Marlene Dietrich: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 95:
Dietrich havis fortajn politikajn konvinkojn kaj kapablis paroli pri ili. Jam fine de la 1930-aj jaroj, Dietrich kreis fonduson kun [[Billy Wilder]] kaj kelkajn aliajn ekzilitojn por helpi judojn kaj disidentojn fuĝi el Germanio. En 1937, ŝia tuta salajro el ''[[Knight Without Armour|Knight Without Armor]]'' (450,000 usonaj dolaroj) estis dediĉita al helpo de rifuĝintoj. En 1939, ŝi iĝis usona ŝtatano kaj malakceptis la germanan civitanecon.<ref name="nytimesobit" > Flint, Peter B. (7a de majo 1992). [https://www.nytimes.com/1992/05/07/us/marlene-dietrich-90-symbol-of-glamour-dies.html "Marlene Dietrich, 90, Symbol of Glamour, Dies".] The New York Times. Alirita la 2an de juino 2019.</ref> En decembro 1941, Usono eniris en la [[Dua Mondmilito]], kaj Dietrich iĝis unu el la unuaj publikaj figuroj kiuj helpis vendi [[militkupono]]jn. Ŝi turneis en Usono el januaro 1942 al septembro 1943 (aperante antaŭ 250,000 trupojn nur en la parto de la Pacifika Marbordo) kaj vendis pli da militkuponojn ol iu ajna alia stelulino.<ref name=sudendorf>Sudendorf, Werner.</ref><ref>{{cite web|website=MarleneDietrich.org|url=http://www.marlenedietrich.org/plusMuseum6.htm|title=Thanks Soldier|date=2000|accessdate=20a de februaro 2010|deadurl=yes|archiveurl=https://web.archive.org/web/20110925155636/http://www.marlenedietrich.org/plusMuseum6.htm|archivedate=25a de septembro 2011}}</ref>
 
Dum du eksterlandaj turneoj por la [[United Service Organizations|USO]] en 1944 kaj 1945,<ref name=sudendorf /> śiŝi spektaklis por [[Aliancanoj|aliancanaj]] trupoj en Alĝerio, Italio, Britio, Francio, kaj [[Heerlen]] en Nederlando,<ref>Royal Theater {{nl}} http://www.rijckheyt.nl/cultureel-erfgoed/royal-theater</ref> poste eniris en Germanio kun la generaloj [[James M. Gavin]] kaj [[George S. Patton]]. Kiam oni demandis al ŝi kial ŝi estis farinta tion, spite la evidenta danĝero esti je nur kelkaj kilometroj de la germanaj linioj, ŝi respondis, "''aus Anstand''"—"eksterdece".<ref>{{cite web|url=http://sistercelluloid.com/2014/12/27/a-soldier-lovingly-remembers-marlene-dietrich/|title=A Soldier Lovingly Remembers Marlene Dietrich|work=Sister Celluloid|date=27a de decembro 2014}}</ref> Wilder poste nptisnotis, ke ŝi estis en la frontolinioj pli ol [[Eisenhower]]. Ŝia revua spektaklo kun [[Danny Thomas]] kiel malferma agado por la unua turneo, inkludis kantojn el ŝiaj filmoj, ludado per [[muzika segilo]] (kapablo kiun ŝi origine akiris el spaktaklaj aperoj en Berlino en la 1920-aj jaroj) kaj "[[Telepatio|mensolegado]]", programero kiun ŝia amiko [[Orson Welles]] estis instruinta ŝin por sia spektaklo ''[[The Mercury Wonder Show|Mercury Wonder Show]]''. Dietrich informis la publikon ke ŝi povas legi mensojn kaj petis ilin koncentriĝi al io ajn kiu venu al iliaj mensoj. Tiam ŝi aliris al soldato kaj serioze diris al li, "Ha, pensu pri io alia. Mi probable ne povas paroli pri ''tio''!" Usonekleziaj gazetoj informis per publikigo de tiaj historioj plendante pri tiu parto de la spektaklo de Dietrich.<ref name=sudendorf />
 
