Proponitaj reformoj de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forigo de ŝablono Unua per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
 
== Historio de reformismo en Esperanto ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
La Reformismo naskiĝis kune kun [[Esperanto]]: de [[1891]] ĝis [[1894]] la [[gazeto]] „[[Esperantisto]]“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] mem publikigis en [[1894]] plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. [[Reformprojekto de Zamenhof 1894]].) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili [[Grabowski]]) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto ([[La Lumo]]) kaj de [[Paul Berthelot]] (1903-04) restis neatentitaj. En [[1907]] sekvis danĝera atako, fare de l' „[[Delegacio por la adopto de helplingvo internacia]]“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - [[ido (lingvo)|Ido]]n (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: [[Beaufront|de Beaufront]] (patro de Ido), [[Gaston Moch|Moch]], [[Per Ahlberg|Ahlberg]], [[Antoni Kofman|Kofman]], [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]] ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' [[skismo]] estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la [[konservismo]], ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la [[Akademio de Esperanto]] kaj [[Lingva Komitato]] estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, [[Henri Sentis|Sentis]], [[René de Saussure|de Saussure-Antido]] restis tute sen influo<ref name="A" />.
 
== Reformprojektoj kaj esperantidoj ==
{{ĉefa|Esperantidoj}}
'''Reformprojektoj''' celas entute reformi la lingvon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de [[Reformprojekto de Zamenhof|Zamenhof en 1894]], ellaborita por doni alternativon por voĉdonado, [[Ido (lingvo)|Ido]] de [[Louis Couturat|Couturat]] kun subteno de [[Louis de Beaufront|Beaufront]] (1907) kaj [[Nov-Esperanto]] de [[René de Saussure|Saussure]] (1925).
 
Linio 32 ⟶ 30:
 
== Unuopaj reformproponoj ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
'''Reformproponoj''' koncernas unuopajn detalojn de la lingvo.
 
Linio 40 ⟶ 37:
* [[Iĉismo|-iĉ-]];
* [[Riismo|ri]].
 
'''Reformemeco''' (en Esperanto) estas inklineco proponi kaŭ uzi ŝanĝojn ("plibonigojn") en Esperanto, ofte malgraŭ tio, ke [[Akademio de Esperanto]] ilin (ankoraŭ) ne aprobis.
 
Jen estas kelkaj ekzemploj:
 
1) Seksneŭtraligo de viraj/inaj radikoj (per ŝanĝo de iliaj sencoj aŭ ilia aspekto). Ekzemple, "fejlo" (seksneŭtrala vorto por "filo" kaj "filino"), ojnklo (seksneŭtrala vorto por "onklo" kaj "onklino") Ankaŭ estas eble uzi novan radikon por seksneŭtrala vorto. Ekzemple, "parento" (seksneŭtrala vorto por "patro" kaj "patrino"), "spozo" (seksneŭtrala vorto por "edzo" kaj "edzino"). Oni povus do fari virajn (aldonante la proponitan sufikson -iĉ-), inajn (aldonante la sufikson -in-) kaj neduumajn (aldonante la proponitan sufikson -ip-. Rimarko: akceptebleco de ĉi tiu sufikso povas dubindi ĉar la radiko "ip" jam ekzistas en Esperanto kaj uzo de "ip" kiel de memstara radiko (kiel ekzemple de "in" en la vorto "ino" aŭ de "iĉ" en la vorto "iĉo") povus esti iom strangaj formoj el seksneŭtralaj vortoj.
 
2) Anstataŭigo de "finaĵo" (laŭgramatike ĝi ne estas finaĵo) "aŭ", kiujn inkludas kelkaj adverboj, per "e".
 
3) Uzado de "na" anstataŭ "de" en tiuj okazoj, kiam per "de" oni povas esprimi ankaŭ la [[akuzativo]]n. Ekzemple, "uzo" na Esperanto" anstataŭ "uzo de Esperanto". Ankaŭ uzo de "na" en tiuj okazoj, ĉe kiuj uzado de la akuzativa finaĵo "n" estas neebla aŭ maloportuna. Ekzemple, "uzi na Nubo.re" (Rimarko: en kelkaj okazoj uzado de "na" povas kaŭzi miskomprenojn. Ekzemple: "Uzanto na Nubo.re trovis", el ĉi tiu senkunteksta frazo ne estas kompreneble ĉu sub ĝi subkompreniĝas "Uzanto de (per "de" en ĉi tiu okazo esprimiĝas la akuzativo) Nubo.re trovis (ion aŭ iun)" aŭ "Uzanto Nubo.re (ĉi tiu vorto estas akuzativa) trovis").
 
Krome ekzistas, ekzemple, radikala ĝiismo kaj radikala riismo. Laŭ la radikala ĝiismo, en Esperanto uz(e/i)ndas "ĝi" anstataŭ "li" kaj "ŝi". Laŭ la radikala riismo - "ri".
 
== Kritiko ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
Kompreneble, por ĉiu proponita reformo, iuj opinias, ke la norma Esperanta maniero estas pli bona. Homoj havas malsamajn lingvopreferojn, kaj estas necerte, ĉu sukcesa reformo malpliigus la nombron da reformproponantoj, pri la sama lingvoaspekto aŭ pri aliaj. Ĝi povus eĉ pliigi la reformojn, ĉar oni vidus, ke reformo povas sukcesi.
 
Linio 52 ⟶ 60:
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/ Esperanto kaj sekso.] Artikolo de [[Markos Kramer]] pri proponoj por forigi seksismon en Esperanto, en kiu estas konsiderataj ankaŭ ĝeneralaj argumentoj kontraŭ reformproponoj kaj eblaj kontraŭargumentoj
===Por plua legado===
* [https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Seksne%C5%ADtrigo_de_Esperanto]
 
===Fontoj===
* [https://esperanto.fandom.com/wiki/Manifesto_de_naismo]
* [https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb]
* [https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html]
* [https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ich.html]
* [https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ip.html]
* [https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/j.html]
* [https://notojpririismo.blogspot.com/2017/08/vortaro-de-j-riismo.html?m=1]
 
[[Kategorio:Reformoj en Esperanto| ]]