Semantikaj roloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
enkonduko
 
tipaj semantikaj roloj
Linio 1:
'''Semantika rolo''' estas la sube kuŝanta rilato kiun partoprenanto havas kun la ĉefa verbo en propozicio.<ref>https://glossary.sil.org/term/semantic-role</ref>
La entoj, kiuj partoprenas en diversaj eventoj kaj situacioj, ludas apartojn rolojn. Tiuj roloj estas parto de la enhavo de lingva komunikado. Oni priskribas ilin prototipe, kaj la etikedoj donitaj al ili estas konvenaj proksimumaĵoj. <ref name = "payne">Thomas E. Payne. [https://pages.uoregon.edu/tpayne/EG595/HO-Srs-and-GRs.pdf Summary of Semantic Roles and Grammatical Relations], 19 October 2007</ref>
<ref>Lynn M. Berk, (1999) English Syntax: From Word to Discourse, Oxford University Press, N.Y. </ref>
Ne ekzistas ĝenerala interkonsento inter fakuloj pri kiuj semantikaj roloj estas bezonataj. Norma listo ne ekzistas. Du ekstremaj ekzemploj estas la lokista teorio de Anderson (1971), kiu havas nur tri rolojn (Origino, Loko, Celo), el kiuj ĉiuj nelokaj valoroj estas deriveblaj, kaj la HPSG-vido, kie ĉiu verbo havas la proprajn semantikajn rolojn, diferencaj al tiuj de ĉiuj aliaj verboj <ref>Pollard and Sag, 1990</ref> Bedaŭrinde, en tiu lasta, perdiĝas la avantaĝoj de la ĝeneralaj principoj de semantikaj roloj.<ref>http://elies.rediris.es/elies11/cap5111.htm</ref>
Linio 6:
 
La ideo pri semantikaj roloj estas tre malnova. Ĝi ŝajne venas de la skribaĵoj de [[Panini]], en la kvara jarcento a.K.E., pri la sanskrita lingvo. En la moderna epoko Gruber (1965) kaj Fillmore (1966) instigis evoluigon pri la teorio.
 
== Tipaj semantikaj roloj ==
Jen iuj semantikaj roloj kiujn oni trovas ĉe pluraj referencoj.
 
{| class="wikitable sortable" border="1"
|-
! style="background:#F0FFFF"| Semantika rolo
! style="background:#F0FFFF"| Difino
! style="background:#F0FFFF"| Ekzemplo
|-
!AGANTO
|(tipe viva) ento kiu intence agas
|Percivalo manĝis ĉiom de la kimĉio. La tuta kimĉio estas manĝita de Percivalo. Kial Percival manĝis la kimĉion?
|-
!KAŬZO
|(neviva) ento kiu kaŭzas la agon
|La akvo detruis mian komputilon. La urbo estas inundita de akvo.
|-
!ILO
|La ento uzata por plenumi la agon. Kutime la aganto uzas ilon, kaj la ilo ŝanĝas ion.
|Karlo tondis la bendon per tondilo. La bendo estas tondita per la tondilo. Ĝi rompis la tutan strukturon. Iu vundis per martelo lian ĉevalon.
|-
!SPERTANTO
|la viva ento kiu ricevas sensan aŭ emocian enigon
|Xiangling aŭdis la ploradon. Ŝi sentis sin iom lace. La respondo ŝajnis malprava al Percivalo.
|-
!SUFERANTO aŭ PACIENTO
|la ento kiu suferas la agon kaj kies stato ŝanĝiĝas. Ju pli evidente kaj fizike la ento estas tuŝata, des pli ĝi estas bona ekzemplo de suferanto.
|La novloĝantaro faligis la grandegajn arbojn. Buso falis de sur frosta ponto. Yao mortis. Julion frapis Benjamino.
|-
!TEMO
|ento kies atributoj, loko, aŭ nevola moviĝo estas predikaj.
|Frick kaj Berkman rulis surplanke. La pilko estas ruĝa. Kelkaj mondaj heredaĵoj de UNESKO troviĝas en Alĝerio.)
|-
!RICEVANTO
|speciala speco de celo rilata al verboj kiuj esprimas ŝanĝon de posedo; la tipe viva celo de transigata ento.
|Percivalo ricevis la leteron. Mi sendis leteron al Johano. Li donis la libron al ŝi.)
|-
!PROFITANTO aŭ GAJNANTO
|la (tipe viva) ento kiu gajnas el la ago aŭ situacio
|Mi bakis kukon por Reĝinaldo. Li konstruis aŭton por mi.)
|-
!LOKO
|ento kiu priskribas kie okazas la ago aŭ situacio
|Karlo kaj Liliano ludis senzorge en la parko. Ĝi restis kuŝanta sur la tablo. La plumo falis de sur la tablo.
|-
!POSEDANTO
|la tipe viva ento kiu posedas aŭ dumtempe regas alian enton.
|Percivalo havas tri katojn. La katoj de Percival ĝenas. Tiuj katoj apartenas al Percivalo.
|-
Aliaj semantikaj roloj ne menciitaj de Payne sekvas.
|-
!STIMULAĴO
|la ento kiu kaŭzas sensan aŭ emocian reagon – ne intence
|Davido malamas cepojn.
|-
!FORTO aŭ NATURA KAŬZO
|ento kiu senintence plenumas agon
|Lavango detruis la antikvan templon.
|-
!DIREKTO aŭ CELO
|al kie la ago estas direktita.
|La karavano pluiris al la fora oazo.
|-
!FONTO aŭ ORIGINO
|kie la ago originis
|La rakedo estas lanĉita el la centra komando. Ŝi iris for de li.
|-
!TEMPO
|kiam la ago okazis
|Li vendis la aŭton hieraŭ.
|-
!MANIERO
|kiel ago okazas
|Tre urĝe ŝi telefonis al la polico.
|-
!CELO
|kial la ago okazis
|Ursulo tuj telefonis por peti helpon.
|-
!MOTIVO
|La motivo de la aganto
|Ĉar Klaŭdo malsatis, li manĝis la kukon.
|-
|}
 
