Geedzeco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
la Z-a vorto estas "edzeco" per AWB
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
la Z-a vorto estas "edzeco" per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Rings.png|thumb|[[Geedziĝa ringo|Geedziĝaj ringoj]].|alternative=|maldekstra]]'''Geedzeco''' estas socie agnoskata kaj ofte laŭ [[juro]] aŭ laŭ [[eklezio]] firmigita ligo inter personoj, nomataj ''geedzoj''. La plej kutima formo estas la ligo inter unu [[viro]], nomata ''edzo'', kaj unu [[virino]], nomata ''edzino''. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono edz(in)iĝu al pli ol unu persono. Nur en malmultaj landoj eblas [[samseksa edzeco]] (sed pluraj aliaj landoj ebligas [[registrita partnereco|registritan partnerecon]] al samseksaj paroj). Geedzeco estas [[institucio]], ĉe kiu interpersona rilato (kutime [[amo|ama]] rilato) estas agnoskata de la [[ŝtato]], de [[religio|religia aŭtoritato]] aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj geedzeco komencas per iu speciala [[geedziĝaj kaj partnerec-registriĝaj ceremonioj kaj festoj|geedziĝa ceremonio aŭ festo]] nome [[nupto]].[[Dosiero:HogarthMarriage.jpg|eta|''Marriage à-la-mode'' (Moda geedzeco, satira pentraĵo de [[William Hogarth]] 1745.|alternative=|maldekstra]]Geedzeco estas socie aŭ ceremonie agnoskita unuigo aŭ laŭleĝa kontrakto inter geedzoj kiuj establas rajtojn kaj devigojn inter ili, inter ili kaj ties filoj, kaj inter ili kaj ties bofamilio,<ref>{{cite book|last1=Haviland|first1=William A.|last2=Prins|first2=Harald E. L.|last3=McBride|first3=Bunny|last4=Walrath|first4=Dana|year=2011|title=Cultural Anthropology: The Human Challenge|publisher=Cengage Learning|isbn=978-0-495-81178-7|edition=13th}} "''A nonethnocentric definition of marriage is a culturally sanctioned union between two or more people that establishes certain rights and obligations between the people, between them and their children, and between them and their in-laws.''"</ref> same kiel por la socio ĝenerale. La difino de geedzeco varias laŭ la diferencaj kulturoj, sed ĝi estas principe [[institucio]] en kiu interpersona rilataro, kutime [[Seksumado|seksa]], estas agnoskita. En kelkaj kulturoj, geedzeco estas rekomendata aŭ konsiderata por esti deviga antaŭ persekuti ajnan [[Seksumado|seksan]] aktivecon. Larĝe difinite, geedzeco estas konsiderata kultura universalaĵo.