Nacia Muzeo de Arto de Katalunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
La ĉefa sidejo estas en la [[Nacia Palaco (Barcelono)|Nacia Palaco]], konstruaĵo sur la monteto [[Montjuïc]], inaŭgurita en 1929 okaze de la Internacia Ekspozicio okazinta en Barcelono. Krome, ankaŭ aliaj tri institucioj formas parton de la komplekso de la muzeo: nome la [[Biblioteca-Museu Balaguer|Biblioteko-Muzeo Víctor Balaguer]] de [[Vilanova i la Geltrú]]; la Muzeo de Garrocha en [[Olot]]; kaj la Muzeo Cau Ferrat de [[Sitges]].
 
==Kolektoj==
El ĉiuj kolektoj de la muzeo elstaras tiu de [[romanika arto]]. La muzeo ekspozicias serion de murpentraĵoj kiu faras ĝin unika en la mondo. Oni ekspozicias ankaŭ diversajn lignoĉizaĵojn, pecoj de [[juvelarto]], [[emajlo]]jn kaj skulptaĵojn el ŝtono. Plej parto de la pecoj estas montroj de romanika arto en Katalunio kaj [[Aragono]].
 
De la [[Gotika arto|gotika periodo]] la muzeo montras pecojn realigitajn pere de diversaj teknikoj kio utilas por instrui pri tiu historia periodo en Katalunio. En la sekcio dediĉita al la [[Renesanco]] kaj al la [[Baroko]] elstaras du pentraĵoj de Bartolomé Bermejo, Martirigo de [[Apostolo Bartolomeo|sankta Bartolomeo]], pentrita de [[José de Ribera]], Virgulino kun infano kaj sanktuloj de Giambattista Pittoni, Senmakulino de [[Francisco de Zurbarán]] kaj fama Sankta Paŭlo de [[Diego Velázquez]], unu el la malmultegaj certaj pentraĵoj de tiu artisto konservataj ekster la [[Muzeo Prado]]. La kolekto kompletiĝis kaj pliboniĝis konsiderinde per la aldono de la partikulara kolekto de [[Francesc Cambó]] kaj per prunto de la [[Muzeo Thyssen-Bornemisza]].
{{redaktata}}
 
==Notoj==
<references/>