BA27: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
* [[Ralph Dumain]]: ''La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de [[Frigyes Karinthy]]''. Enkuntekstigo de la vivo kaj verkaro de Karinthy en la hungara literaturo kaj en [[scienc-fikcio]] kaj [[utopio]]j (respektive [[distopio]]j). Revizio de tradukoj kaj analizo de du ĉefaj verkoj, nome "Kapilario" kaj "Faremido". Hegemonio de [[roboto]]j kaj neorganikaj estaĵoj super la malperfekteco de homoj. Influo super [[Sandor Szathmari]].
* [[Mikaelo Bronŝtejn]]: ''Sortoj frakasitaj''. Post rigardo al la lastaj verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de [[Josip Pleadin]], [[Geoffrey Sutton]], kaj [[Carlo Minnaja]] kaj [[Giorgio Silfer]], Bronŝtejn detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj [[Vsevolod Ivanov]] alinome [[L. Ivn]] (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).
* [[Paulo Silas]]: ''Leviĝu, ventoj kaj hurlu, ŝtormo... por ke mi, antaŭ vi, ĉagreniĝu infanece pri pasinta tempo''. Personaj komentoj pro legado de poemoj de [[A. S. Puŝkin]], pri naturo kaj tempopaŝo.
* [[Lilia Ledon da Silva]]: ''Puzlo-mondoj''. Analizo pri la fenomeno de [[puzlo]]j, kiel ekzemplo de la homa agado por arto, kulturo ktp.