Salmo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DidCORN (diskuto | kontribuoj) e Kategorioj |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, uzo de ŝablono Lang-xx, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 5:
Kutime salmoj estas [[fiŝomigrado|revenemaj]]: ili naskiĝis en [[nesala akvo]], ili migras al [[oceano]], kaj ili plenkreske revenas al nesala akvo por [[reproduktado]]. Onidire la fiŝoj revenas al tiu preciza loko kie ili elkoviĝis por fraji, kaj moderna scienco montris ke almenaŭ 90% de la fiŝoj [[frajado|frajante]] en certa rivereto ja elkoviĝis tie. En [[Alasko]] la transirado al aliaj riveretoj permesas al salmoj ekloĝi en novaj riveretoj, ekzemple en tiuj kiuj kreiĝas kiam [[glaĉero]] retiriĝas. Oni ankoraŭ ne scias precize kiel la salmoj navigas, kvankam certe iel rilatas al ilia bona flar-[[senso]]. En ĉiuj specioj de la [[pacifika salmo]], la plenkreskuloj mortas baldaŭ post la frajado, sed eĉ en tiuj salmo-specioj kie plenkreskuloj povas pluvivi post frajado kaj reveni al la oceano por plumaturiĝi kaj fraji denove en alia jaro la post-frajada mortemo estas tre alta (eble ĝis 40 aŭ 50%); en ĉi tiuj specioj kie post-frajada pluvivado eblas, unuopuloj meze frajas du aŭ tri fojojn.
Homoj loĝantaj ĉe la marbordo jam delonge respektas la salmon. La plimulto de la popoloj loĝantaj laŭ la marbordoj kaj grandaj riveroj de la pacifika nordokcidento de Nordameriko ĉiujare okazigis ceremonion por honorigi la unue revenintajn salmojn. Dum multaj jarcentoj la homoj kaptis salmojn dum ili naĝis river-supren por fraji. Fama loko por [[fiŝkaptado]] per lancoj ĉe la [[Akvofaloj Celilo]] de la rivero [[Kolumbio (rivero)|Kolumbio]] inundiĝis post kiam grandaj akvobaraĵoj konstruiĝis en la rivero. La [[ajnuoj]] de norda [[Japanio]] trejnis hundojn kapti salmojn kiam ili amase revenis al siaj frajejoj. Nun oni kaptas salmojn en [[golfo]]j, [[kreko]]j, [[rivero]]j kaj proksime al la marbordo. Oni malpermesis la uzadon de longaj drivretoj krom apud la marbordo de [[Irlando]].
La nombro de salmoj estas zorgige malalta en la [[Atlantika Oceano|Atlantiko]] kaj en iuj partoj de la [[Pacifika Oceano|Pacifiko]], sed en apud norda [[Brita Kolumbio]] kaj [[Alasko]] la salmoj ankoraŭ estas abundaj. En la [[Skino (rivero)|Skino]] ekzemple, rivero de norda [[Brita Kolumbio]], milionoj da sovaĝaj salmoj revenas ĉiujare, kio subtenas komercan fiŝkaptadon, la fiŝkapajn bezonojn de lokaj indiĝenuloj, sportaj fiŝkaptistoj, kaj la diversaj vivestaĵoj kaj komunumoj de ĉi tiu regiono kiuj dependas je la salma revenado por siaj nutrado kaj enspezoj.
Linio 13:
En la suda hemisfero vivas la [[aŭstralia salmo]], kiu estas [[salakvo|salakva]] specioj tute ne parenca al la [[salmedoj]]. Oni trovas ĝin laŭborde de suda [[Aŭstralio]] kaj [[Tasmanio]]. Kutime kaptata tie per grandaj plaĝretoj, ĝia uzado kiel komerce utiligebla fiŝo malpliiĝis dum la pasintaj 20 jaroj.
