Danuba-Tisa kanalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q911531)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En la parlamento de 1839 József Beszédes, elstara hungara hidrologo, prezentis planojn pri la kanalo. Oni fondis eĉ akcian kompanion, kies unua subskribanto estis grafo [[István Széchenyi]]. La kompanion apogis la 38-a leĝo de 1840 per avantaĝoj. Pro la politikaj malavantaĝoj (revolucio), la movado malfondiĝis kaj la kanal-problemo reaperis nur en 1867. La 13-a leĝo de 1867 donis eblecon por la registaro surpreni krediton de 150 milionoj da frankoj. Oni volis el tio konstrui la kanalon, sed elspezis la monon por fervojkonstruo (sed oni jam kontraktis en 1868 kun entreprenistoj por konstruado de la kanalo).
 
Inĝeniero László Keltor faris planon en 1894, krom tio okazis aliaj propraj planadoj. En 1900, en la komerca ministerio, oni organizis kanalplanadan sekcion. La ministro eldonis en 1905 planojn pri la afero en aparta volumo (''Adatok a Duna-Tisza-csatarnacsatorna kérdéséhez, 1905'')
 
[[dosiero:Duna-Tisza-csatorna.JPG|eta|postresinta, elfosita parto de la kanalo]]
Poste la fervoja lobio malinstigis la laborojn kaj la planoj pri Danuba-Tisa kanalo plu dormis. Post la [[Dua mondmilito]] – en 1947 – oni elfosis, konstruis la fervojonkanalon inter Dunaharaszti kaj Dabas (ĉ. 32 km). Ĝi nun servas por [[akvumado]].
 
Fine de la 20-a jarcento, komence de la 21-a jarcento, pro instigo de kelkaj malsekegaj someroj, oni denove repensas la planojn nun rilate al akvumado de la seka [[ebenaĵo]] inter Danubo kaj Tiso.