Trieste (submarŝipo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝustigis gramatikon
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
esperantigita parametro, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Bathyscaphe_Trieste.jpg|thumbeta|Batiskafo ''Trieste'' pendanta de gruo]]
'''Trieste''' estis [[batiskafo]] (grandprofunda [[submarŝipo]]), konstruita de [[Auguste Piccard]] speciale por la profundmara esplorado. La unuajn planojn skizis Piccard en 1952, la submarŝipo estis produktita en [[Italio]] en 1953. Ĝi estis konstruita por subakviĝo ĝis profundo de ĉ. 6.096 metroj.
 
Trieste faris jam la 30-an de septembro 1953 rekordan subakviĝon en la [[Tirena maro]] ĉe insulo [[Ponza]]. En la submarŝipo sidis Auguste Piccard kaj lia filo [[Jacques Piccard]]. Ili atingis la profundon de 3.150 metroj. Tiun rekordon baldaŭ superis la franca batiskafo ''[[FNRS-3]]'' en 1954, kiu antaŭ bordoj de [[Senegalo]] subakviĝis ĝis 4.050 m.
 
La submarŝipon transprenis la usona mararmeo en 1958 kaj uzis ĝin por serĉagado pri sinkintaj ŝipoj kaj submarŝipoj (ekz. pri la malaperinta nuklea submarŝipo ''[[USS Thresher (SSN-593)]]''. Ekde 1958, la ŝipo estis alikonstruita por atingi pli grandan profundecon.
 
La [[batisfero]]n (la novan premkorpan globon) konstruis la firmao [[Krupp]] en [[Essen]]. Post tio, ebliĝis la subakviĝo ĝis 11.000 m. Specifa sekureca propreco estis tiu parto de la balasto, kiu konsistis el ŝtalaj globoj, kiujn tenis elektromagnetoj. Okaze de ĉeso de elektra prizorgo, la globoj tuj defalis kaj la ŝipo memstare suprenleviĝis. Kiel suprenleva forto servis ĉ. 110 tunoj da [[benzino]] en cilindroforma lado.
 
[[dosieroDosiero:Trieste Museum1.JPG|thumbeta|upright|''Trieste'' en Muzeo de la Usona Mararmeo en Vaŝingtono.]]
La 23-an de januaro 1960, ''Trieste'' estis la unua submarŝipo, kiu atingis la [[Mariana Fosego|Marianan Fosegon]] en profundo de 10.910 m kaj releviĝis. En tiu profundo regas la premo de pli ol 1 tuno je kvadrata centimetro. La subakviĝon partoprenis la svisa [[Jacques Piccard]] kaj la usona [[Don Walsh]].
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Submarŝipoj]]