La Subiro de la Okcidento: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
== Kulturo kaj Civilizacio ==
Spengler adoptas organikan koncepton de Kulturo. ''Primitiva kulturo'' estas nur kolektiĝo aŭ tutaĵo de siaj konstituaj senkoheraj partoj (individuoj, triboj, vilaĝoj, ktp). ''Alta Kulturo'', tamen, en sia matureco kaj kohero, iĝas organismo mem. Kulturo kapablas unuigi, sublimi kaj aliformigi la plurajn kutimojn, mitojn, teĥnikojn, artmetiojn, popolojn, kaj klasojn en ununuran fortan kaj unikan historian tendencon.
 
Li mencias entute 8 malsamajn ''Hochkulturen (<nowiki>''Altaj Kulturoj''</nowiki>)'' en la homa historio:
 
* [[Mezopotamio]]
* [[Antikva Egiptio]]
* [[Hindio|Hindujo]]
* [[Antikva Ĉinio]]
* [[Mezamerika civilizo|Mezamerika]] ([[Majaa civilizo|Majaa]]/[[Aztekoj|Azteka]])
* Klasika ([[Antikva Grekio|Greka]]/[[Romia Imperio|Romia]])
* [[Semidoj|Semida]] ([[Arabio]]/[[Izraelo]]/Frua Kristanismo)
* [[Faŭsto|Faŭsta]] aŭ [[Okcidenta civilizo|Okcidenta]] ([[Eŭropo|Eŭropa]])
 
Spengler dividas la konceptojn pri Kulturo kaj Civilizacio; la unua koncentriĝas je sia eno kaj kreskiĝas, la dua koncentriĝas je sia ekstero kaj nure ekspansiiĝas. Tamen, li konsideras Civilizacion la sorto de ĉiu Kulturo. La transiro Kulturo-Civilizacio ne temas pri elekto—ne estas la konscia volo de aro da individuoj, klasoj aŭ popoloj kiu decidas. Unuflanke, Kulturoj estas <nowiki>''</nowiki>aĵoj-iĝantaj<nowiki>''</nowiki>, aliflanke Civilizacioj estas <nowiki>''</nowiki>aĵoj-iĝintaj<nowiki>''</nowiki>. Ĉar ili estas la konkludo de la etaĝo de kresko de Kulturo, Civilizacioj koncentriĝas eksteren, kaj tiusence ili estas artefaritaj aŭ nesinceraj. Civilizacioj estas tio, kio Kulturoj iĝas kiam ili ne plu kreemas nek kreskiĝas ene. Ekzemple, Spengler aludas Grekojn kaj Romianojn: la imagema [[Antikva Grekio|Greka Kulturo]] subiris kaj aliformiĝis en la tute praktikan [[Romia Imperio|Romian Civilizacion]].