Higeno (verkisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Linio 9:
Neniu el tiuj verkaĵoj konserviĝas en nia epoko. Tamen, sub la nomo de Higeno, troviĝas du aroj de verŝajnaj lernejnotoj mallongigantaj liajn disertaĵojn pri mitologio, nomataj «Fabulae» (kolekto de rakontoj) kaj «Poeticon astronomicon» (''Poezia astronomio''). Tamen, la plejmulto de la fakuloj konsideras ke la aŭtoro de tiuj eseoj estis alia ''Higeno'', malpli erudicia, kiu verŝajne vivis dum la 2-a jarcento. Eble temas pri resumoj faritaj de tiu ĉi lasta, de la verkaĵoj de la vera Gaius Julius Hyginus.
 
== ''Fabulae'' ==
La strukturo de «Fabulae», kiel manlibro pri mitologio, konsistas el tri tipoj de tekstoj: genealogiaj arboj de la gedioj kaj herooj, 220 fabloj (individuaj rakontoj) kaj la "enhavo-tabelo", kompilo laŭ formo de listo. Sub la titolo «Genealogioj de Higeno, konata de ĉiuj», ĝi estis tradukita en la jaro [[207]] («konsula jaro de Maksimo kaj Aper») en la [[antikva greka lingvo|grekan]], do la baza teksto en la latina estas pli antikva ol sia helena ekvivalento. Verŝajne, la aŭtoro uzis kiel originaj fontoj manlibron similan al la ''[[Mitologia biblioteko]]'' de Pseŭdo-[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], konatajn [[tragedio]]jn ([[Esĥilo]], [[Sofoklo]], [[Eŭripido]], ktp.) kaj grekajn [[epopeo]]jn, ĉefe de [[Homero]] kaj [[Heziodo]].