[[Dosiero:Dräkt, Gustav III, gnr 3485 & dräkt, Sofia magdalena, gnr 3502. Fel föremålsref - Livrustkammaren - 16527.tif|thumb|Vestaĵoj de svedaj reĝaj geedzoj de 1766, Muzeo Livrustkammaren en Stokholmo.]]Geedzeco povas esti agnoskita de [[ŝtato]], [[organizaĵo]], religis aŭtoritato aŭ eklezio, [[tribo|triba grupo]], loka [[komunumo]] aŭ socia grupo de kolegoj, geamikoj ktp. Ĝi estas ofte rigardita kiel [[kontrakto]]. [[Civila geedzeco]], kiu ne ekzistas en kelkaj landoj, estas geedzeco sen religia enhavo farita de registara institucio interkonsente kun la geedza juro de la koncerna jurisdikcio, kaj agnoskita kiel kreanto de rajtoj kaj devigoj propraj de la geedzeco. Nuptoj povas esti plenumitaj en nereligia [[Civila geedzeco|civila ceremonio]] aŭ en religia etoso pere de [[nupto|nupta]] ceremonio. La ago geedziĝi kutime kreas regulajn aŭ jurajn devigojn inter la koncernaj individuoj, kaj rilate al ajna ido kion ili povus produkti. Laŭ terminoj de jura agnosko, plej suverenaj ŝtatoj kaj aliaj jurisdikcioj limigas geedzecon al [[Aliseksemo|aliseksemaj]] paroj kaj nur malgranda nombro de tiuj permesas [[poliginio]]n, [[infana geedzeco|infanan geedzecon]], kaj [[devigita geedzeco|devigitan geedzecon]]. Laŭlonge de la 20a jarcento, kreskanta nombro de landoj kaj de aliaj jurisdikcioj estis malpezigintaj la malpermesojn kaj estis permesantaj jurajn agnoskojn por ekzemple [[interrasa geedzeco]], [[interreligia geedzeco]], kaj plej jŭse, [[samseksa edzeco]].<ref>[http://blogs.kqed.org/lowdown/2013/07/15/nations-that-have-legalized-same-sex-marriage/ Map: In Legalizing Gay Marriage, England Joins Growing International Community | The Lowdown]. Blogs.kqed.org (15a de Julio 2013). Alirita la 5an de Septembro 2013.</ref> Kelkaj kulturoj permesas la dissolvon de la geedzeco pere de [[divorco]] aŭ geedzonuligon. La laŭleĝa malligigo de geedzoj nomiĝas [[eksgeedziĝo]]. En kelkaj areoj, la infana geedzeco kaj la poligamio povas okazi spite la ŝtata juro kontraŭ tiuj praktikoj.[[Dosiero:El-matrimonio-romano.jpg|eta|Skulptaĵo reprezentanta paron edziniĝintan en [[Antikva Romo]].|alternative=|maldekstra]]
[[Dosiero:Huwelijksportret van de Prins van Oranje en Prinses Máxima.jpg|eta|Nederlanda reĝa geedziĝo de [[Willem-Alexander (Nederlando)|Willem-Alexander]] kaj [[Máxima Zorreguieta|Máxima]], [[2002]].]]Individuoj povas geedziĝi pro kelkaj tialoj, inklude juraj, sociaj, [[Libido|libidaj]], emociaj, financaj, [[Spirito|spiritaj]], kaj religiaj celoj. La geedzigitoj povas esti influita per [[Incesto|socie determinitaj reguloj pri incesto]], preskribaj geedzigaj reguloj, gepatra elekto kaj individua deziro. En kelkaj areoj de la mondo, [[aranĝita geedzeco]], [[infana geedzeco]], [[poligamio]], kaj foje [[devigita geedzeco]], povas esti praktikata kiel kultura tradicio. Male, tiaj praktikoj povas esti malpermesitaj kaj punitaj en partoj de la mondo kun komplikoj por la rajtoj de virinoj kaj eĉ pro [[internacia juro]].<ref>[http://www.state.gov/j/drl/rls/hrrpt/2008/ Country Reports on Human Rights Practices for 2008], Vol. 1, p. 1353, US Department of State.