Jerzy Krzysztoń: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q3489595)
formatigo de titoloj, +Informkesto, +Bibliotekoj
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
'''Jerzy Krzysztoń''' (naskiĝis la 23-an de marto 1931 en [[Lublin]], mortis la 16-an de majo 1982 en [[Varsovio]]) - pola [[prozo|prozisto]], [[dramisto]], [[raportisto]] kaj [[tradukisto]].
 
== Vivo ==
Infanecon kaj komencon de lernado pasigis en [[Grodno]]. En 1940 kun la patrino kaj frato estis [[deportado|deportita]] al [[Kazaĥujo]], kie partoprenis ruslingvan lernejon. En 1942 kune kun la armeo de [[Władysław Anders]] evakuiĝis al [[Irano]]. En la jaroj 1944-1947 restis en [[Barato]], kaj poste en [[Ugando]], kie lernis en [[pola]] lernejo kaj aktivis en [[skoltismo]]. Julie 1948 kun la familio revenis al [[Pollando]] - al Lublin. Tie ĉi en 1949 abiturientiĝis kaj ekstudis la polan kaj anglan [[filologio]]n en Katolika Univesitato. En 1952 translokiĝis al [[Varsovio]], kie eklaboris en Asocio Pax, kaj en gazeta kaj semajnrevua redaktejoj. Daŭrigante studadon li finis en 1953 la [[pola]]n filologion kaj en 1955 la [[angla]]n. En 1956 ŝanĝis laboron kaj iĝis ĉefo de la Radio[[sceno|scena]] Redakcio de [[Pola Radio]].
 
En 1949 debutis per la [[rakonto]] ''Barataj rememoroj'', kiu poste eniris la libron ''Opowiadania indyjskie'' (Barataj rakontoj; 1953), dediĉita al travivaĵoj de pola civila loĝantaro, kiu forlasis [[Sovetunio]]n kune kun la [[Pola Armeo en Sovetunio|armeo de Anders]]. Poste verkis kelke da rakontoj kaj [[romano]]j. Valoras liaj raportaĵoj de la restado en [[Usono]] ''Skok do Eldorado'' (Elano al [[Eldorado]]; 1967). En sia verkado uzis diversajn literaturajn formojn, ekz. [[simbolismo (literatura skolo)|simbolismon]]. Li estis aŭtoro de pluraj radioscenoj kaj tradukisto de rakontoj kaj romanoj de la angla lingvo (i.a. ''Urbeto'' de Winesburg Sherwood Anderson, ''Rajdanto sur la ĉielo'' kaj aliaj rakontoj de [[Ambrose Bierce]]).
 
En 1953 ricevis literturan premion de junuloj kaj pro la ciklo de radioscenoj pri ''[[Poloj]] en la batalfrontoj de la [[dua mondmilito]]'' la premion de ministro pri nacia defeno. Distingita i.a. per Ora Merit-Kruco en 1974 kaj Kavalira Kruco de la Ordeno ''Polonia Restituta'' en 1982.
 
Dum la lastaj vivojaroj, kiam verkis ''Obłęd'' (Frenezo), li malsanis kaj periode estis en [[psikiatrio|psikiatria]] malsanulejo. La rakonto, bazita ĉirkaŭ motivo de anonima [[psika malsano]] estas plenplena de amara pripenso pri la nuntempa mondo.
 
Li [[sinmortigo|sinmortiĝis]].
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Polaj verkistoj]]