== Vivhistorio ==
[[Dosiero:Salmonlarvakils.jpg|eta||Salmido elkoviĝas - la larvo kreskis ĉirkaŭ la restaĵoj de la ovoflavo - oni povas vidi la [[arterio]]jn ĉirkaŭ la ovoflavo kaj la olegutetojn, la intestojn, la spinon, la ĉefan vostarterion, la vezikon kaj la arkojn de la brankoj]]
La salmino elfosas malprofundan kavaĵon en la gruzo de rivereta bedo kaj tie deponas siajn [[frajo|ovojn]]. La koloro de la ovoj kutime varias de oranĝa ĝis ruĝa. Unu virseksa fiŝo (aŭ pluraj) alproksimiĝas al la fiŝino dum ŝi deponas siajn ovojn kaj ilin fekundigas. La fiŝino sekve kovras la ovojn per perturbigo de la gruzo ĉe la river-supra rando de la kavaĵo. La ovoj elkoviĝas kaj la fiŝidoj rapide evoluigas vertikalajn striojn por sin kamufli. La salmidoj restas unu ĝis tri jarojn en la rivereto kie ili elkoviĝis antaŭ ol ili eniras la sekvan evoluetapon, dum kiu ilia haŭto kovriĝas per facile forfroteblaj arĝentecaj skvamoj kaj ilia korpo-kemio ŝanĝiĝas por permesi al la salmidoj vivi en salakvo. Sekve la salmidoj migras al la oceano, pasigante iom da tempo en [[saleta akvo]] por permesi al siaj korpoj alkutimiĝi al la sistemo de [[oksigen-reguligo]] en la oceano.
Linio 23:
Nesalakvaj riveretoj kaj estuaroj provizas gravan vivejon por multaj salmospecioj. Tie la junaj salmoj manĝas [[insekto|terinsektojn]] kaj [[akvoinsekto]]jn, [[amfipodo]]jn, kaj aliajn [[krustacoj]]n, la pli aĝaj manĝas aliajn fiŝojn. Ovoj deponiĝas en iom profunda, malvarma akvo kun gruzo kie estas bona akvofluo por provizi oksigenon al la embrioj. Estas alta mortokvanto inter la junaj salmoj pro natura predado kaj home kaŭzitaj ŝanĝoj al la vivmedio kiel ŝlimado, altaj akvotemperaturoj, malaltaj niveloj de oksigeno, manko de gruzo en riveretoj, kaj malpliigo de la akvofluo. [[Estuaro]]j kaj apudaj [[malsekejo]]j provizas gravajn vivejojn por junaj salmoj dum ili pretiĝas eniri la oceanon. Malsekejoj ne nur bufras la estuarojn de ŝlimo kaj poluaĵoj sed ankaŭ provizas gravajn lokojn kie salmidoj povas manĝi kaj kaŝi sin.
== Salmo kiel manĝaĵo ==
[[Dosiero:Edouard_Manet_068.jpg|eta|dekstre|[[Edouard Manet]]: ''Nature Morte, Saumon''
Salmaĵo estas [[manĝaĵo]] populara kaj ankaŭ saniga danke al tio ke en ĝi estas alta nivelo de [[proteino]] kaj [[grasacidoj Omego-3]], kaj ĝia ĝenerale malalta nivelo de [[graso]]. Laŭ raportoj en la revuo ''[[Science (revuo)|Science]]'', en kultivitaj salmoj tamen estas altaj niveloj de [[dioksino]]j. Niveloj de PKB ([[Poliklorizita bifenilo]]) povas esti ĝis okoble pli altaj en kultivitaj salmoj ol en sovaĝaj salmoj, kaj niveloj de [[grasacidoj Omego-3]] estas malpli altaj ol en sovaĝaj salmoj. La viando de sovaĝaj salmoj certe estas sana manĝaĵo, kaj laŭ la brita [[Agentejo pri Normoj de Manĝaĵo]] la avantaĝoj kiujn oni ricevas manĝante kultivitajn salmojn daŭre estas pli gravaj ol la malavantaĝoj. Krome estas notinde ke el ĉiuj komerce haveblaj fiŝaĵoj, salmaĵo havas la plej malgrandan influon de [[metilhidrargo]].
