Kvantuma mekaniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 4:
 
== Historio ==
 
Fine de la [[19-a jarcento]] oni pensis, ke la fizikfino estis proksima: preskaŭ ĉiuj fizikaj [[eksperimento]]j ŝajnis tute kompreneblaj, do oni ne bezonis pliajn fizikajn teoriojn. Tamen oni vidis, ke tiujn malmultajn nekompreneblajn eksperimentojn, kia la fotoelektra efiko, la [[radiado]] el nigra korpo, la [[radioaktiveco]] aŭ la dufenda eksperimento neniel povis samtempe esti eksplikitaj per klasika fiziko.
 
Linio 10 ⟶ 9:
 
== Nuna graveco ==
 
La kvantuma mekaniko estas unu el la bazoj de la moderna [[kemio]] kaj, kun la [[ĝenerala relativeco]], ankaŭ de la moderna [[fiziko]]. [[diodo]]j, [[transistoro]]j (do, la tuta [[elektroniko]]), [[lasero]]j, [[nuklea magneta resonanco]] kaj multaj aliaj modernaj teknikoj tute neeblus sen ĝi.
 
== Baza enkonduko ==
 
=== La klasika meĥaniko ===
Por bone kompreni la kvantummeĥanikon, kaj por pritaksi la fundamentajn diferencojn, oni devas unue havi klaran bildon pri la t.n. klasika meĥaniko, do tiu meĥaniko, kiu ĝis la komenco de la 20a jarcento estis konsiderata universale valida, kaj kiu ĝuste priskribas la konduton de grandaj, ekzemple ĉiuj sen ilo videblaj, objektoj. Kvankam ĉiu havas iom da praktika sperto pri la klasika meĥaniko el la observado de ĉiutagaj aferoj, la teoria priskribo estas malpli konata.
Linio 31 ⟶ 28:
 
=== La kvantummeĥaniko ===
 
Post tiu studo de la klasika meĥaniko, ni nun povas pritrakti la kvantummeĥanikon. Por doni unuan impreson pri la esencaj diferencoj, kiujn la kvantummeĥaniko enkondukas, helpas nomi konceptojn, kiuj ne plu ekzistas aŭ almenaŭ alprenas tute alian signifon: loko, rapido, forto. El tiu listo estas evidenta, ke la kvantummeĥaniko donas ne nur aliajn, sed eĉ alispecajn rezultojn.
 
Linio 47 ⟶ 43:
 
=== Ĉu la klasika meĥaniko estas malĝusta? ===
 
Kelkfoje oni povas legi, ke la klasika meĥaniko estas malĝusta, ĉar nur la kvantummeĥaniko bone priskribas ĉiujn fizikajn sistemojn. Tio certe pravas, laŭ la klasika meĥaniko ekzemple la ekzisto de atomoj estus tute neebla<ref group=Noto>Laŭ la klasika meĥaniko elektronoj devas fali en la nukleon, se ili ne konstante moviĝas ĉirkaŭ ĝi kiel planedoj ĉirkaŭ la suno. Sed moviĝante cirkle ili konstante forradius lumon, perdante energion, kaj tial post mallongega tempo tamen falus en la nukleon.</ref>. Aliflanke la klasika meĥaniko ja tute kontentige priskribas ĉiutagajn aferojn, ekzemple falantajn ŝtonojn aŭ moviĝantajn aŭtojn. Ĝi certe ne povas esti tute malĝuste. Do kiom ĝusta ĝi estas?
 
Linio 55 ⟶ 50:
 
=== Rimarko pri la relativeca meĥaniko ===
 
Ĝis nun nenio estis dirata pri la alia revolucia ŝanĝo de la fizika mondbildo en la 20a jarcento, la [[relativeca teorio]]<ref group=Noto>La nomo "relativeca" estas misgvida, sed verŝajne ne plu ŝanĝebla.</ref>. Ĝi necesigas kelkajn ŝanĝojn al la leĝo de Newton, kiuj esprimas la fakton, ke mashavaj objektoj povas nek atingi nek superi la rapidon de la lumo, do ke ekzistas nesuperebla plej granda rapido. Unu konsekvenco estas, ke la terminoj "samtempe" kaj "samloke" ne plu havas absolutan sencon; ili validas nur se la observantoj de la koncernaj okazaĵoj ne moviĝas unu relative al la alia. Same kiel la kvantummeĥaniko la relativeca teorio ne gravas por ĉiutagaj aferoj. Sed kian efikon ĝi havas al la kvantummeĥaniko ?
 
Linio 67 ⟶ 61:
La kvantuma implikiĝo estas unu el la plej gravaj kvantumaj efikoj por la [[kvantuma informa teorio]].
 
== Gravuloj ==
* [[Pascual Jordan]]
* [[Paul Ehrenfest]]
Linio 82 ⟶ 76:
* [[Magneta unupoluso]]
 
{{havendaHavenda artikolo|Kvantuma mekaniko}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Fiziko]]