Demokratio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Election MG 3455.JPG|eta|250px|dekstra|[[Balotrajto]] estas unu el la gravaj aspektoj de la demokratio.]]
[[Dosiero:Votingwomen.jpg|thumbeta|rightdekstra|280px|Balotado en [[Bangladeŝo]].]]
[[Dosiero:Iraqi voters in Baghdad.jpg|thumbeta|dekstra|350px|Balotado en [[Irako]]. Longa vico nur de viroj: en kelkaj landoj seksoj apartiĝas por sociaj aferoj.]]
 
'''Demokratio''' aŭ ''popolregado'' estas politika formo de [[regado]], en kiu la superan potencon havas la [[popolo]]. La termino laŭ [[etimologio]] derivas el [[greka]]j radikoj ''dêmos'' popolo kaj ''kratos'' potenco, povo. Tio povas esti aplikita al la regado de tuta tre loĝata lando, kiel [[Usono]] aŭ [[Barato]], same kiel al administrado de malgranda grupo, klubo, asocio ktp.
Linio 10:
 
== Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio ==
[[FileDosiero:Statua Iustitiae.jpg|thumbeta|170px|[[Justiculino]], nome [[diino]] aŭ [[alegorio]] [[simbolo]] de [[justico]] kiu portas [[glavo]]n – kiel simbolo de la perforta povo de [[tribunalo]] –, [[Pesilo (mezurilo)|pesilon]] – reprezentanta objektivan normigon per kiuj konkurencaj plendoj estas pesataj – kaj blindigan bendon indikanta ke justico estu senpartia kaj metita objektive, sed timo aŭ favoro kaj senrigarde al mono, riĉo, povo aŭ identeco.<ref>Luban, ''Law's Blindfold'', 23.</ref> La leĝeco aŭ laŭjureco esta nepra kondiĉo por la disvolvigo de la demokratio.]]
 
Laŭ la nuntempe sufiĉe vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj&nbsp;:
Linio 27:
 
== Formoj de demokratio ==
[[Dosiero:Polity data series map 2003.png|thumbeta|350px|Tiu estas klopodo por mezuri la nivelon de reprezenta demokratio nome ''Polity IV data series''. Tiu mapo montras la kriteriojn prezentitajn en la informo de ''Polity IV data series'' en 2003. La pli helkoloraj landoj havas plej altkvalitan kvalifikon nome de 10, dum la pli malhelkoloraj landoj (nome [[Saŭdarabio]] kaj [[Kataro]]) estas konsiderataj la malpli demokratiaj landoj, nome de -10.]]
Klasike demokratio estis dividita en du grandaj formoj: nome [[Rekta demokratio|rekta]] kaj [[Reprezenta demokratio|reprezenta]].
 
Linio 53:
 
== Ide-historiaj rimarkoj ==
[[FileDosiero:Le Serment du Jeu de paume.jpg|thumbeta|La ĵuro de la Nacia Asembleo (skizo de [[Jacques-Louis David]]): la politika disvolvigo de la [[Franca revolucio de 1789]] metis la bazon por la moderna demokratio.]]
La moderna demokratio hegemonia almenaŭ en [[Okcidento]] devenas grandparte el la anglo-saksa jur-evoluo, kiu komenciĝis per la ''[[Magna Charta Libertatum]]'' [[1215]]. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la monarko direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (=aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. Nur fine de la [[Franca revolucio de 1789]] kaj dum la [[19-a jarcento]] la [[laboristo|laboristaj klasoj]] siavice postulis, ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. Post ĝermoj, dum la [[16-a jarcento]] en [[Etienne de la Boetie]] kaj tekstoj kiel ''[[Vindiciae contra tyrannos]]'', eŭropaj pensuloj de la [[17-a jarcento]] kiel [[Hugo Grotius]] aŭ [[Thomas Hobbes]] ellaboris la koncepton de la [[socia kontrakto]]. Pensuloj kiel [[Locke]], [[Montesquieu]] kaj [[Jean-Jacques Rousseau]] provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo:
* unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
Linio 60:
Tiu sistemo, kiu dum la [[19-a jarcento]] havis la nomon "[[liberalismo]]" (ne konfuzu ĝin kun la moderna [[ekonomia liberalismo]]) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malegaleca socio, kaj (vidu ekzemple la verkon "[[Politeia]]" de [[Platono]]), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la [[despotismo]] de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La usonaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la [[konstitucio]] donu sekurecon kontraŭ la despotismo de la popolo.).
 