</ref> En disvolviĝintaj partoj de la mondo, estis ĝenerala tendenco al certigo pri [[Virinaj rajtoj|samrajteco]] ene de la geedzoj por virinoj kaj laŭleĝe agnoskado de geedzecoj de paroj [[interreligia geedzeco|interreligiaj]] aŭ [[interrasa geedzeco|interrasaj]], kaj [[Samseksajsamseksa edzeco kaj edzineco|samseksaj]]. Tiuj tendencoj koincidas kun la pli larĝa movado por [[homaj rajtoj]].[[Dosiero:Cartepoly.png|thumb|Poligamio en la mondo en [[2015]].|500px]][[Dosiero:Van Eyck - Arnolfini Portrait.jpg|eta|dekstra|180px|Burĝaj geedzoj.]]
== Difinoj ==
[[Antropologio|Antropologoj]] estis proponintaj kelkajn konkurencajn difinojn de geedzeco en klopodo por enhavi la ampleksan varion de geedzaj praktikoj observitaj tra kulturoj.<ref name="Bell">{{cite journal|last=Bell|first=Duran|title=Defining Marriage and Legitimacy|jstor=2744491|url=http://www.economics.uci.edu/~dbell/marriageandlegit.pdf|work=Current Anthropology|year=1997|volume=38|issue=2|pages=237–54|doi=10.1086/204606}}</ref> Eĉ ĉe okcidenta kulturo, "difinoj de geedzeco estis karenigitaj el unu pinto al alia kaj ĉie intere" (kiel diris Evan Gerstmann).<ref>Gerstmann, Evan. ''[https://books.google.com/books?id=6o9FQgK7H8gC&pg=PA22 Same-sex Marriage and the Constitution]'', p. 22 (Cambridge University Press, 2004).</ref>[[Dosiero:Joseph Israels Jüdische Hochzeit Wien.jpg|thumb|Pentraĵo de Jozef Israëls (1824-1911): juda geedziĝo (1903).]]
Linio 77:
==== Plurala geedzeco ====
[[Grupa geedzeco]] (konata ankaŭ kiel ''mult-flanka geedzeco'') estas formo de [[pluramemo]] en kiu pli ol du personoj formas [[familio|familian unuiĝon]], kun ĉiuj membroj de la grupa geedzeco konsiderataj geedzigitaj al ĉiuj la aliaj membroj de la grupa geedzeco, kaj ĉiuj membroj de la geedzeco kunhavas [[patro|patran]] respondecon por ajna filo produktita el la geedzeco.<ref name="murdock-1949-definition">Murdock, 1949, p. 24. "''Grupa geedzeco'' aŭ patra unuiĝo enhavanta samtempe kelkajn virojn kaj kelkajn virinojn."</ref> Neniu lando laŭleĝe akceptas grupajn geedzecojn, nek laŭleĝe nek kiel geedza [[civila juro]], sed historie ĝi estis praktikita de kelkaj kulturoj de Polinezio, Azio, Papuo-Nov-Gvineo kaj Ameriko – same kiel ĉe kelkaj [[Intenca komunumo|intencaj komunumoj]] kaj alternativaj subkulturoj kiaj la komunumo Oneida en sub-ŝtato [[Novjorkio]]. El la 250 socioj registritaj de la usona antropologo George P. Murdock en 1949, nur la [[Kaingangoj]] de Brazilo havis grupajn geedzecojn.<ref>{{Cite journal|url=http://www.britannica.com/EBchecked/topic/247131/group-marriage|title=Group Marriage|work=Encyclopædia Britannica}}</ref>[[Dosiero:Royal Wedding Stockholm 2010-Slottsbacken-03.jpg|thumb|250px|Sveda reĝa geedziĝo de [[Viktoria (Svedio)|Viktoria]] kaj de [[Princo Daniel]], 2010.]]
<br />
 