==Malpli longa listo de roloj==
Jen mallonga listo de la plej ofte uzataj roloj<ref>https://web.stanford.edu/~jurafsky/slp3/slides/22_SRL.pdf</ref> Plejmultaj ekzemploj estas el CorpusEye<ref name="corpuseye">CorpusEye, https://corp.hum.sdu.dk </ref>
 
{| class="wikitable sortable" border="1"
|-
! style="background:#F0FFFF"| Semantika rolo
! style="background:#F0FFFF"| Difino
! style="background:#F0FFFF"| Ekzemplo
|-
!AGANTO
|La volada kaŭzanto de evento
|''la Marta Leporo'' ĵus akcidente verŝis la lakton sur sian teleron. <ref>Broadribb, D. http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20carroll,%20lewis%20-%20la%20aventuroj%20de%20alico%20en%20mirlando.pdf</ref>
|-
!SPERTANTO
|La spertanto de la evento
|''Mi'' havas fortan kapdoloron. <ref>Mazi en Gondolando http://frali.bplaced.net/eoag/Mazi1.pdf</ref>
|-
!FORTO
|La nevolada kaŭzanto de la evento
|''La suna vento'' blovas gigantan fluon de jonigita gaso for de la kometo.<ref name="corpuseye"/>
|-
!TEMO
|La ento pleje influita de la evento
|Foje mia akompananto, falinte en ŝtona rojejo, rompis ''brakon''.<ref name="corpuseye"/>
|-
!REZULTO
|La fina rezulto de la evento
|Clive Sinclair, kiu konstruis ''la plej malmultekostan mikrokomputilon ĝis nun''...<ref name="corpuseye"/> Ĝi iĝas ruĝa giganto.<ref name="corpuseye"/>
|-
!ENHAVO
|La propozicio aŭ enhavo de propozicia evento
|''"Ĉu vi dormas?"'', li demandis flustre.<ref name="corpuseye"/>
|-
!ILO
|Ilo uzata en la evento
|La necesan paĝon oni elektas ''per teleregulilo''.<ref name="corpuseye"/>
|-
!GAJNANTO
|La gajnanto de la evento
|Kaj ''por ni'' la trafiko haltas tre ĝentile.<ref name="corpuseye"/>
|-
!ORIGINO
|La origino de la objekto de transiga evento
|Kaj la prelegantoj alvenis ''el 15 landoj de tri kontinentoj''.<ref name="corpuseye"/>
|-
!CELO
|La celloko de la objekto de transiga evento
|En 1900 li veturis ''al Parizo'', kie li studis....<ref name="corpuseye"/>
|-
|}