Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 142:
==Ordoj==
Saluton. Vi kreis la artikolon [[Leksikografia ordo (matematiko)]] ligita al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Leksikografia ordo, kaj la artikolon [[Leksikografia ordo]] ligita al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo; en ĝia enkonduko vi mem diras, ke tio ne samas al alfabeta ordo. Nun mi intencas krei la artikolon [[Alfabeta ordo]] ligota al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo. Mi ne komprenas la teknikajn tialojn havi du artikolojn por la koncepto ''Leksikografia ordo''. Vi eble jes, sed klare tio kolizias kun la neceso por atikolo al [[Alfabeta ordo]]. Mi vidas klaran solvon ke oni malligu [[Leksikografia ordo]] el ligoj al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo. Poste oni povas religi ĝin al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Leksikografia ordo kaj pri la artikolo [[Leksikografia ordo (matematiko)]] mi ne scias ĉu ekzistas artikoloj al kiuj ligi ĝin aŭ kunigi ambaŭ, sed ĉiuokaze necesas liberigi la spacon por la artikolo [[Alfabeta ordo]]. Mi atendas vian respondon por povi fari mian taskon. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:48, 18 okt. 2019 (UTC)
 
: @[[Uzanto:Kani|kani]]:
: Kani diris:
:: «Mi ne komprenas la teknikajn tialojn havi du artikolojn por la koncepto ''Leksikografia ordo''.»
:
: Ekzistas leksikografia tradicio ordigi la vortojn; ĝi meritas apartan artikolon. Kaj ekzistas ties matematika ĝeneraligo, vaste uzata en komputado kaj matematiko, kiun oni nomas per la nomo de ĝia prototipo, «leksikografia ordo». Ankaŭ ĝi meritas apartan artikolon.
:
: La uzo de la sama termino ne estas hazarda, en ambaŭ okazoj temas pri unu sama ideo -- rilate al malsamaj aplikaj kampoj.
:
: Kani:
:: «en ĝia enkonduko vi mem diras, ke tio ne samas al alfabeta ordo».
 
: Per tio mi volis diri, ke ĝi ne samas kun la «alfabeta ordo» en ties normala esperanta senco:
::: «alfabeta ordo» = «la ordo de la literoj en la alfabeto».
: Alivorte: mi diris, ke laŭ la normala lingva logiko «alfabeta ordo» sugestas alian signifon, ol tiu, kiun trudas al ĝi la angla Vikipedio.
:
: Same opinias la franca Vikipedio en la responda artikolo [[:fr:Classement alphabétique]]:
 
:: Le '''classement alphabétique''' ... est plus complexe que le seul '''ordre alphabétique''', simple classement de ces signes eux-mêmes pris isolément.
 
: La angla “[[:en:Alphabetical order]]” en la angla Vikipedio estas mistermino, kaj la anglalingvaj fakuloj kiuj flegas sian terminaron tiel ne diras. Oni diras ekz-e “'''dictionary''' order” (tiel ekz-e en la instrukcio por uniksa komando <code>sort</code>) aŭ “collation order” (en la operaciumoj, en la unikoda normo: “Unicode '''collation''' algorithm”).
 
: La mistermino «alfabeta ordo» maltaŭgas ankaŭ tial, ke en multaj lingvoj uzantaj kromsignojn ne ĉiuj tiuj signoj aperas en la alfabeto; ekz-e en la francan alfabeton oni ne inkludas ô, é -- sed leksikografo kompilanta vortaron devas atenti la ordon de
 
:: cote
:: côte
:: coté
:: côté
:: coter
 
: Estas iom perversa situacio: la termino “lexicographical order” aperas nur en sia metafora signifo, dum por ĝia rekta signifo estas uzata mistermino “alphabetical order”.
:
: Kani:
:: «Nun mi intencas krei la artikolon [[Alfabeta ordo]] ligota al alilingvaj artikoloj kiuj ĝenerale nomiĝas Alfabeta ordo»
:
: Kiun nocion esprimu via artikolo? La angla artikolo temas pri la rektasenca leksikografia ordo (t.e. “dictionary order”), kaj tion mi jam priskribis en [[Leksikografia ordo]]. Tio estas «leksikografia ordo en la senco leksikografia».
:
: La artikolon en la angla Vikipedio verkis fuŝulo, kaj pluraj alilingvaj vikipediistoj obeeme imitis la fuŝon. Tio ne estas imitenda.---[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 04:29, 19 okt. 2019 (UTC)