UK 1957: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Du prelegoj temis pri la kongresa lando, nome [[Francujo]]. Honoré Bourdelon prelegis pri "Houmanille, Mistral, Aubanel, tri fondintoj de L'Félibrige" kaj Coletta Llech-Walter pri "La Ekzistencialismaj "herooj" en la verkaro de Sartre".<ref>"42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Rotterdamo, 1957, paĝo 46.</ref>
 
Ege ambicia estis la programo de la [[Internacia Somera Universitato]], akompanata en la kongresa libro de resumo kaj indekso de la naŭ antaŭaj kongresoj, nome de la prelegintoj kaj la temoj. En Marsejlo prelegis [[Ivo Lapenna]] (La [[suvereneco]] kaj la federacia principo), [[Hugo Sirk]] (La uzo de [[radiokarbono]] por la determino de la ago de organikaĵoj), [[William Auld]] (Anglalingva poezio de la 20-a jarcento), [[Marjorie Boulton]] (Enkonduko en la internacian [[semantiko]]n), [[C. Stop-Bowitz]] (La parenceco inter [[vertebruloj]]) kaj [[Giorgio Canuto]] (Tio, kio postrestas el la teorioj de [[Cesare Lombroso]]).<ref>"42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Rotterdamo, 1957, paĝoj 47-58.</ref>
 
==Programoj==
Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 13-a Internacia Junular-Kunveno (de [[TEJO]]) el la 27a de julio ĝis la 2a de aŭgusto ĉirkaŭ [[Avinjono]], de la 27-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en [[Lyon]] el la 30a de julio ĝis la 2a de aŭgusto, de la 2-a Internacia Infana Kongreseto el la 3a de aŭgusto ĝis la 9a de aŭgusto en Marsejlo mem.<ref>"42-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Rotterdamo, 1957, paĝoj 60-64.</ref>
 
== Teatraĵoj prezentitaj ==