Charles Dickens: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 100:
[[File:Portrait of Charles John Huffman Dickens.png|thumb|upright|Portreto de Dickens fare de [[Margaret Gillies]], 1843. Pentrita dum la periodo kiam li estis verkante ''A Christmas Carol''; ĝi estis en la somera ekspozicio de la [[Royal Academy of Arts]] de 1844. Vidinte ĝin tie, [[Elizabeth Barrett Browning]] diris, ke ĝi montris Dickens kun "la polvo kaj la koto de de humaneco super li, spite tiujn aglecajn okulojn".<ref name="Brown" />]]
 
Tuj post sia reveno al Anglio, Dickens eklaboris por la unua el liaj kristnaskaj historioj, ''[[A Christmas Carol]]'', verkita en 1843, kiu estis sekvita de ''[[The Chimes]]'' (Sonorilvokoj) en 1844 kaj ''[[The Cricket on the Hearth]]'' (La grilo en la korohejmo) en 1845. El tiuj, ''A Christmas Carol'' estis plej populara kaj, en malnova tradicio, faris multon por helpi plinovigitan entuziasmon por la [[ludilo]]j de [[Kristnasko]] en Britio kaj Usono.<ref>{{harvnb|Callow|2009|pp=146–148}}</ref> La semoj por tiu historio estis plantitaj en la menso de Dickens dum veturo al [[Manĉestero]] por atesti la laborkondiĉojn de la fabriklaboristoj tie. Tio, kun scenoj kiujn li estis ĵus atestinta en la Field Lane Ragged School (lernejo por malriĉuloj), okazigis, ke Dickens decidu fari fortan frapon profite al malriĉuloj. Dum la ideo por la historio formiĝis kaj startis la verkado, Dickens koncentriĝis en la libron.
 
Post vivi por mallonge en Italio (1844), Dickens veturis al Svisio (1846), kie li eklaboris por ''[[Dombey and Son]]'' (1846–48). Tiu kaj ''[[David Copperfield]]'' (1849–50) markis gravan artan trarompon en la kariero de Dickens ĉar liaj romanoj iĝis pli seriozaj laŭ temo kaj pli zorge planita ol liaj fruaj verkoj.