Arĥeoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e vikimarklingva eraro
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19:
'''Arkeoj''' (latine ''{{lang|la|Archaea}}'') estas [[Regno (biologio)|biologia regno]] de [[prokariotoj|prokariotaj]] estaĵoj. Arkeoj estas [[Unuĉelulo|unuĉelaj]] kaj ne havas [[ĉelkerno]]jn, tamen ili ne estas [[bakterioj]], kvankam ili de komence estis klasigitaj kiel bakterioj, kaj ricevis la nomon prabakterioj (latine ''{{lang|la|archaebacteria}}'', en la Prabakteria regno), sed tiu klasigo estis jam eksmoda, post la studoj fare de Carl Woese.<ref> Pace NR (May 2006). "Time for a change". Nature. 441 (7091): 289. Bibcode:2006Natur.441..289P. doi:10.1038/441289a. PMID 16710401. </ref> Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al [[eŭkariotoj]] kiel ni mem. Estis [[Carl Woese]] kiu eltrovis la arkiojn en [[1977]].
 
== Priskribo ==
[[Dosiero:Phylogenetic tree.svg|eta|maldekstra|210px|Filogenetika arbo bazita sur informoe el [[RNA]], montranta la apartigon de bakterioj, arkeoj kaj eŭkariotoj.]]
Arkiaj ĉeloj havas unikajn trajtojn kiuj apartigas ilin el la aliaj du vivoregnoj, nome Bakterioj kaj [[Eŭkariotoj]]. La arkioj estas krome subdividitaj en multaj agnoskitaj [[filumo]]j. Ties klasigo estas malfacile farebla ĉar la majoritato ankoraŭ ne estis izoligitaj en la laboratorioj kaj estis detektitaj nur pere de analizo de ties [[Nukleata acido|nukleataj acidoj]] en montraĵoj elprenitaj el ties medioj.
 
Arkioj kaj bakterioj estas ĝenerale similaj laŭ grando kaj formo, kvankam kelkaj arkioj havas formojn tre malsimilajn al tiuj de bakterioj, kiaj la ebenaj kaj kvadrat-formaj ĉeloj de ''Haloquadratum walsbyi''.<ref> Stoeckenius W (Oktobro 1981). [http://jb.asm.org/content/148/1/352.long "Walsby's square bacterium: fine structure of an orthogonal procaryote".] Journal of Bacteriology. 148 (1): 352–60. PMC 216199  Libere alirebla, alirita la 22an de Julio 2018. PMID 7287626. </ref> Spite tiun morfologian similecon al la bakteriio, arkioj posedas [[geno]]jn kaj kelkajn [[metabolo|metabolajn]] sistemojn kiuj estas pli proksime rilataj al tiuj de eŭkariotoj, ĉefe la [[enzimo]]j kiuj funkcias en la genetikaj procezoj de transskrinado kaj tradukado. Aliaj aspektoj de arkia biokemio estas unikaj, kiaj ilia dependo el eteraj lipidoj en iliaj [[ĉelmembrano]]j, kiel ĉe la arkeoloj. Arkioj uzas pli da energifontoj ol la eŭkariotoj: tiuj gamas el [[Organika kombinaĵo|organikaj komponaĵoj]], kiel [[sukero]]j, al [[amoniako]], metalaj [[jono]]j aŭ eĉ [[hidrogeno|hidrogenhava gaso]]. Sal-toleraj arkioj (nome ''Haloarchaea'' aŭ Salarkioj) uzas sunlumon kiel energifonto, kaj aliaj specioj de arkioj [[Karbona dioksido|fiksigas karbonon]], sed malkiel ĉe [[planto]]j kaj [[cianobakterio]]j, neniu konata specio de arkio plenumas ambaŭ procezojn. Arkioj reproduktiĝas nesekse pere de binara fisio, fragmentado, aŭ [[burĝonado]]; malkiel ĉe bakterioj kaj eŭkariotoj, neniu konata specio de arkio formas [[sporo]]jn.
 
[[Dosiero:Morning-Glory Hotspring.jpg|250px|thumbeta|maldekstre|Arkioj kiuj kreskas en lamalvarmega akvo de la termofonto Morning Glory de la [[Nacia Parko Yellowstone]] produktas brilajn kolorojn.]]
Multaj arkeoj estas [[ekstremofilo]]j, tio estas vivas en tre akraj medioj — ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Inter tiuj estis registritaj dekomence [[termofonto]]j kaj [[sallago]]j, sed ekde tiam ili troviĝis ankaŭ en ampleksa gamo de [[habitato]]j, kiel [[grundo]]j, [[oceano]]j kaj [[marĉo]]j. Ili estas ankaŭ parto de la [[homo|homa]] [[Mikroorganismo|mikrobaro]], kiu troviĝas en [[kojlo]], buŝo kaj haŭto.<ref> Bang C, Schmitz RA (Septembro 2015). "Archaea associated with human surfaces: not to be underestimated". FEMS Microbiology Reviews. 39 (5): 631–48. doi:10.1093/femsre/fuv010. PMID 25907112. </ref> Arkioj estas partikulare multnombraj en la oceanoj, kaj la arkioj de la [[planktono]] povas esti el la plej abundaj grupoj de [[organismo]]j sur la planedo. Arkioj estas la ĉefa parto de la surtera vivo kaj ili povas ludi gravajn rolojn kaj en la [[Karbono-ciklo|karbona]] kaj en la [[Nitrogena ciklo|nitrogena cikloj]].
 
