Saladino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
e Alepo → Halepo (laŭ NPIV kaj nacilingvaj formoj; vd Halepo, Diskuto:Alepo, http://vortaro.net/#Halepo )
Linio 8:
Origine sendita al [[Fatima kaliflando|Fatimida Egiptio]] fare de lia Zengida senjoro Nur ad-Din en 1163, Saladino surgrimpis la rangojn de la Fatimida registaro pro la valoro de siaj armeaj sukcesoj kontraŭ atakoj de [[Krucmilito|Krucmilitistoj]] sur ĝia teritorio kaj lia persona proksimeco al la kalifo al-Adid. Kiam la onklo de Saladino nome Ŝirkuh mortis en 1169, al-Adid nomumis Saladino'n [[veziro]], malofta nomumo por [[Sunaismo|sunaisma islamano]] al tia grava posteno en la [[Ŝijaismo|ŝijaisme]] estrita [[kaliflando]]. Dum lia periodo kiel veziro Saladino komencis subfosi la Fatimidan potencularon, kaj sekve la morton de al-Adid en 1171 li transprenis la registaron kaj harmoniigis la fidelecon de la lando kun la [[Bagdad]]-bazita [[Abasida Kaliflando]]. En la sekvaj jaroj, li gvidis ekspediciojn kontraŭ la krucistoj en [[Palestino]], ordigis la sukcesan konkeron de [[Jemeno]] kaj forpuŝis por-fatimidajn ribelojn en Supra Egiptio.
 
Ne longe post la morto de Nur-ad-Din en 1174, Saladino propre gvidis la konkeron de Sirio, pace enirante [[Damasko]]n laŭ la peto de ĝia reganto. De mezo de 1175, Saladino konkeris [[Hamao]]n kaj [[Homs]], okazigante la malkonkordon de siaj iamaj Zengid-senjoroj, kiuj estis la oficialaj regantoj de Sirio. Baldaŭ poste, li venkis la Zengid-armeon en batalo kaj estis poste proklamita la "Sultano de Egiptio kaj Sirio" fare de la abasida [[kalifo]] al-Mustadi. Li faris pliajn konkerojn en norda Sirio kaj Jazira, evitante du atencojn kontraŭ sia vivo fare de la [[Asasinoj]], antaŭ reveno al Egiptio en 1177 por trakti temojn tie. Antaŭ 1182, Saladino kompletigis la konkeron de Sirio post konkerado de [[AlepoHalepo]], sed finfine ne transprenis la Zengid-fortikaĵon de [[Mosulo]].
 
Sub la persona gvidado de Saladino, la Ajubida armeo venkis la krucistojn ĉe la decida [[Batalo de Hattin]] en 1187, malfermante la vojon al la islamanoj por rekapti Palestinon el la Krucistoj kiuj estis konkerinta ĝin 88 jarojn pli frue. Kvankam la krucisma Jerusalema reĝlando daŭrigus ekzisti por plilongigita periodo, ĝia malvenko ĉe Hattin markis turnopunkton en sia konflikto kun la islamaj potencoj de la regiono. Saladino fariĝis elstara figuro en islama, araba, turka kaj kurda kulturoj.<ref>''Moors' Islamic Cultural Home souvenir III, 1970–1976'' Islamic Cultural Home, 1978, p. 7.</ref> En 1193 li mortis en Damasko, donis multon da sia riĉaĵo al siaj subuloj. Saladino estas entombigita en [[maŭzoleo]] najbara al la [[Moskeo de la Umajadoj]].