Franca lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ortografio
Linio 383:
|}
|}
 
== Ortografio ==
La francan oni ĉefe skribas per la baza [[latina alfabeto]] (26 [[litero|literoj]]) plus kelkaj [[diakrita signo|diakritaĵoj]] (uzendaj) kaj [[ligaturo|ligaturoj]] (laŭkonvenciaj sed praktike ne ĉiam uzataj). La skribado de la franca latinalfabete estas difinita ekde jarcentoj per ortografiaj normoj sufiĉe precizaj, publikigitaj, instruitaj, ĝenerale agnoskataj kaj akceptataj, sed ofte ne tiom bone aplikataj (ĉi tiuj normoj iom evoluis laŭ la tempo).
 
Alia ebla skribmaniero estas per [[Brajlo]], kiu postulas adaptigon de la ekzistanta franca ortografio, ĉar Brajlo estas pli limigita kaj havas limigojn al sia propra uzo.
 
Transskriboj pure fonetikaj eblas per [[Internacia Fonetika Alfabeto]] (IFA), sed ili uzatas nur por precizigi la prononcon. La [[transskribado]] sufiĉe facilas ankaū per la [[greka alfabeto]] kaj per la [[cirila alfabeto]] (uzataj por la oficiala transskribo de francaj [[loknomo|loknomoj]] kaj [[personaj nomoj]]), sed pli delikatas kaj malprecizas per semidaj alfabetoj.
 
=== Norma latina ortografio ===
{{Ĉefartikolo|Franca ortografio}}
La [[Franca Akademio]] kaj similaj institucioj de aliaj [[Franclingvio|franclingvaj landoj]] aprobis serion da ortografiaj ĝustigoj proponitaj en [[1990]] per raporto de la [[Supera Konsilio de la Franca Lingvo]]. Ĉi tiuj ĝustigoj koncernas malpli ol 3 % de la vortaro. Krome, la Franca Akademio substrekas ke ĉi tiuj ĝustigoj ne endas, sed indas.
 
== Francdevenaj Esperantaj vortoj ==