[[Dosiero:Coptotermes formosanus shiraki USGov k8204-7.jpg|thumbeta|dekstre|220px|Metanogenaj arkioj formas [[simbiozo]]n kun [[termito]]j.]]
Oni ne konas klarajn ekzemplojn de arkiaj [[patogeno]]j aŭ [[parazito]]j, sed ili estas ofte [[Mutualismo|mutualistoj]] aŭ [[Kunmanĝado|kunmanĝantoj]]. Unu ekzemplo estas la metanogenoj kiuj loĝas en la [[digesta sistemo]] de homoj aŭ [[remaĉuloj]], kie ilia multnombreco fakte helpas la digestadon. Metanogenoj estas uzataj ankaŭ en produktado de [[biogaso]] kaj en procezoj de [[Akvopurigejo|akvopurigado]], kaj [[bioteknologio]] ekspluatas enzimojn el ekstremofilaj arkioj kiuj povas rezisti altajn [[temperaturo]]jn kaj organikajn solvigaĵojn. Laŭ nuna scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn homan aŭ bestan [[malsano]]n — ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de [[evoluismo|evoluo]]. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parencaro de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arkeoj.
 
== Klasigo ==
=== Nova regno ===
Dum multo de la 20a jarcento, prokariotoj estis konsiderataj kiel aparta grupo de organismoj kaj klasigitaj baze sur sia [[biokemio]], [[morfologio (biologio)|morfologio]] kaj [[metabolo]]. Por ekzemplo, mikrobiologoj klopodis klasigi mikroorganismojn baze sur la strukturoj de iliaj [[ĉelmuro]]j, ilia formoj kaj la substancojn kiujn ili konsumas.<ref>{{cite journal | vauthors = Staley JT | title = The bacterial species dilemma and the genomic-phylogenetic species concept | journal = Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences | volume = 361 | issue = 1475 | pages = 1899–909 | date = November 2006 | pmid = 17062409 | pmc = 1857736 | doi = 10.1098/rstb.2006.1914 }}</ref> En 1965, [[Emile Zuckerkandl]] kaj [[Linus Pauling]]<ref>{{cite journal | vauthors = Zuckerkandl E, Pauling L | title = Molecules as documents of evolutionary history | journal = Journal of Theoretical Biology | volume = 8 | issue = 2 | pages = 357–66 | date = Marto 1965 | pmid = 5876245 | doi = 10.1016/0022-5193(65)90083-4 }}</ref> proponis anstataŭe uzi la sekvencojn de la [[geno]]j en diversaj prokariotoj por studi kiel ili estas rilataj unu al la alia. Tiu [[filogenetiko|filogenetika]] alproksimiĝo estas la ĉefa metodo uzita nune.
 
Linio 39:
# du maloftaj kunenzimoj,
# rezultoj de 16S ribosoma RNA gensekvencaro.
[[FileDosiero:Grand prismatic spring.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Arkioj estis dekomence trovitaj en tre ekstremaj medioj, kiel ĉe vulkanaj [[termofonto]]j. En la bildo montriĝas la Granda Prisma Termofonto de la [[Nacia Parko Yellowstone]].]]
 
Por emfazi tiun diferencon, Woese, [[Otto Kandler]] kaj [[Mark Wheelis]] poste proponis novan naturan sistemon de organismoj kun tri apartaj [[domanio]]j: nome [[Eŭkariotoj]], [[Bakterioj]] kaj Arkioj,<ref name="Woese">{{cite journal | vauthors = Woese CR, Kandler O, Wheelis ML | title = Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya | journal = Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America | volume = 87 | issue = 12 | pages = 4576–9 | date = June 1990 | pmid = 2112744 | pmc = 54159 | doi = 10.1073/pnas.87.12.4576 | url = http://www.pnas.org/cgi/pmidlookup?view=long&pmid=2112744 | bibcode = 1990PNAS...87.4576W }}</ref> en tio kio estas nune konata kiel "La Woese-a Revolucio". La historo de la esplorado pri Arkioj estas dokumenita detale fare de [[Jan Sapp]].<ref>{{Cite book|url=https://books.google.de/books?id=d7zOviXnbSYC&printsec=frontcover&dq=Jan+Sapp&hl=de&sa=X&ved=0ahUKEwjZ0Mfh8YfYAhUB2KQKHYrXDrwQ6AEIRTAD#v=onepage&q=Jan%20Sapp&f=false|title=The new foundations of evolution: on the tree of life|last=Sapp|first=Jan|publisher=Oxford University Press|year=2009|isbn=978-0-199-73438-2|location=New York|pages=}}</ref>
Linio 50:
* [[Krenarkeoto-Eocito]]
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Howland JL (2000). [https://books.google.es/books?id=25LQQRBJI8QC&redir_esc=y The Surprising Archaea: Discovering Another Domain of Life.] Alirita la 22an de Julio 2018. Oxford University. ISBN 978-0-19-511183-5.
* Martinko JM, Madigan MT (2005). Brock Biology of Microorganisms (11th ed.). Englewood Cliffs, N.J: Prentice Hall. ISBN 0-13-144329-1.
Linio 63:
* Schaechter M (2009). Archaea (Overview) in The Desk Encyclopedia of Microbiology (2nd ed.). San Diego and London: Elsevier Academic Press. ISBN 978-0-12-374980-2.
 
{{projektojProjektoj|commonscat=Archaea}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
* http://www.ncbi.nlm.nih.gov/genomes/lproks.cgi
* http://www.microbe.org/microbes/archaea.asp Arkioj
* http://www.archaea.unsw.edu.au Informo pri Arkioj
* http://www.mediscover.net/Extremophiles.cfm
 
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Archaea|revizio=850561158}}
{{Portalo Biologio}}
{{havendaHavenda artikolo|Arkioj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Arkeoj]]