Charles Dickens: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 69:
En 1830, Dickens renkontis sian unuan amon, nome Maria Beadnell, supozita kiel modelo por la rolulo de Dora en ''David Copperfield''. La gepatroj de Maria malaprobis tiun amaferon kaj finigis la rilaton sendante ŝin al lernejo en Parizo.<ref>{{harvnb|Davis|1998|p=23}}.</ref>
 
===Ĵurnalismo kaj komencaj romanoj===
En 1832, estante 20-jaraĝa, Dickens estis energia kaj pli kaj pli memfida.<ref name=Callow2009p48>{{harvnb|Callow|2009|p=48}}</ref> Li ĝuis imitadon kaj popularan distradon, ne havis klaran, specifan ideon pri kion li deziris iĝi, sed ja li deziris famiĝi. Altirita al teatro — li iĝis frua membro de la Klubo Garrick<ref name=Tomalin1992p7>{{harvnb|Tomalin|1992|p=7}}</ref> — li venis al aktorelektado en [[Covent Garden]], kie la administristo George Bartley kaj la aktoro Charles Kemble ekzamenos lin. Dickens prepariĝis detale kaj decidis imiti la komediiston Charles Mathews, sed li maltrafis la aktorelektadon pro kataro. Antaŭ la apero de alia oportuno, li startis sian karieron kiel verkisto.<ref name=Tomalin1992p76>{{harvnb|Tomalin|1992|p=76}}</ref> En 1833, li sendis sian unuan rakonton, "A Dinner at Poplar Walk", al la londona gazeto ''[[Monthly Magazine]]''.<ref name = "Patten(2001)16ff">{{harvnb|Patten|2001|pp=16–18}}.</ref> William Barrow, frato de lia patrino, proponis al li laborpostenon en ''The Mirror of Parliament'' kaj li laboris en la [[Ĉambro de komunuloj|Ĉambro de Komunuloj]] por la unua fojo komence de 1832. Li luis ĉambron en Furnival's Inn kaj laboris kiel pripolitika ĵurnalisto, informante pri la debatoj en la [[Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando|Parlamento]], kaj li veturis tra Britio por kovri balotkampanjon por la ''[[Morning Chronicle]]''. Lia ĵurnalismo, en la formo de skizoj en gazetoj, formis sian unuan kolekton de pecoj, publikigita en 1836: ''[[Sketches by Boz]]'' — estante Boz familia kromnomo kiun li uzis kiel pseŭdonimo dum kelkaj jaroj.<ref>{{harvnb|Ackroyd|1990|pp= 174–176}}.</ref><ref name="Glancy 1999 6">{{harvnb|Glancy|1999|p=6}}.</ref> Dickens ŝajne adoptis ĝin el la kromnomo "Moses", kiun li uzis por sia pli juna frato [[Augustus Dickens]], laŭ rolulo de la verko de [[Oliver Goldsmith]] nome ''The Vicar of Wakefield''. Prononcita de iu kun kataro, "Moses" iĝas "Boses" — poste mallongigita kiel ''Boz''.<ref name="Glancy 1999 6"/><ref>{{harvnb|Van De Linde|1917|p=75}}.</ref> La propra nomo de Dickens estis konsiderata "queer" (ambigua, ineca) fare de tiutempa kritikisto, kiu verkis en 1849: "Sro. Dickens, kvazaŭ revenĝe pro sia propra "queer" nomo, atribuis "queer" nomojn al siaj fikciaj kreaĵoj." Li kontribuis al kaj eldonis gazetojn laŭlonge de sia literatura kariero.<ref name = "Patten(2001)16ff"/> En januaro 1835, la ''Morning Chronicle'' lanĉis vesperan eldonon, sub la redaktorado de la muzika kritikisto de ''Chronicle'', George Hogarth. Hogarth invitis Dickens kontribui per ''Street Sketches'' kaj Dickens iĝis regula vizitanto en sian hejmon de Fulham, kontentigita per la amikeco de Hogarth kun heroo lia, nome [[Walter Scott]], kaj per la kompanio de la tri filinoj de Hogarth — nome Georgina, Mary, kaj deknaŭ-jara Catherine.<ref name=Callow2009p54>{{harvnb|Callow|2009|p=54}}</ref>