Ĝemaa el Fna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
esperantigita parametro, formatigo de buloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''Placo de Ĝemaa el Fna''' (en [[araba]]: جامع الفناء ''jâmiʻ al-fanâʼ '') estas la ĉefa placo kaj la plej fama loko de la urbo [[Maroko|maroka]] de [[Marakeŝo]]. Ĝi kuŝas je malmultaj metroj de la [[Moskeo]] [[Kutubia]], kaj tiel hegemonias ties [[minareto]]. Ĉirkaŭ la placo estas ankaŭ kelkaj moskeoj, ne tiom gravaj, kiuj kunutilas kun Kutubia.
[[Dosiero:Plaza jamaa el fna general.jpg|thumbeta|400px|[[Placo Ĝemaa el Fna]], ĝenerala vidaĵo.]]
 
Diversaj hipotezoj klopodas klarigi la devenon de la nomo de la placo; laŭ kelkaj ĝi signifas "asembleo de nuligo", ĉar estis la loko kie oni ekzekutis la deliktulojn; oni same sugestas, ke la aludo al "asembleo" aŭ "renkonto" estas makabra aludo al la fakto, ke oni elmontris tien la fortranĉitajn kapojn de la ekzekutitoj ĉirkaŭ la placo, kvazaŭ kunvenante. Malironie nuntempe estas ĉe la placo policejo kiu estas akuzata de torturejo de opoziciantoj. Aliaj teorioj indikas, ke, ĉar la vorto ''jâmiʻ'' signifas ankaŭ ĉefa moskeo, povus signifi "loko de la detruita moskeo", alude al la moskeo de [[almoravidoj]] kiu tre verŝajne estis tie.
 
La placo estas de grandega dimensio kaj estas ĉirkaŭata ĉiuflanke, escepte unu, de la [[medino]] plenplena de [[placbazaro]]j klasitaj laŭ ties ĉefa aktivado. En la bordoj de la placo setlis multaj kafejoj, kiel la fma kafejo Francio, kaj restaŭracioj ĉiukategoriaj, kiuj malfermas siajn terasojn al la spektaklo de la monumenta scenejo.
[[Dosiero:Djemaa el Fna 1.JPG|thumbeta|270px|Placo Ĝemaa el Fna, parta vidaĵo.]]
 
Ĉio en Marakeŝo turnas ĉirkaŭ Ĝemaa el Fna. Miloj da personoj rendevuas tie kreante koloraron, kulturon kaj negocon. Rakontistoj, surstrataj instruistoj, serpentosorĉistoj, dancistoj, dentistoj kiuj eĉ reuzas uzitajn dentojn, vendistoj de sukoj, akrobatistoj, leterverkistoj, akvovendistoj... kaj senfina kvanto kaj kvalito de aktivuloj kaj diversaj personoj kuniĝas kaj plenplenigas kaj la placon kaj la apudajn stratetojn ĉefe je la alproksimiĝo de la nokto.
 
La surstrataj manĝovendejoj inondas nokte parton de la placo, lumigita de centoj de lumetoj kaj inondita de fumo kun multegaj diversaj odoroj.
[[Dosiero:MoroccoMarrakech DjemaaElFna..jpg|thumbnaileta|270 px|rightdekstra|Placo Ĝemaa el Fna, parta vidaĵo.]]
 
En [[2001]] [[Unesko]] nomumis Ĝemaa el Fna kiel [[Monda heredaĵo de Unesko|Parola Monda heredaĵo de Unesko]].
 
== Kuriozaĵoj ==
* [[Alfred Hitchcock]] filmis en Ĝemaa el Fna scenojn de sia filmo ''La troscianta viro''.
* [[Esther Freud]] priskribis la placon en la [[1970-aj jaroj]] en sia romano ''Hideous Kinky''.
* La hispana verkisto [[Juan Goytisolo]] ofte mencias tiun placon en siaj verkoj kaj libraj kaj ĵurnalaj.
 
{{Projektoj}}
[[kategorio:Maroko]]
 
[[kategorioKategorio:Maroko]]