Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 344:
La Murcia Regiono vidis sian fervojan reton malpliiĝi kiam meze de la [[1980-aj jaroj]], la Ministerio de Publika Laboro decidis fermi ĉiujn tiujn sekciojn, kiujn ĝi konsideris neprofita, forlasante centojn da kilometroj kaj dekoj da stacioj; inter ili la fervojo Murcio-Caravaca; lasante la terminalon Murcio-Zaraiche sen fervojo, kaj la sekcio Almendricos-Baza, lasante la hispanan orienton kaj Andaluzion nekomunikitaj per rekta [[fervojo]].
 
== Murcia dialekto ==
[[dosiero:Spanish dialects in Spain-es.png|250px|thumb|Dialekta mapo de Hispanio kie aperas la ''murcia dialekto''.]]
La [[murcia dialekto]] estas la natura kaj historia dialekto latinida de la teritorio kiu kovris la antŭaan Murcian regnon kaj ĝi havas siajn originojn en la dek-tria kaj dek-kvara jarcento kiam sur esence hispan-latin-araba lingva bazo malsamaj lingvaj variantoj trovitaj tie estis miksitaj ([[Mozaraba lingvo|mozaraba]] [[Aragona lingvo|aragona]], [[Hispana lingvo|kastilia]], [[Kataluna lingvo|kataluna]], [[klasika araba]], [[Araba lingvo|araba]] dialekta, ktp)kio kreis piĝinon en Murcio.
 
La unuaj regionaj dokumentoj estas skribitaj en diversaj latinidaj dialektoj kie ekvideblis diversaj kvantoj de lingvaj proprecoj kiu poste troviĝis en la murcia dialekto.
 
En la lingva akademia diskurso oni konsideras la murcian kiel dialekton de la hispana, aliflanke la [[Real Academia Española|RAE]] konsideris ĝis antaŭ nelonge, ke la murcia estis dialekto de la aragona lingvo.
 
Fine de la 19-a jarcento, lokaj aŭtoroj komencis uzi la murcian dialekton por siaj poeziaj aŭ dramaj komponaĵoj, enhavitaj de la kreskado de regionismo, reliefigante la verkistojn [[Vicente Medina]], [[Díaz Cassou]], [[Martínez Tornel]] kaj [[Frutos Baeza]] inter aliaj.
 
Studo de la [[Universitato de Murcio]] determinis ke la murcia parolaĵo estis la regiona kultura aspekto kiu pli identigas la murcianojn.
 
En la regiono de [[El Carche]] estas komarkoj kie la alveno de dekoj da familioj de la apuda [[Provinco Alikanto|provinco Alakanto]] en la 19-a kaj frua 20-a jarcento, parto de la loĝantaro parolas la valencianan lingvon. Malgraŭ tio, la valencia lingvo ne ĝuas oficialan agnoskon de la Murcia Regiono