Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Anstataŭigo de kategorio Bibliografio de Esperanto (1929) per Esperanto-libroj aperintaj en 1929
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La vortaron «Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana» kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento [[Eugen Wüster]], la posta fondinto de moderna [[terminologio]], inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo [[Ferdinand Hirt & Sohn]] en [[Lepsiko]] en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]].
 
Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en [[Vieno]] (IEMW), departemento de la [[AŭstriaAŭstruja Nacia Biblioteko]] (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de [[Detlev Blanke]]. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.
 
La iama kunlaborinto de Wüster, [[Hans-Joachim Plehn]], komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto [[Wera Blanke]] finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo «luzul-o». La tiposkripto ĝis fino de litero L ankaŭ troveblas sur la {{klarigu|mikrofiĉa}} eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.
Linio 23:
 
== Recenzoj ==
{{citaĵo|La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la [[L. L. Zamenhof|Zamenhofa]] lingvo-uzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, [[proverbo]]j, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la [[germane|germanan lingvon]] por povi tre bone utiligi la [[vortaro]]n. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, 'suka' frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Zamenhofa trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto ''"kapo''" okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn. |1931, [[Kopar]], [[Literatura Mondo]], paĝo 15}}
 
== Bibliografio ==
Linio 35:
* «[http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-e.htm Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana]» en ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do;jsessionid=A6C94D03F7DF2DD481CCEA6CB58C41C9?fn=search&ct=search&initialSearch=true&mode=Basic&tab=onb_sondersammlungen&indx=1&dum=true&srt=rank&vid=ONB&frbg=&tb=t&vl%28freeText0%29=Enciklopedia+Vortaro+Esperanta-Germana&scp.scps=scope%3A%28ONB_aleph_esperanto%29&vl%281UI0%29=contains Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] – entajpu la vortojn «"enciklopedia vortaro»"
 
[[Kategorio:Esperanto-vortaroj]]