SAT en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''SAT-en-Hispanio''' ('''SATeH''') estas [[Laboristaj Esperanto-Asocioj|Laborista Esperanto-Asocio]] (LEAo) aganta en maldekstrulaj kaj progresemaj mediomedioJ en la [[Hispanio|Hispana Ŝtato]], kaj ligata al [[Sennacieca Asocio Tutmonda]]. Vere la uzata nomo estas SATeH kiel mallongigo, dum ''Maldekstro kaj Esperanto'' estas la traduko en esperanton de la oficiala hispanlingva nomo ''Izquierda y Esperanto'', kiu estas uzata en ne esperantaj medioj, kie aludo al SAT tute povas esti nekomprenata.
 
Fondita en la jaro [[2002]], post la kongreso de SAT en [[Alikanto]], ĝi grupigas esperantistojn de diversaj tendencoj politikaj, anarĥiistojn, komunistojn, socialistojn, respublikanojn kaj ĝenerale maldekstrulojn, el ĉiuj regionoj hispanaj.
 
Ties ĉefa celo estas disvastigo de Esperanto en tiaj medioj kaj varbo por SAT en la esperantaj medioj. Por klopodi sukcesi pri la unua celo ĝi organizas budojn por disdonigo de propagando, vendo de lego- kaj lernolibrojlerno-libroj aŭ alia materialo en socipolitikaj eventoj: kongresoj, manifestacioj, festoj, ktp. Krome ties membroj partoprenas retan forumon kie oni priparolas ne nur tiajn menciitajn celojn, sed ankaŭ ĉiutage oni pridiskutas la socipolitikan situacion kaj de Hispanio kaj de najbaraj aŭ hispanlingvaj landoj kaj de tutmondo. Fakte la lasta atingo de SATeH estas kontakto kaj membrigo de esperantistoj hispanlingvaj transoceane, tio estas en Ameriko.
 
== Eldona agado ==
Linio 13:
* [[Poezio: armilo ŝargita per futuro]] (2013)
*[[Crónicas del movimiento obrero esperantista]] (2009)
 
==SATeH kaj Vikipedio==
En la Ĝenerala Asembleo de SATeH okazinta dum la [[SAT-kongreso]] en 2019, oni proponis laborgrupon por krei kaj plibonigi en Vikipedion artikolojn ĉefe pri temoj kiuj estas interesaj por la celoj de la organizoj, inter kiuj jenas:
* [[Geografio de Hispanio]], jam estas kreitaj municipoj de sudokcidenta kvarono de Hispanio, sed mankas multaj de la tri ceteraj kvaronoj, dum estas plibonigendaj multaj urboj, kiel [[Barcelono]]
* [[Historio de Hispanio]], ĉefe gravuloj kaj temoj rilataj al la [[Hispana Enlanda Milito]], [[Frankismo]] ktp.
* [[Politikaj partioj]] de Hispanio, hispanaj politikistoj ktp.
* Politikaj kaj sociaj movadoj: [[anarkiismo]], [[socialismo]], [[komunismo]], [[ekologiismo]], [[demokratio]] ktp.
* [[Hispanameriko]].
 
== Eksteraj ligiloj ==