en la maniero laŭ kiu la lasta ses kunlaboraĵoj de von Sternberg kaj Dietrich estis faritaj.<ref> Nightingale, Benedict (1a de februaro 1979). [https://www.nytimes.com/1979/01/28/archives/after-making-nine-films-together-hepburn-can-practically-direct.html "After Making Nine Films Together, Hepburn Can Practically Direct Cukor; Hepburn Helps Cukor Direct The Corn Is Green'".] The New York Times. Alirita la 1an de junio 2019.</ref><ref> Spoto, Donald (5a de julio 2000). [https://books.google.es/books?id=11mvLfVAC60C&redir_esc=y Blue Angel: The Life of Marlene Dietrich.] Cooper Square Press. ISBN 978-1-4616-2421-9. Alirita la 1an de junio 2019.</ref>