Maresme: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Maresme''' estas komarko de la Provinco Barcelono (Katalunio, Hispanio), nome mallarĝa strio de la deklivoj kaj bazoj de la montaro Litoral — nome m..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Localització del Maresme.svg|eta|250px||Maresme en Katalunio.]]
'''Maresme''' estas [[komarko]] de la [[Provinco Barcelono]] ([[Katalunio]], [[Hispanio]]), nome mallarĝa strio de la deklivoj kaj bazoj de la montaro Litoral — nome montaroj Sant Mateu, Corredor kaj Masivo Montnegre (el kiuj la du lastaj formas la Naturan Parkon Montnegre kaj Corredor) — de longaj kaj sablozaj strandoj kien alfluas serio de porpluvaj riverfluejoj formataj en la menciitaj montaroj.
 
[[Mataró]] estas la ĉefurbo de la komarko, kiu enhavas la jenajn komunumojn: Mataró, [[Arenys de Mar]], [[Canet de Mar]], [[Calella]], [[El Masnou]], [[Premiá de Mar]], [[Vilasar de Mar]], [[Tordera]], [[Pineda de Mar]], inter aliaj. Ties marbordo estas konata turisme kiel la Marbordo de Maresme.
 
== Ekonomio ==
La ekonomia vivo dependas el la [[industrio]] (tekstila, metalurgia, manĝajoj, kemio kaj konstruado de maŝinaro), konstruado kaj servoj, kaj destinitaj al la lokanoj kaj al la vizitantoj kaj someraj kaj semajnfinaj. Parto de la komarko, speciale la suda sektoro de [[Mataró]] (Malsupra Maresme), iĝis [[dormurbo]] de Barcelono. La agrikulturo (fruktoĝardenoj kaj florkultivado) ludas ankoraŭ gravan rolon en la ekonomio de la komarko kaj en la aspekto de la pejzaĝo.
 
En la lastaj jardekoj la komarko iĝis — pro bona vetero, bela pejzaĝo kaj pro la proksimeco al Barcelono — komarko esence porturisma, speciale la Supra Maresme ([[Calella]], [[Pineda de Mar]], [[Malgrat de Mar]], [[Arenys de Mar]]). Ties marbordo, nomita ''Costa del Maresme'', estas inter la [[Costa Brava]] kaj la urbo [[Barcelono]].
 
[[Kategorio:Komarkoj de Katalunio]]