[[Dosiero:Constitucion Cadiz 1812.png|thumbeta|220px|Eldono de la [[Hispana konstitucio de 1812]]. La [[konstitucio]]j regulas en multaj landoj la funnkciadon de la demokratio.]]
Intertempe la antaŭe negativa nuancaro de la nocio paliĝis. Tiun negativan komprenon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, dum pli ol du mil jaroj. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksa tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (multcentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto [[Giovanni Sartori]], oni nomu la modernan demokration "liberala demokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
 
Linio 70:
 
== Historio de demokratio ==
[[Dosiero:Cleisthenes.jpg|thumbeta|[[Klisteno de Ateno|Klisteno]], "patro de la [[atena demokratio]]", moderna busto.]]
[[Dosiero:Roman Election.jpg|thumbeta|dekstre|Romia [[monero]] kiu priskribas baloton.]]
La demokratio aperas por la unua fojo en multaj el la antikvaj [[civilizo]]j kiuj organizis siajn instituciojn sur la bazo de la komunumaj kaj egalismaj sistemoj de [[tribo]]j (triba demokratio).
 
En la [[Antikva Grekio]] demokratio ekis en [[Ateno]] en la jaro 508 a.K., kiam [[Klisteno]] lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton": li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. [[Sparto]]. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj. Ja inter la plej bone konataj okazoj de demokratio troviĝas la relative mallonga esperto de kelkaj [[urbo-ŝtato]]j de la Antikva Grekio, speciale en Ateno ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. La malgrando kaj malabundo de la loĝantaro de la ''polis'' (aŭ grekaj urboj) pravigas la eblon ke aperis asembleo de la popolo, kies membroj rajtis esti nur la liberaj viroj, eksklude tiel la 75% de la loĝantaro integrita de sklavoj, virinoj kaj eksterlandanoj. La [[asembleo]] estis la [[simbolo]] de la atena demokratio. En la greka demokratio ne ekzistis reprezentado, la registaj postenoj estis okupitaj alterne de ĉiuj civitanoj kaj la suvereneco de la asembleo estis absoluta. Tiuj ĉiuj limigoj kaj la malgrando de la loĝantaro de Ateno (ĉirkaŭ 300 000 loĝantoj) ebligis la minimumigon de la evidentaj organizaj malfaciloj de tiu formo de registaro.
 
En [[Romio]], longa historio de [[klasbatalo]]j unue inter la [[Patricio]]j kaj la [[Plebo]], poste inter la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la [[proleto]]j kondukis al kompleksa [[Respubliko|respublika]] sistemo, kiu neniam estis vere demokratia, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine [[enlanda milito|enlandaj militoj]].
Linio 86:
En Eŭropo [[protestantismo]] helpis la demokratian reagon pro la malakcepto de la aŭtoritateco de la [[Papo]], kvankam aliflanke, plifortigis la politikan povon de la [[princo]]j. En la flanko de la [[katoliko]]j, la [[Salamanka skolo]] atakis la ideon de la povo de la reĝoj kiel nomumitoj de dioj, defendante, ke estas la popolo kiu estas la ricevanto de la [[suvereneco]]. Siavice, la popolo povis reteni la suverenecon por si mem (estante la demokratio la natura formo de registaro) aŭ transigi ĝin volonte por ebligi la regadon fare de [[monarkio]]. En 1653 oni publikigis en [[Britio]] la ''Instrument of Government'', verko en kiu oni plifirmigis la ideon de la limigon de la [[politika povo]] pere de la establado de garantioj antaŭ la ebla misuzo de la reĝa povo. El 1688 la demokratio venkinta en Anglio baziĝis sur la principo de diskutlibereco, plenumita ĉefe en la [[Parlamento]].
 