Linio 41:
== Mediaj premoj ==
En multaj lokoj la nombro de sovaĝaj salmoj malpliiĝis dum la lastaj jardekoj, precipe se temas pri [[atlantika salmo|atlantikaj salmoj]] frajantaj en riveroj de okcidenta Eŭropo kaj pri salmoj frajantaj en la riversistemo [[Snake (rivero)|Snake]] de nordokcidenta [[Usono]]. Ĉi tio verŝajne havas diversajn kaŭzojn, inter ili:
* Disvastiĝo de malsanoj - precipe [[marlaŭso]]j - de fiŝfarmejoj, kie oni tenas salmojn en malfermaj retkaĝoj. La Eŭropa Komisiono konkludis en 2002 ke "la malpliiĝo de sovaĝaj salmonidoj ankaŭ ligiĝas al aliaj faktoroj, sed estas pli kaj pli da sciencaj atestaĵoj ligante la nombron de sovaĝaj fiŝoj infestitaj de laŭsoj kaj la ĉeesto de kaĝoj en la sama estuaro."
* Troa fiŝkaptado ĝenerale sed precipe komerca fiŝkaptado per retoj apud la [[Ferooj]] kaj [[Gronlando]];
* Plivarmiĝo de la oceano kaj riveroj, kiu povas prokrastigi frajadon kaj plirapidigi evoluon de salmidoj;
* Infektiĝoj de [[ulcera haŭtnekrozo]] de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiuj havis fortan efikon je prenkreskaj salmoj en riveroj;
* Perdiĝo de taŭgaj nesalakvaj vivregionoj, precipe lokoj kun fundomaterialo uzebla por la deponado de la fiŝovoj;
* La konstruado de digoj, akvobariloj kaj aliaj instalaĵoj por la malhelpado de inundoj, kio malbone efikas je la rivera vivmedio kaj la alireblo de tiu medio al salmo, precipe en nordokcidenta Usono, kie oni konstruis digojn en multaj riversistemoj - pli ol 400 nur en la akvokolekta baseno de la [[Kolumbio (rivero)|Kolumbio]].
* Perdiĝo de diverseco de [[senvertebruloj]] kaj malplimultiĝo de vivo en riveroj pro modernaj metodoj de [[agrikulturo]] kaj diversaj fontoj de [[poluo]], kio malplimultigas la troveblon de manĝaĵoj;
* Malplimultiĝo de akvofluo en riveroj kaj ĉesigo de sezonaj akvofluoj pro alidirektigo kaj forprenado de akvo, generado de Reduction in freshwater base flow in rivers and disruption of seasonal flows, because of diversions and extractions, [[hidroelektro|hidroelektro povo]], [[irigacio]], kaj akvorezervujoj, kiuj ĉiuj malhelpas la migradon de salmoj kaj faciligas la predadon je salmoj.
== Akvokulturo ==
[[
[[Akvokulturo|Akvokultivado]] de salmoj estas grava ekonomia kontribuanto al la monda produktado de kultivitaj naĝil-fiŝoj, kun valoro de pli ol miliardo da usonaj dolaroj jare. Inter aliaj ofte kultivataj fiŝoj estas la [[tilapio]]j, [[siluredoj]], [[karpo]]j, [[bramo]]j, kaj [[truto]]j. Kultivado de salmoj estas tre vigla industrio en [[Norvegio]], [[Svedio]], [[Skotlando]], [[Kanado]], kaj [[Ĉilio]], kaj ĝi provizas la plejmulton de la salmaĵo manĝata en Nordameriko kaj Eŭropo. Oni ankaŭ kultivas atlantikajn salmojn en [[Rusio]] kaj en [[Tasmanio]] ([[Aŭstralio]]).
