Serafimo de Sarov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Seraphim of Sarov.jpg|eta|<center>[[ikonoIkono]] pri Serafimo de Sarov]]
La sankta '''Serafimo de Sarov''' ([[ruse]] ''Серафи́м Саро́вский'' [Serafím Saróvskij], naskiĝis la 19-an de julio 1759 laŭ [[julia kalendaro]], la [[30-an de julio]] laŭ [[gregoria kalendaro]] en [[Kursk]], mortis la 2-an de januaro [[1833]] laŭ julia respektive [[14-an de januaro]] laŭ gregoria kalendaro en [[Sarov]], naskonomo Proĥor Moŝnin (прохор мошнин), estas unu el la plej famaj rusaj monaĥoj kaj mistikuloj en la [[Ortodoksismo]]. Li estas ĝenerale konsiderata la plej elstara el la ortodoksaj saĝaj aĝuloj (''staritsa'') de la 19-a jarcento, kaj, verŝajne, la unua. Li provis komprenigi la monaĥajn regulojn de kontemplado kaj altruismo al nemonaĥoj, kaj instruis ke la celo de la kristana vivo estu "akiri la Sanktan Spiriton".
 
Linio 10:
En 1777, en la aĝo de 19 jaroj, li kiel novico (posluŝnik) eniris la monaĥejon de [[Sarov]]. En 1786 li estis oficiale tonsurita, do prenis siajn monaĥpromesojn, kaj por li estis fiksita religia nomo "Serafimo", laŭ [[hebrea]] vorto kiu signifas "fajra" aŭ "bruliganta". Baldaŭ poste, li estis konsekrita monaĥa diakono. En 1793 li estis konsekrita kiel monaĥa pastro kaj iĝis la spirita gvidanto de la Divejevo-monaĥejo, kiu intertempe laŭ lia nomo estas konata kiel Serafimo-Divejevo-Monaĥejo. Baldaŭ post tio, li retiriĝis al trabkabano en la arbaro ekster ls monaĥejo de Sarov kaj dum 25 jaroj havis izolitan vivstilon kiel [[ermito]]. Dum tiu tempo liaj piedoj iĝis tiom ŝvelintaj ke li havis problemon paŝi.
 
[[Dosiero:Serafim and a bear.jpg|eta|maldekstra|<center>Serafimo kun urso]]
Unu tagon, hakante lignon, Serafimo estis atakita fare de ŝtelista bando kiuj batis lin senindulge ĝis ili opiniis ke li estis mortinta. Li neniam rezistis kaj estis batita kun la tenilo de sia propra hakilo. La ŝtelistoj serĉis monon, sed ĉio kion ili trovis en lia kabano estis ikono de la Dipatrino. La okazaĵo lasigis al Serafimo kurban dorson por la resto de sia vivo. Tamen, ĉe la proceso de la ŝtelistoj li pledis al la juĝisto kompati pri la atakintoj.
 
Linio 19:
Kiom eksterordinare severa Serafimo ofte estis al li mem, tiom ĝentila kaj indulga li estis direkte al aliaj - ĉiam salutanta siajn gastojn kun brakumo, kiso, kriante "Ke Kristo estas leviĝinta!", kaj nomante ĉiun "mia ĝojo". Li mortis surgenuiĝante antaŭ ikono de la Dipatrino en la aĝo de 74 jaroj.
 
[[Dosiero: Motovilov.gif|eta|<center>[[Nikolao Motovilov]], unu el la plej konataj disĉiploj de Sankta Serafimo]]
== Post lia morto ==
Post la morto de Serafimo la gvidantaro de la rusa ortodoksa eklezio komence klopodis ignori kiom multaj seimplaj kredantoj plu adoris la mortinton. Monaĥoj detruis meblojn el lia arbara kabano kaj la ŝtonon sur kiu li genue kaj stare pasigis 1000 noktojn. La eklezio prisubis liajn mirfarojn kaj deklaris ilin "danĝero je ĝusta kredo".