Salakva lago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:SALAR1.JPG|thumbeta|180px|<center>la salakva lago [[Salar de Uyuni]] en [[Bolivio]]]]
'''Salakva lago''' estas la nomo por [[lago]] kun [[salakvo]] en geografia [[baseno]] kaj sen akva konekto al salakva [[maro]].
 
Salakvaj lagoj kutime situas en tre sekaj regionoj aŭ en [[dezerto]]j, tiel ke pro la daŭra forta forvaporiĝo de akvo la sala koncentraĵo de la restanta laga akvo konstante altiĝas. Se forvaporiĝas pli da akvo ol alvenas pro aflua(j) rivero(j), iom post iom la lago sekiĝas kaj kreiĝas "sala dezerto", kiel ekzemple la [[Dezerto Granda Sala Lago|dezerto]] proksime de la [[Granda Sala Lago]] en la usona ŝtato [[Utaho]].
 
Se dum la jaro regule alternas pluvaj kaj sekaj sezonoj, ankaŭ regula alterno inter salakva lago kaj sala dezerto eblas, kiel ekzemple okazas en la montaro [[Atlaso (montaro)|Atlaso]] en norda [[Afriko]]. Ankaŭ homa interveno kiel forpreno de freŝa akvo por akvuma agrikulturo povas signife influi la akvokvanton (kaj sekve la salkvanton) de tiaj lagoj.
 
== Homa utiligo ==
[[Dosiero:SalardeUyuni.jpg|thumbeta|250px|<center>kolekto de salo en la salakva lago '' Salar de Uyuni'']]
Salakvaj lagoj home utiligiĝas por la kolekto de manĝebla [[salo]], por la kolekto de salo por banado – aparte el la [[Morta Maro]], kaj por la kolekto de [[fosfato]]. La ebenaĵoj de sekiĝintaj salakvaj lagoj sub certaj cirkonstancoj havas aparte glatan surfacon kaj tiam aparte taŭgas por testado kaj konkursado de aparte rapidaj veturiloj – ekzemple la [[Dezerto Granda Sala Lago]] en [[Utaho]]. Salakvaj lagoj ankaŭ altiras turistojn, ekzemple ĉe la [[Morta Maro]] en okcidenta [[Azio]], kiu unuflanke donas tute apartan travivaĵon de banado, ĉar praktike ne eblas droni kaj oni sentas sin multe malpli peza ol en ne-sala akvo, kaj aliflanke por la sane favoraj efikoj de la saloza akvo ekzemple cele al la mildigo de la haŭtaj malsanoj [[atopia dermito]] aŭ [[psoriazo]].
 
== Konataj kaj eksterordinaraj salakvaj lagoj ==
Sur la tero ekzistas multaj salakvaj lagoj de diversaj ekologiaj sistemoj kaj malsamaj sal-koncentraĵoj. La lago [[Salar de Uyuni]] en [[Bolivio]] dum pluvaj sezonoj havas areon de 12.000 km² kaj sekve estas la plej granda salakva lago de la tero, sed dum sezonoj de tre malmulta pluvo estas sala dezerto. La [[lago Asal]] en [[Ĝibutio]] kontraste kun areo de nur 54 km² estas tre malgranda, sed per sala kvanto de preskaŭ 35 procentaĵoj estas la lago kun la plej alta natura koncentraĵo de salo salo sur la tero – la sala koncentraĵo de oceanoj nur estas inter 3 kaj 4 procentaĵoj. Se krom [[natria klorido]] en la akvo ankaŭ troveblas [[karbonato]]j en pli grandaj kvantoj, la [[pH-valoro]] de salakvaj lagoj povas esti signife altigita.
 
Inter la plej konataj salakvaj lagoj estas la [[Morta Maro]] kun averaĝe 28 procentaĵoj da sala koncentraĵo, kaj la [[Granda Sala Lago]] en [[Utaho]] kun 25 procentaĵoj da salo. La sala koncentraĵo de la malpligrandiĝanta lago [[Aralo]] intertempe altiĝis ĝis 8 procentaĵoj.
 
Pliaj konataj salakvoj lagoj estas (respektive troviĝas) ...
[[Dosiero:Dead sea newspaper.jpg|thumbeta|200 px|<center>La saleco, kaj denseco, de la [[Morta Maro]] estas tioma ke ili permesas legadon al flosantoj.]]
* la [[lago Turkana]] (Afriko)
* en la [[Zagros-Montaro]] (Irano)
Linio 37:
 
== Vivoregiono ==
 
Multaj specioj de [[fiŝoj]] kaj [[moluskoj]] ne povas pretervivi en forte saloza akvo. Tamen ekzistas iuj specioj, kiuj adaptiĝis al tiaj cirkonstancoj – zoologie ili nomatas bestoj "halofilaj", do "salemaj". Inter tiaj bestoj inter alie estas la "salakva krabo" ''[[Sala artemio]]'', kiu siavice allogas [[flamingo]]jn.
 
Linio 47 ⟶ 46:
* [[Granda Baseno]]
* [[Salebeno]]
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Salaj lagoj| ]]