Linio 58:
Alia formo de salmokultivado, kiu estas pli sekura sed malpli regebla, estas la tenado de salmidoj en [[frajejo]]j, ĝis ili estas sufiĉe aĝaj por vivi sendepende. Oni tiam liberigas ilin en riveroj, penante plimultigi la salmaron. Ĉi tion oni ofte faris en landoj kia [[Svedio]] antaŭ ol la norvegoj ekuzis malferm-retajn salmokultivejojn, sed privataj firmaoj malofte faris tion, ĉar iu ajn povas kapti la salmojn, kiam ili revenas por fraji, kio limigas la eblecon de la firmao ricevi financan kompenson de sia investaĵo. Pro tio precipe publikaj instancoj subtenas la frajejojn celante plimultigi la salmojn tie, kie ili estis endanĝerigitaj de troa fiŝkaptado, [[akvobaraĵo|baraj]]-konstruado, kaj media detruado. Bedaŭrinde, ĉi tia manipulado de la salmaro povas havi negativajn sekvojn, kiel ekzemple la genetikan "diluadon" de la sovaĝa salmaro, kaj en multaj regionoj oni nun malkuraĝigas la suplementan bredadon de salmoj kaj preferas la limigon de rikoltado kaj la plibonigadon kaj protektadon de la naturaj vivmedioj de la salmoj. Variaĵo de fiŝstokado nomata oceana ranĉado evoluas en [[Alasko]]: tie oni liberigas salmidojn en la oceano malproksime de la riveroj kie frajas sovaĝaj salmoj; maturiĝinte ili revenas al la loko, kie oni enoceanigis ilin, kaj tie fiŝkaptistoj povas ilin kapti.
== Specioj ==
'''La diversaj salmospecioj havas multajn nomoj kaj diversajn vivmanierojn'''.
=== Specioj de la Atlantika Oceano ===
Specioj de la atlantika oceano apartenas al la ''[[salmono|salmona]]'' genro. Inter ili estas:
* [[Atlantika salmo]] (''Salmo salar''), estas la specio laŭ kiu oni nomis ĉiujn aliajn.
* Enlandaj salmoj (''Salmo salar sebago'') vivas en diversaj lagoj de orienta Nordameriko. Ĉi tiu [[subspecio]] ne migras, eĉ kiam aliro al la maro ne estas blokita.
* '''''Salmo trutta''''' kutime klasifikiĝas kiel [[truto]], kvankam ĝi estas pli parenca al la atlantika salmo ol iuj el la pacifikaj salmospecioj. Vidu [[bruna truto]].
=== Specioj de la Pacifika Oceano ===
Specioj de la pacifika oceano apartenas al la genro ''[[Onkorinko]]''. Inter ili estas:
* [[Nerko]] (''Oncorhynchus nerka'';
* [[Ĉinuko (fiŝo)|Ĉinuko]] (''Oncorhynchus tshawytscha'';
* [[Roza salmo]] (''Oncorhynchus gorbuscha'';
* [[Ĉumo]] (''Oncorhynchus keta'';
* [[Koho]] (''Oncorhynchus kisutch'';
* [[Ĉeriza salmo]] (''Oncorhynchus masu'' aŭ ''Oncorhynchus masou'';
== Aliaj specioj ==
* [[Huĥo]] (''Hucho hucho''), la plej granda salmonedo daŭre vivanta en nesala akvo.
== Referencoj ==
<div class="references-small">
{{Referencoj}}
</div>
== Eksteraj ligiloj ==
{{
* [http://content.lib.washington.edu/salmonweb/index.html University of Washington Libraries Digital Collections – Salmon Collection] Dokumentaro priskribanta salmojn de la Pacifika Nordokcidento.
Linio 91:
* [http://www.cf.adfg.state.ak.us/geninfo/finfish/salmon/species/salmon_species.php Alaska Department of Fish & Game Salmon Species Descriptions]
* [http://www.critfc.org/ Tribal Salmon Restoration Plan]
* [http://www.wildsalmon.org/
* [http://www.wildsalmoncenter.org/ Wild Salmon Center]
* [http://www.salmonfund.org SalmonFund.org] Registrita neprofitcela organizaĵo por la longtempa evoluo de salma vivmedio en la Pacifika Nordokcidento.
Linio 98:
* '''[pdf]''' [http://www.mbayaq.org/cr/cr_seafoodwatch/content/media/salmon_farmed.pdf Seafood Watch executive report on farmed Atlantic salmon] from the [[Monterey Bay Aquarium]]
* [http://www.worldandi.com/public/2000/may/fishy.html Is Something Fishy Going On?] de Linda Joyce Forristal, worldandi.com, 2003 - pri salmoj.
* [http://www.cfsan.fda.gov/~lrd/fdfishy.html Is Something Fishy Going On?]
* [http://www.salmonrecipes.us Salmon Recipes] Aro de receptoj por la kuirado de salmo.
* [http://www.salmonrecipes.net Salmon Recipes] Over 700+ Delicious Salmon Recipes
|