Ŝtonkavernaro de Mogao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e thumb ---> eta
e Kategorioj
Linio 27:
De la [[dinastio Norda Wei]] ( 386-534) ĝis la komenco de la [[dinastio Tang]] (618-907) tie estiĝis pli ol mil kavernoj, pro tio la Ŝtonkavernaro Mogao estis nomata Mil-budha Kavernaro. Interalie, la dinastio Tang rekordis en la nombro, skalo kaj arteco de la fositaj kavernoj.
 
En la jaro 755 eksplodis la insurekcio lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kontraŭ la reĝimo de la [[dinastio Tang]]. Atakite de tio, la dinastio degeneris iom post iom, ankaŭ la ŝtonkavernaro Mogao perdis sian originan prosperon.
Poste, ankaŭ la regno Tube kaj la regno Xixia fosis kelkajn kavernojn kun malpli grandaj skaloj. Sekve de forvelkado de la budaisma forto, la Ŝtonkavernaro Mogao ne povis teni plu sian brilecon. Precipe post kiam la [[dinastio Ming]] konstruis la pasejon Jiayuguan, Dunhuang estis bedaŭrinde forlasita eksteren de la [[Granda Muro]], ankaŭ la Ŝtonkavernaro Mogao estis iom post iom enterigita de sablo, kaj de tiam perdiĝis en la homa horizonto.
En [[silento]] kaj senbruado la Ŝtonkavernaro Mogao restis centojn da jaroj, rekte ĝis iu tago de la jaro 1900.
 
En la fino de la 19-a jarcento, la fama ŝtonkavernaro Mogao jam sin trovis en kadukiĝo. La ligna kornica vojo plejparte detruiĝis, la flusablo monte amasiĝis, kaj multaj kavernoj el la malsupra tavolo estis enterigitaj. Nur antaŭ la ŝtonkavernaro ankoraŭ restis tri kadukaj templetoj, nomataj respektive la supra, la meza kaj la malsupra laŭ la topografia situado. En la antaŭaj du templetoj loĝis kelkaj lama-oj, kaj la malsupra templeto estis reformita kiel [[taoismo|taoisma]] templo fare de taoisto Wang Yuanlu. Iom post iom li fariĝis la verta administranto de la Ŝtonkavernaro Mogao, kaj li ofte dungis homojn ripari statuojn de la kavernoj aŭ forbalai fluosablon el ili.
La 26-an de majo, 1900, kiam la menciita taoisto estis foriganta sablon el la enirejo de la kaverno n. 16, li hazarde trovis iun kaŝitan ĉambron. Tio ja estis la fama [[sutro]]-kaŝa [[groto]] mil-jare fermita.
S-ro Joel Bellasen el Francio, kiu dufoje vojaĝis al [[Dunhuang]], diris pri sia impreso:
"La kulturaj relikvoj konservataj en la sutro-kaŝa groto ĉiu estas rara trezoraĵo je nekalkulebla valoro!"
Linio 81:
* [http://es.chinabroadcast.cn/chinaabc/chapter22/chapter220108.htm Eo]
 
[[Kategorio:Grotoj]]
[[Kategorio:Kavernoj]]
[[Kategorio:Ĉinio]]