BA27: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
* [[Ralph Dumain]]: ''La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de [[Frigyes Karinthy]]''. Enkuntekstigo de la vivo kaj verkaro de Karinthy en la hungara literaturo kaj en [[scienc-fikcio]] kaj [[utopio]]j (respektive [[distopio]]j). Revizio de tradukoj kaj analizo de du ĉefaj verkoj, nome "Kapilario" kaj "Faremido". Hegemonio de [[roboto]]j kaj neorganikaj estaĵoj super la malperfekteco de homoj. Influo super [[Sandor Szathmari]].
* [[Mikaelo Bronŝtejn]]: ''Sortoj frakasitaj''. Post rigardo al la lastaj verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de [[Josip Pleadin]], [[Geoffrey Sutton]], kaj [[Carlo Minnaja]] kaj [[Giorgio Silfer]], Bronŝtejn detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj [[Vsevolod Ivanov]] alinome [[L. Ivn]] (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).
* Paulo Silas: ''Leviĝu, ventoj kaj hurlu, ŝtormo... por ke mi, antaŭ vi, ĉagreniĝu infanece pri pasinta tempo''. Personaj komentoj pro legado de poemoj de [[A. S. Puŝkin]], pri naturo kaj tempopaŝo.
* [[Lilia Ledon da Silva]]: ''Puzlo-mondoj''. Analizo pri la fenomeno de [[puzlo]]j, kiel ekzemplo de la homa agado por arto, kulturo ktp.
 
== ReagoReagoj ==
* [[Jorge Camacho]]: ''Ĥaoso en la [[Belartaj Konkursoj]]''. Persona defendo pri la ĥaosa situacio en kiu Camacho ricevis premion kontraŭ regulo de la konkurso. La diversaj interpretoj estis tialo de la konfuzo kaj de la rezigno de alia premiito, nome Suso Moinhos.
* [[Suso Moinhos]]: ''Reago''. Konciza persona klarigo de tiu rezigno.
 
== [[Recenzo]]j ==
* [[Sten Johansson]]: ''Ĉefverko de Bronŝtejn kaj de nia literaturo'', pri ''Mi stelojn jungis al revado'' (de [[Mikaelo Bronŝtejn]]) en la kunteksto de sovetaj esperantistoj kaj de aliaj verkoj de Bronŝtejn.
* [[Sten Johansson]]: ''Amo kaj revolucio kiel teatraĵo'', pri ''La vorto kaj la vento. Rakonta koliero'' (de [[Miguel Fernández]]), nome priskribo de la rakontoj, analizo kaj lingva kaj literatura kaj kritikoj al taŭgeco de la inkludo de kelkaj tekstoj.
* [[Luiza Carol]]: ''Amrideto pri Barato'', pri ''Padma, la eta dancistino'' (de [[Tibor Sekelj]]), komentoj pri esperanta porinfana literaturo. Sekelj faras optimisman priskribon de la kamparana barata vivo, regata de [[hazardo]].
* [[Luiza Carol]]: ''Fabela ekviviĝo'', pri ''Ŝipeto Narklo'' (de [[Dima Ŝevĉenko|Dmitrij Ŝevĉenko]] kaj [[Anna Striganova]]), nome ŝipo kiu havas homecan vivon kaj birdoj kaj aliaj bestoj ĉirkaŭ li.
* [[Geoffrey Greatrex]]: ''Kiel fronti batojn de la sorto?'', pri ''Pri feliĉa vivado / De vita beata'' (de [[Seneko]]; trad. [[István Ertl]]) kaj ''Mallongeco de la vivo / De brevitate vitae'' (de [[Seneko]]; trad. [[Gerrit Berveling]])
* [[Giulio Cappa]]: pri ''Strangaj spikoj'' (de [[Jorge Camacho]])
* [[Suso Moinhos]] pri ''Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto / Petit refranyer català-esperanto'' (de Pedro M. Martín Burutxaga)
* [[Suso Moinhos]] pri ''Ciuleandra'' (de [[Liviu Rebreanu]]; trad. [[Ionel Oneţ]])