[[Dosiero:Dietrich-Hayworth-Hollywood-Canteen-1942.jpg|eta|maldekstra|Marlene Dietrich kaj [[Rita Hayworth]] servas manĝon al soldatoj en la nomita Holivuda Kantino (17a de novembro 1942).]]
Linio 102:
Ŝi fine de la milito sukcesis en la serĉado de siaj parencoj. Per militista telefono, ŝi povis mallongege paroli kun sia patrino kaj revidi ŝin kelkajn semajnojn poste en Berlino, kie ŝi restis dum la milito, dum ŝia edzo estis translokiĝinta al ranĉo en la Sanfernanda Valo de Kalifornio. La patrino de Marlene mortis en novembro [[1945]]. Krome, Dietrich reunuiĝis kun sia fratino Elisabeth kaj ŝiaj edzo kaj filo. Ili estis loĝintaj en la germana urbo [[Belsen]] dum la militaj jaroj, regante kinejon al kiu oftis Naziismaj oficiroj kaj funkciuloj kiuj regis en la koncentrejo [[Bergen-Belsen]]. Dietrich garantiis por sia fratino kaj bofrato, ŝirmante ilin el ebla persekutado kiel kunlaborantoj de Naziismc.<ref> Marlene Dietrich: Her Own Song. TCM documentary. 2001. </ref> Dietrich poste malatentos la ekziston de ŝia fratino kaj de ŝia nevo el la rakontoj pri sia vivo, komplete forgesante ilin kaj plendante, ke ŝi estas ununura filo.<ref> Helm, Toby (24a de junio 2000). [https://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/europe/1344765/Film-star-felt-ashamed-of-Belsen-link.html "Film star felt ashamed of Belsen link".] The Telegraph. Alirita la 2an de junio 2019. </ref>
 
Ŝia politika kaj socia engaĝiĝo kontraŭ [[naziismo]] estis internacie multe pli frue aprezita ol en ŝia hejmlando, kie multaj ne komprenis ŝian agadon. Pro sia agado ŝi kontraŭstarintus ne Hitler, sed milionojn da simplaj germanaj soldatoj. La aldono ''perfidulino'' estis kaj estas ankoraŭ nuntempe publikigita kaj diskutita. Jam en novembro [[1947]] Marlene Dietrich ricevis la prezidentan liberecmedalon, la plej altan usonan medalon por civiluloj, pro sia "eksterordinara rekorda distrado de trupoj transmare dum la milito".<ref>{{cite news|title=Miss Dietrich to Receive Medal|url=https://timesmachine.nytimes.com/timesmachine/1947/11/18/104376577.pdf|work=The New York Times|date=18a de novembro 1947}}</ref> Ŝi diris, ke tiu estis ŝia plej fieriga plenumo.<ref name="cia" /> En [[1950]] sekvis la titolo ''[[honora Legio|kavaliro de la honora legio]]'' de la franca registaro. La francaj prezidantoj [[Georges Pompidou|Pompidou]] kaj [[François Mitterrand|Mitterrand]] igis ŝin poste oficiro kaj fine komandanto de la Honora Legio.<ref name=whoswho.de>{{cite web|title=Marlene Dietrich : Biography|url=http://www.whoswho.de/templ/te_bio.php?PID=198&RID=1|work=Who's Who – The People Lexicon|publisher=www.whoswho.de|accessdate=5a de januaro 2013|language=German|quote=''Chevalier de la Légion d'Honneur'' and ''Officier de la Légion d'Honneur''}}</ref>
 
Komence de la [[malvarma milito]] ŝia engaĝiĝo iĝis pli kaj pli pacema. Rimarkeblis tio en la kanto ''Sag mir, wo die Blumen sind'' (Diru al mi, kie estas la floroj) de [[Pete Seeger]].