=== Infana geedzeco ===
Linio 95 ⟶ 94:
 
=== Samseksaj kaj triagenraj edzeco kaj edzineco ===
{{Ĉefartikolo|Samseksa edzeco}}
{{Ĉefartikolo|Samseksaj edzeco kaj edzineco}}Kiel oni menciis jam, ekzistas kelkaj tipoj de sam-seksaj, ne-seksaj geedzecoj en kelkaj stirpo-bazaj socioj; tiu sekcio rilatas al sam-seksaj unuiĝoj. Kelkaj kulturoj inkludas individuojn ĉu tria-seksajn (duspirituloj aŭ transseksigitaj), kiaj la ''berdaĉe'' de la Zunioj en Nov-Meksiko. We'wha, unu el la plej prestiĝaj maljunuloj de la Zunioj (nome Ihamana, spirita estro) servis kiel sendito de la Zunioj al Vaŝingtono, kie li kunvenis kun la Prezidento [[Grover Cleveland]]. We'wha havis edzon kiu estis ĝenerale agnoskita kiel tio.<ref>{{cite journal|last=Eskridge|first=William N.|title=A History of Same-Sex Marriage|journal=Virginia Law Review|year=1993|volume=79|pages=1453–58|doi=10.2307/1073379|issue=7}}</ref>[[Dosiero:Wedding-chantelois-gomez.jpg|eta|Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez.]]Kvankam estas relative ĵusa praktiko garantii al sam-seksaj paroj la saman formon de leĝa patra agnosko kiel ofte oni garantias al miksa-seksaj paroj, estas ioma historio de registritaj sam-seksaj unuiĝoj tra la tuta mondo.<ref>{{cite book|url=https://books.google.com/books?id=1ha9GgWNmy0C&pg=PT267 |title=The Origins and Role of Same-sex Relations in Human Societies |publisher=McFarland |isbn=978-0-7864-3513-5|year=2009|author1=Neill|first1=James}}</ref><ref name="same_sex_marriage_a09">{{Cite book|last1=Alderson|first1=Kevin|last2=Lahey|first2=Kathleen A.|title=Same-Sex Marriage: The Personal and the Political|url = https://books.google.com/?id=hR0_CoNj6GAC&pg=RA1-PA16|year = 2004|publisher = Insomniac Press |isbn=978-1-894663-63-2|page=16}}</ref> [[Antikva Grekio|Antikvgrekaj]] [[Samseksemo|samseksemaj rilatoj]] estis kiel modernaj kunulaj geedzecoj, malkiel diferenc-seksaj geedzecoj en kiuj la edz(in)oj havas malmultajn emociajn ligojn, kaj la edzo havis liberon engaĝiĝi en ekstergeedzaj seksaj rilatoj. La [[Teodoza kodo]] (''C. Th.'' 9.7.3) publikigita en la jaro 438 metis severajn punojn aŭ eĉ morton por sam-seksaj rilatoj,<ref>''ubi scelus est id, quod non proficit scire, ubi venus mutatur in alteram formam, ubi amor quaeritur nec videtur, iubemus insurgere leges, armari iura gladio ultore, ut exquisitis poenis subdantur infames, qui sunt vel qui futuri sunt rei.''[http://ancientrome.ru/ius/library/codex/theod/liber09.htm#7 Ancientrome.ru] "kie oni trovos tiun krimon, kiu maltaŭgas eĉ esti konata, ni ordonas la leĝon levi armilon per revenĝa glavo kontraŭ la fifamaj viroj kiuj estas, aŭ estos en estonteco kulpaj je tio, kaj povas suferi la plej severajn punojn." traduko de Lord William Blackstone, ''Commentaries on the Laws of England'' (Oxford: Clarendon Press, 1769, Vol. IV, pp. 215–16.</ref> sed la preciza intenco de la leĝo kaj ties rilato kun la socia praktiko estas neklara, ĉar ekzistas nur kelkaj ekzemploj de sam-seksa geedzeco en tiu kulturo.<ref>{{cite journal|last = Kuefler |first=Mathew|year=2007|title=The Marriage Revolution in Late Antiquity: The Theodosian Code and Later Roman Marriage Law|journal = Journal of Family History|volume=32|pages=343–70|url=http://jfh.sagepub.com/cgi/content/short/32/4/343|doi=10.1177/0363199007304424|issue=4}}</ref> Sam-seksaj unuiĝoj okazis ankaŭ en kelkaj regionoj de Ĉinio, kia [[Fuĝjano]].<ref>{{Cite book|last1=Hinsch|first1=Bret|title=Passions of the Cut Sleeve: The Male Homosexual Tradition in China|year=1990|publisher=Reed Business Information, Inc.|isbn=0-520-07869-1}}</ref>
 
