Venecio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 161:
===Eventoj===
La [[Venecia Bienalo]] (en itala: ''La Biennale di Venezia'' [la bi.enˈnaːle di veˈnɛttsja]; ankaŭ tradukebla kiel la "Venecia Ĉiudujara Festivalo") estas fama arta organizo baze en Venecio, kaj ankaŭ la originala kaj ĉefa ekspozicio kiun ĝi organizas.
 
==Transporto==
La '''trafiko''' en Venecio estas iusence unika pro jenaj cirkonstancoj:
* La urbo konsistas el multaj insuloj en la [[Laguno de Venecio]], dividitaj per kanaloj, tre malsamaj laŭ larĝo, profundo kaj – pro la multaj pontoj – alto disponebla por boatoj.
* Multaj el tiuj insuloj tiom interproksimas, ke kelkmetra ponto facile ligas ilin. Tamen multaj el la pontoj ne eltenus aŭton; krome ili kutime havas ŝtupojn por lasi pli altan spacon al pasantaj boatoj, do ili ne taŭgas por veturiloj.
* Plurfoje jare alta akvo atakas la urbon kaj dumaniere malfaciligas la trafikon:
** Ĝi subakvigas multajn vojojn kaj
** ĝi altigas la akvonivelon en la kanaloj kaj tiel reduktas la liberan spacon sub la pontoj.
 
La longtempa altiĝo de la akvonivelo ĉirkaŭ Venecio pliseverigas ĉi-lastan fenomenon.
 
=== Piedirado ===
 
La piedira trafiko plej gravas en Venecio. Eblas piede atingi multajn lokojn en akceptebla tempo, ĉar la plej granda distanco sur la ĉefaj insularoj estas nur ĉ. kvar kilometroj. Tamen piede ne eblas atingi la aliajn insulojn de la laguno.
 
Pontoj estas esenca bazo de la piedira trafiko; la plej multaj pontoj estas malaltaj kaj sur mallarĝaj kanaloj. La grandan kanalon [[Canal Grande]] transiras nur kvar pontoj (de sud-oriento al nord-okcidento):
* ''Ponte dell'Accademia'', konstruita de [[Eugenio Miozzi]], malfermita en [[1933]];
* ''[[Ponte di Rialto]]'', certe la plej fama el la veneciaj pontoj, ĉe la norda el la du grandaj kurbiĝoj de Canal Grande;
* ''Ponte Scalzi'', oriente de la stacidomo, same de Eugenio Miozzi, malfermita en [[1934]] por anstataŭi feran ponton (la nuna estas ŝtona); ĝi nomiĝas ankaŭ "ponto de la stacidomo";
* La "Kvara Ponto", kiu jam estas provizore preta, sed ankoraŭ ne havas nomon; ĝi nord-okcidente en la urbo ligas la placon ''Piazzale Roma'' al vojo ''Fondamenta Santa Lucia'', antaŭ la stacidomo. Ĝi estas la sola publika konstruaĵo kun klare modernisma arkitekturo.
 
=== Aŭta trafiko ===
 
Aŭtoj povas atingi la urbon Venecio per ponto (Ponto de Libero), sed tuj poste devas halti en la parkejoj de placo ''Piazzale Roma''. Kiu ne trovas lokon tie, povas parki sian aŭton sur insulo [[Tronchetto (Venecio)|Tronchetto]]. Estus senutile pluiri per aŭto; la vojoj ne estas faritaj por veturiloj. Preskaŭ ĉiuj pontoj havas ŝtupojn kaj multaj ne eltenus la pezon de aŭto.
 
Eĉ polico kaj fajrobrigado en Venecio ne havas aŭtojn, sed boatojn. Avantaĝo de la fajrobrigado estas, ke ĉie disponeblas (mara) akvo por estingi fajron. Ĝi eĉ ne estas tre sala.
 
Escepto pri aŭta trafiko estas insulo [[Lido (Venecio)|Lido]], sur kiu eblas aŭta trafiko.
 
=== Fervojo ===
 
Fervojo povas atingi Venecion per ponto same kiel aŭtoj, sed same devas halti ĉe la okcidenta fino (stacio ''Venecio Santa Lucia'').
 