[[Dosiero:01 eibar.jpg|thumbeta|300px|Poraŭtonomeca referendumo de la 5-a de novembro de [[1933]] en Eibar, [[Eŭskadi]], dum la [[Dua Hispana Respubliko]] por la aprobo de nova teksto de Statuto de Aŭtonomeco de Eŭskadi. Virinoj balotas kaj eĉ estras la balotpodion, sed post kelkaj jaroj la frankisma reĝimo nuligos la virinan partoprenon ĝis la 1970-aj jaroj.]]
En Ameriko la revolucio de la komunumuloj de [[Paragvajo]] de [[1735]] subtenis la demokratian principon prilaboritan de [[José de Antequera y Castro]]: ''la volo de la komunaĵo estas supera al tiu de la reĝo mem''. Siaflanke, en [[Brazilo]], la afrikamerikanoj kiuj sukcesis eskapi el [[sklaveco]] al kiu ili estis submetitaj de la [[Portugaloj|portugaloj]], organiziĝis en demokratiaj [[respubliko]]j nome [[kilombo]]j, kiel tiu de Palmares aŭ de Makako. Simila situacio okazis en apartaj areoj de la hispanaj kolonioj de [[Karibio]].
 
Linio 93:
La [[konstitucio|konstitucioj]] de [[Usona Konstitucio|Usono de 1787 kun amendoj de 1791]], de [[Venezuelo]] de [[1811]], de [[Hispana konstitucio de 1812|Hispanio de 1812]], de [[Franca konstitucio de 1848|Francio de 1848]], kaj de [[Konstitucio de la Argentina Nacio|Argentino de 1853]] jam montras demokratiajn trajtojn, kiuj estos atestiloj de kompleksaj progresoj kaj reeniroj. La evoluo de la brita demokratio estis multe pli malrapida kaj tio montriĝis en la sekvaj balotreformoj kiuj okazis el 1832 kaj kiuj kompletiĝis en 1911 per la ''Parliament Act'', kiu certigis la definitivan hegemonion de la [[Ĉambro de komunuloj]] super la [[Ĉambro de Lordoj]].
 
En la realo nur ĵuse oni povas paroli pri la iompostioma apero kaj plifirmigo de demokrataj landoj el la 20-a jarcento kaj ĉefe post la [[Dua Mondmilito]] kaj sekva [[Senkoloniigo]] de landoj el la [[Tria Mondo]], kun la abolo de la [[sklaveco]], la konkero de la [[universala balotrajto]], la [[Virina balotrajto|agnosko de la totala jura egaleco de virinoj rilate al viroj]], la havigo de la rajto al propra [[aŭtonomeco|regado de ĉiuj landoj kaj nacioj]], la rekono de la [[Labora juro|rajtoj de la laboristoj]] kaj la garantioj kontraŭ ĉia [[diskriminacio]] kiu malprofitu al la [[rasismo|rasaj kaj etnaj minoritatoj]]. Tamen en la [[1960-aj jaroj]] ankoraŭ la [[Afrikusona Civilrajta Movado]] luktis por la plena socia acepto de la balotrajto por la afrikusona loĝantaro, kiu estis tute marĝenita en multaj aspektoj, kaj ankoraŭ estas.
 
