Blankaj noktoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q185980)
esperantigita parametro, +Projektoj
Linio 1:
[[Dosiero:Mittsommernacht-in-helsinki.jpg|thumbeta|200px|<center>blanka nokto - [[noktomezo]] en [[Helsinko]] dum 2005]]
'''Blankaj noktoj''' estas [[nokto]]j, dum kiuj la [[suno]] nur subiras por mallonga tempo, tial ke ankaŭ nokte restas hele. Blankaj noktoj ekzistas dum la fino de junio kaj komenco de julio en ĉiuj lokoj inter 60° da norda [[longitudo]] kaj la norda [[arkta cirklo]], kaj dum la fino de decembro kaj komenco de januaro en ĉiuj lokoj inter 60° da suda [[longitudo]] kaj la suda [[arkta cirklo]]. Oni festas la blankajn noktojn aparte en la nordo de [[Eŭropo]], en norda [[Skandinavio]], en [[Baltio]] (do [[Litovio]], [[Latvio]] plus [[Estonio]]) kaj en la nordo de [[Rusio]]. Speciale famaj estas la blankaj noktoj de [[Sankt-Peterburgo]], kiuj estas la temo de samnoma novelo de [[Fjodor Dostojevskij]] el la jaro 1848 - novelo ankaŭ legebla en esperantlingva versio de la jaro 2002. Plurfoje en [[Sankt-Peterburgo]] - iufoje ankaŭ en [[Arĥangelsko]] - ekde la fino de la 20-a jarcento ankaŭ okazis internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kun la nomo "Blankaj Noktoj".
 
Norde de la norda [[arkta cirklo]] dum junio-julio kaj sude de la suda [[arkta cirklo]] dum decembro-januaro tute ne subiras la suno, tial ke dum la tuta [[tagnokto]] restas hele: tiun fenomenon oni nomas [[noktomeza suno]].
 
== Metafora uzo ==
En la [[itala lingvo]] la termino "blankaj noktoj" ("Le notti bianche") hodiaŭ estas sinonomo por trafestataj noktoj: origine oni parolis pri "passare le notti in bianco" (pasigi la noktojn en blanko), por esprimi, ke persono dum la tuta nokto restis veka. Pri tio aludas ankaŭ la filmo "Le notti bianche" de la reĝisoro [[Luchino Visconti]], kie la nocio ricevas plian signifon, ĉar en la filmo dum la noktoj daŭre neĝas.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.deutsches-filminstitut.de/goeast_2002/content/deutsch/filme/weisse_naechte.htm germanlingva paĝo pri la filmo "Le notti bianche"]