Altometro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Aircraft altimeter.JPG|eta|Altometro]]
'''Altometro''' (ankaŭ altimetro, altec-montrilo, '''altomezurilo''') estas [[mezurilo]], sur kiu oni povas legi [[alteco]]n de iu ajn objekto (fiksa aŭ moviĝanta kiel [[aviadilo]]).
 
Ĝi havas du ĉefajn tipojn. Unu sekvas ŝanĝiĝon de la aerpremo (barometra altometro), dum alia mezuras tien-reenvojon de radiondoj (fiksita ĉe subo de la aviadilo), rilate al la grundo.
 
La mezurado per aerpremo okazas tra premventilo malfermita al la ekstera [[atmosfero]]. La kresko-malkresko de la premo ŝanĝas volumenon en la ujo, kio fine montriĝas sur la altometro. Oni mezuras la aerpremon ĉiam rilate al marnivela aerpremo, oni devas ĉiam korekti tion laŭ la vetero.
 
La radionda altometro mezuras altecon de aviadilo kompare al la tero. La elradiita signo povas esti impulsa (kalkulado el tempo) aŭ frekvenca modulita (kalkulado el frekvenca diferenco). Oni uzas radi-altometrojn al aŭtomata navigado aŭ "blinda" alteriĝo (okaze de nebulo ks.).
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Mezuriloj]]