=== Demokratio ankaŭ por virinoj ===
Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la [[19-a jarcento]]. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke [[virino]]j pertoprenu en [[politiko]] (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado kaj for el plej multaj el profesioj). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro [[1900]]. [[Novzelando]] kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en [[1894]] kaj [[Aŭstralio]] en [[1902]]. [[Finnlando]] estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro [[1905]]; lastaj regionoj en Eŭropo estis kelkaj [[kantono]]j de [[Svisio]], kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la [[1970-aj jaroj]]. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.<ref>Jacques Dalarun [http://fr.wikipedia.org/wiki/Jacques_Dalarun] en ''Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale'', Alma éditeur, Paris, 2012 (ISBN 978-2-36279-024-9), rimarkigas ke la ideo de demokratio estis ĉiam ĉeborde de la kreiĝo en la pensmaniero inter la kristanaj popoloj. Fakte, oni rajtas pensi ke la miloj de monaĥejoj kies monaĥoj laŭlonge de mil jaroj renkontiĝas (= kapitulumas) kaj demokratie (sendinastia obeo) elektas [[Abato|abaton]] ne povis ne inokuli pensmanieron «demokratan» en la ĉirkaŭaj popoloj. Krome per la alveno de la [[Ordenoj almozantaj]] (13-a jarcento) ne povis ne intensigi tiun menslinion: tiuj ĉi fakte elektas (ordinare) ĉiun trian jaron sian provincan superulon kaj generalan reganton, kiuj elektindas ordinare ne pli ol du fojoj... En [[Italio]], ekzemple, ofte subtenantoj kaj regantoj de la Liberaj Komunumoj por kune decidi kaj kandidatigi renkontiĝis ĉe la franciskanaj kaj domenikanaj [[Konvento|konventoj]]. Kaj ankaŭ en la virinaj monaĥejoj foje la monaĥinoj praktikis tiun privilegion: elekti siajn superulinojn.</ref>
 
[[FileDosiero:Women voting afghanistan 2004 usaid.jpg|thumbeta|rightdekstra|upright=1.25|Virinoj vice por voĉdoni en [[Kabul]] en la unua prezidenta elekto (oktobro 2004) en la historio de Afganio.]]
La [[unua mondmilito]] kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la [[virina balotrajto]]. Inter [[1914]] kaj [[1939]] en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-[[Rusio]] ([[1917]]), [[Hungario]] kaj [[Kanado]] ([[1918]]), [[Aŭstrio]], [[Pollando]] kaj [[Ĉeĥoslovakio]] ([[1918]]), [[Germanio]] kaj [[Nederlando]] ([[1919]]), kaj [[Usono]] ([[1920]]), [[Britio]] ([[1918]] kaj [[1928]]), [[Mianmaro]] ([[1922]]), [[Urugvajo]] ([[1927]]), [[Ekvadoro]] ([[1929]]), [[Sud-Afriko]] ([[1930]]), [[Brazilo]] kaj [[Tajlando]] ([[1932]]), [[Turkio]] kaj [[Kubo]] ([[1934]]), [[Filipinoj]] ([[1937]]). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan leĝon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonado deviga kiel la vira. Post la [[dua mondmilito]], la virina balotrajto disvastiĝis, kaj nur plej laste ĝi aperos ankaŭ en la arabaj landoj, kie ĝi ne ekzistis.
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 132:
{{Div col end}}
 
== Bibliografio ==
* Norberto Bobbio. (2001) 1986."'El futuro de la democracia", Fondo de Cultura Económica. México. ISBN 978-958-38-0029-5
* Norberto Bobbio. (1997) 1985. "Liberalismo y democracia", Fondo de Cultura Económica. México. ISBN 978-958-9093-77-9
Linio 146:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://demokratio.org/ demokratio.org]
* [http://media.radio-libertaire.org/backup/43/vendredi/vendredi_1730/vendredi_1730.mp3 Radioelsendo de la programero ''Radio Esperanto'' pri la popolpotenco - 26/10/2012 (Radio Libertaire)]
 
{{havendaHavenda artikolo|Demokratio}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Demokratio| ]]