=== Portempaj geedzecoj ===
Linio 116:
 
== Nupto ==
{{Ĉefartikolo|Nupto}}En la plej multaj socioj, [[geedzeco]] komenciĝas per '''geedziĝa ceremonio kaj/aŭ festo'''. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la geedziĝo ankaŭ nomiĝas "civila geedziĝo". En [[Okcidenta civilizo|Okcidentaj]] landoj oni kutime festas kun la [[familio]] kaj [[amiko]]j post unu el la du ceremonioj. La vorto '''geedziĝo''' rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de geedzeco. Ĉe samseksaj paroj oni parolas pri "edziĝo" aŭ "edziniĝo" anstataŭ pri "geedziĝo" (en la ŝtatoj kie eblas [[samseksa edzeco]]). En landoj, kie ekzistas [[Registrita partnereco|registritaj partnerecoj]], ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia geedziĝo.[[Dosiero:2007-09-01trauungköln.jpg|eta|Nupto en [[Evangeliismo|Evangelia]] kirko.]]Apud la esprimoj "geedziĝo", "geedziĝa ceremonio" kaj "geedziĝa festo", ekzistas ankaŭ la malpli ofte uzata [[novradiko]] "nupto", kies plej ofta signifo estas "geedziĝa ceremonio aŭ festo", sed kiu ankaŭ povas senŝanĝe esti uzata por ceremonioj kaj festoj kondukantaj al samseksa edzeco aŭ registrita partnereco. '''Nupto''' estas [[ceremonio]] kaj [[festo]], per kiu du (aŭ pli da) homoj (plej ofte [[fianĉo]] kaj fianĉino) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte [[geedziĝo]]). Plej ofte la nupton sekvas pli ampleksa [[nuptofesto]]. La vorto ''nupto'' estas [[sinonimo]], ne nur [[beletro|beletra]], de ''geedziĝo'' aŭ ''edz(in)iĝo''. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda [[Remonstrantoj|Remonstranta]] eklezio estis, kiom sciate, la unua kristana [[eklezio]] en la mondo, kiu oficiale agnoskis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.
 
== Historio ==
Linio 127:
 
* '''La plej formala''': Komencas per subskribo de antaŭ-edziga pakto antaŭ [[notario]]; poste la ge[[fianĉo]]j iras antaŭ [[juĝisto]] kiu diras ceremoniajn vortojn, la gefianĉoj deklaras parole ke ili volas formi [[familio]]n, subskribas libregon kaj ricevas dokumentojn; sekve, la duopo iras hejmen kaj sanĝas vestojn. Post eĉ kelkaj tagoj, la paro iras al [[preĝejo]] laŭ sia religio kaj geedziĝas laŭ religia [[rito]]. Sekve, la geparanoj iras al festego kaj komunikis al siaj geamikoj la geedzigon. Tiu ceremonio ĝenerale daŭras de 1 ĝis 3 tagojn.
 
* '''Nur civila''': Estas kiel la antaŭa, sen la religiaj ritoj, kaj, ĝenerale, sen festo.
 
* '''Nur religia''': La gea paro iras al preĝejo kaj geedziĝas laŭ ritoj. Poste, ili povas ne deklari al notario kiu geedziĝas. La deklaro al notario estas nur formalaĵo por facile pruvi la asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed oni povas pruvi tion sen formala notaria deklaro per deklaro de [[eklezio]]. Poligamianoj povas religie geedziĝi, sed nur la unua edz(in)o havas asekurajn kaj heredajn rajtojn, sed ĉiuj gefiloj havas la samajn rajtojn.
 
* '''Ne formala''': Paro konsentas inter si ke ili volas formi familion sen formalaj deklaroj nek ceremonioj, aŭ povas krei sian ceremonion, ktp. Se ili estas gea paro, ne estas problemo, ili akiras aŭtomate asekurajn kaj heredajn rajtojn, nur devante pruvi per atestoj aŭ privataj dokumentoj ke ili honeste kunvivas. Se estas [[samseksemo|samseksemuloj]], ili havas asekurajn rajtojn, sed ne heredajn rajtojn.
 
Linio 208 ⟶ 205:
{{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Marriage|revizio=Marriage}}{{Referencoj|2}}
 
*
 
{{Sekso}}