Paŭlo Lengyel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
En septembro de [[1904]] li migris kun sia familio al [[Parizo]] kaj kunfondis tie la presejon [[Presa Esperantista Societo]], kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis [[1914]] unu el la precipaj kolonoj de ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]'', konsekvenca „fundamentisto“ kaj fidela amiko de [[Théophile Cart|Cart]]. Kiam en [[1905]] la [[Lingva Komitato]] fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en [[1910]] fariĝis ankaŭ [[akademiano]]. Okaze de la militeksplodo en 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la militfino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de [[L. Moreau]], [[Théophile Cart|Cart]], [[Frechas]] kaj [[Hector Hodler|Hodler]] kaj ankaŭ du E-istaj soldatoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari.
[[Dosiero:1908 Libro de l' Humoraĵo 2.jpeg|eta|''Libro de l' Humoraĵo'', 1908.]]
 
En junio de [[1919]] li revojaĝis al [[Budapeŝto]] kaj provis rekomenci la vivon kiel ĉefo-korektisto de granda presejo. En la postmilitaj jaroj li ne partoprenis la movadon aktive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj.