Dieter Berndt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de fonto
aldonis kelkajn ligojn
Linio 10:
En 1961 Dieter Berndt kun la patrino translokiĝis al [[Luckenwalde]] en GDR. Li, kiu ĝis tiam estis sen ŝtataneco, nun ricevis la GDR-an ŝtatanecon.
 
En 1964 li en [[Pirna]] edziĝis. Kun la edzino [[Renate Berndt]], kiu ĵus finis la studadon en [[Leipzig|Lepsiko]] kiel [[Diplomo|diplomita]] interpretistino kaj [[Tradukisto|tradukistino]], li iris al Berlino.
 
La 9-an de septembro en 1967 naskiĝis la filo Joachim (Joaĥim).
Linio 21:
Ekde 1952 li sin engaĝis por la ĉiujara internacia [[Somera Esperanto-Tendaro Lančov|Somera Esperanto-Tendaro (SET) en Lančov]] ([[Ĉeĥio]]). Kelkajn jarojn li tie ankaŭ instruis.
 
Al Esperanto-aranĝoj en Berlino li jam veturis de Luckenwalde. Post la fondo de Distrikta Laborrondo Esperanto en Berlino (DLR Berlino) kadre de Germana Kulturligo, li kune kun sia edzino Renate en somero 1965 gvidis [[Esperanto-instruado en orienta Berlino|la unuan Esperanto-kurson]] en la turĉambro de hodiaŭa Kulturbrauerei (Kultura bierfarejo) en Berlino [[Prenzlauer Berg]]. Sekvis pluaj kursoj surbaze de mem ellaborita kaj multobligita instrumaterialo.<ref>Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 256</ref>
 
Dieter Berndt fariĝis membro de DLR Berlino kaj post fondo de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA) en 1981 li apartenis al la Distrikta Estraro Berlino de [[Esperanto-Asocio de GDR|GDREA]].
Linio 38:
 
=== Tradukado kaj publikigado ===
Dieter Berndt, parte kune kun sia edzino, tradukis, skribis kaj reviziis tekstojn por kelkaj Esperanto-gazetoj: [[der esperantist]], [[PACO (revuo)|PACO]], [[Juna Amiko]], Berlina Informilo (Orienta Berlino).
 
De 1983 ĝis 1985 li estis redaktoro de la Berlina Informilo (Orienta Berlino). Lia filo Joachim Berndt redaktis ĝin en 1988-1989 kun kun Bettina Büchner.