=== Boatoj ===
 
Boatoj estas la plej konvena transportilo en Venecio, ĉar preskaŭ ĉie preterpasas kanalo. Ĉiuj transportoj de iom pezaj varoj estas farataj per boatoj.
 
Venecio famas interalie pro siaj [[gondolo]]j, barketoj longaj kaj sveltaj, kiujn la barkisto pelas per unusola remilo. Ili estas konataj kiel transportilo por revantaj geamantoj, sed servas ankaŭ kiel tute ordinaraj taksioj. La gondolisto kutime staras, sed lerte kliniĝas antaŭ pasotaj pontoj.
 
[[Dosiero:Venice Vaporetto.jpg|eta|Linia boato]]
[[Dosiero:Swimming Vaporetto Stop Venezia 2006-08-30.JPG|eta|Flosanta boata haltejo]]
 
Samkiel aliaj urboj havas publikajn aŭtobusojn, Venecio havas publikajn boatojn, kiuj servas fiksitajn liniojn. Ili nomiĝas ''vaporetto'' (vaporŝipeto), sed nun funkcias per [[dizelo|dizelaj]] motoroj. Ĉar ili havas mallongajn distancojn inter la haltejoj, ili havas apartan proceduron de alteriĝo: Kiam la boato proksimiĝas al la haltejo, la du konduktoroj ĵetas ŝnuromaŝon al surteraj teniloj kaj tiel haltigas la boaton, kies motoro restas kuranta. La pasaĝeroj povas el- kaj aliri sen granda niveldiferenco, ĉar la haltejoj kutime troviĝas sur flosantaj platformoj. Poste la konduktoroj lasas la ŝnurkaptitajn tenilojn, kaj la boato povas tuj pluiri.
 
Kelkaj barkoj plenumas praman servon inter du kontraŭaj lokoj de larĝaj akvovojoj, precipe ĉe ok lokoj de la [[Canal Grande]], kiun transas nur la menciitaj pontoj.
 
=== Ĉaroj ===
 
Kie necesas transporti varojn sur teraj vojoj, servas varĉareto. Ili havas grandajn radojn kaj aldonajn radetojn por grimpi la pontajn ŝtupojn. La ĉaristoj ne rajtas parki siajn ĉarojn sur publikaj vojoj.
 
=== Metroo ===
 
Interesa solvo de la veneciaj trafikproblemoj estus [[metroo]]. Planoj pri ĝi estis faritaj, sed la [[nun en 2007|nuna]] urbestro ''Massimo Cacciari'' ne favoras la projekton, kvankam ĝi povus helpi reteni junajn loĝantojn en la urbo, kiuj ne sentas sin komfortaj kun la trafikaj cirkonstancoj.
 
=== Alta akvo ===
 
Depende de la [[tajdo]] kaj de la vetero plurfoje jare alta akvo atakas Venecion kaj subakvigas multajn vojojn. Por tiaj okazoj, kiuj estas antaŭkalkuleblaj kaj publikigataj, ekzistas specialaj rimedoj:
* Laŭ la ĉefaj vojoj oni starigas ferajn pontetojn, kiujn la akvo ne atingas. Tio certigas piediran trafikon inter la plej gravaj lokoj.
* Venecianoj, kiuj devas uzi aliajn vojojn, surmetas kaŭĉukajn botojn. Al turistoj, kiuj loĝas en hoteloj, oni proponas plastajn sakojn, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la piedoj kaj kruroj. Eblas tiel marŝi certan distancon, sed ofte la sakoj truiĝas post kelkcent metroj.
* Eĉ la boatoj ne nepre profitas de la abundo de akvo, ĉar pro la altiĝinta nivelo ili ne povas pasi sub multaj pontoj. Pro tio la publikaj boatoj ŝanĝas sian horaron dum la alta akvo kaj uzas ne la malgrandajn kanalojn, sed la pli grandajn, precipe ''Canal Grande''.
 
Oni planas sistemon de moveblaj bariloj, kiuj malhelpu la eniron de la alta akvo en la lagunon.
 
== Famuloj ==