Bleak House: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
[[File:Bleak House 25.jpg|thumb|dekstre|Advokato kaj kliento.]]
[[File:Bleak House frontispiece2.jpg|upright|thumb|left|Bleak House.]]
'''''Bleak House''''' estas romano de [[Charles Dickens]], unuafoje publikigita kiel 20-epizoda serio inter marto 1852 kaj septembro 1853. Tiu romano havas multajn [[rolulo]]jn kaj kelkajn sub-intrigojn, kaj ĝi estas rakontata parte de la heroino de la romano, nome Esther Summerson, kaj parte de [[Rakontanto|ĉioscia rakontanto]]. Centre de "Bleak House" estas longdaŭra jura kazo en la tribunalo ''Court of Chancery'', ''Jarndyce and Jarndyce'', kiu okazis ĉar atestanto verkis kelkajn konfliktajn [[testamento]]jn. En prefaco al la unua eldono de 1853, Dickens argumentas, ke estas multaj veraj antaŭaĵoj por lia fikcia kazo.<ref> Dickens, Charles (1868) [1852]. "preface". Bleak House. New York: Hurd and Houghton. p. viii. ISBN 1-60329-013-3. </ref> Unu tia estis probable la kazo "Thellusson kaj Woodford" en kiu testamento legata en 1797<ref> Constantine, Alison. [http://www.tickhillhistorysociety.org.uk/documents/BrodsworthFullPics2.pdf The Restoration of Brodsworth Hall & Gardens,] Februaro 2007 historical address, at Tickhill & District Local History Society </ref> estis kontestata kaj ne determinita ĝis 1859. Kvankam la kritiko de la jura profesio fare de la satiro de Dickens estas troigita, tiu romano helpis subteni movadon por jura reformo kiu finis en la aprobo de jura reformo en la 1870-aj jaroj.<ref> Oldham, James. [https://scholarship.law.georgetown.edu/cgi/viewcontent.cgi?referer=https://en.wikipedia.org/&httpsredir=1&article=1591&context=facpub "A Profusion of Chancery Reform".] Law and History Review. </ref>