Scenejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
'''Scenejo''' estas parto de [[teatrejo]], kie la [[aktoro]]j ludas antaŭ la [[publiko]], en pli vasta senco loko de agado (scenejo de [[katastrofo]], [[krimo]], [[ĉampionado]] ktp.). La teatra scenejo estas metafore nomata ''tabuloj, kiuj reprezentas la mondon'' (suriri la tabulojn = fariĝi aktoro).
 
'''Rotacia scenejo''' havas formon de ronda [[platformo]], kiu povas lante rotacii kaj tiel relative rapide ŝanĝi [[kuliso]]jn. Sur ĉiu [[sektoro]] de la cirklo estas preparitaj aliaj kulisoj (ekzemple kuirejo, dormoĉambro), do la du scenejoj povas plurfoje alterni sen neceso munti kaj malmunti la kulisojn.
 
Grava parto de la teatra scenejo estas '''lifta platformo''' kaj '''lift-podio''' moviĝantaj en '''lift-platformaj truoj'''. Ili ebligas aŭ levi parton de la scenejo (ekz. por imiti ŝtuparon supren) aŭ mallevi parton de la scenejo (ŝtuparo kelen) aŭ malaperigi rapide la aktoron, kvazaŭ lin englutus la tero.
 
Sur la scenejo estas dekoracioj, kies plej grava parto estas kulisoj. Ili donas iluzion de medio, ekzemple de strato, ĉambro, arbaro k.s. laŭ bezono de la rakontata historieto.
Linio 13:
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''scenejo''' (kaj ankaŭ ''sceno'' alternative) estas ''Loko, kie ludas aktoroj.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 181.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la greka ''skene'' (kovraĵo) kaj de tie la latina ''scena''. Kaj li aldonas la terminojn ''prosceno'' aŭ ''proscenejo'', por antaŭscenejo; ''episceno'' aŭ ''episcenejo'', por surscenejo; ''postsceno'' aŭ ''postscenejo'', por malantaŭscenejo; ''scenografio'', por arto ornami, dekoracii la scenon.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Cirko]]
* [[Scenaro]]
Linio 20:
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Konstruado]]