Lou Reed: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Lewis Allan Reed''', per arta nomo '''Lou Reed''' (2a de marto, 1942 – 27a de oktobro, 2013), estis usona [[muzikisto]], kantisto, kantoverkisto kaj [[poeto]]. Li estis la ĉefa gitaristo, kantisto kaj ĉefa kantoverkisto de la rok-bando [[The Velvet Underground]] kaj poste havis soloan karieron kiu daŭris kvin jardekojn.

==Kariero==
The Velvet Underground ne estis komerca sukceso dum sia ekzisto, sed estis konsiderata unu el la plej influaj bandoj en la historio de [[Subgrundaj medioj|subgrunda]] kaj [[alternativa rokmuziko]].
 
Lasinte la bandon en 1970, Reed publikigis dudek soloajn studialbumojn. Lia dua, ''Transformer'' (1972), estis produktita de [[David Bowie]] kaj aranĝita de Mick Ronson, kaj havigis ĉeftendencan rekonon. Post ''Transformer'', la malpli komerca ''Berlin'' atingis la numeron 7an en la brita albumorangigo. ''Rock 'n' Roll Animal'' (koncerta albumo publkigita en 1974) ege multe vendiĝis, kaj ''Sally Can't Dance'' (1974) pintis en la numero 10a en ''Billboard 200''; sed dum longa periodo post, la verkaro de Reed ne konvertiĝis en grandaj vendoj, kio kondukis lin pli profunden en [[toksikomanio]] kaj [[alkoholismo]]. Reed puriĝis en la komenco de la 1980-aj jaroj, kaj laŭgrade revenis al elstareco per ''New Sensations'' (1984), atingante kritikan kaj komercan karierpinton per sia albumo de 1989 nome ''New York''.
 
Reed partoprenis en la re-formado de The Velvet Underground en la [[1990-aj jaroj]], kaj faris kelkajn pliajn albumojn, kiel kunlabora albumo kun [[John Cale]] titolita ''Songs for Drella'' kiu estis omaĝo al sia iama mentoro [[Andy Warhol]]. ''Magic and Loss'' (1992) iĝos la plej alte rangigita albumo de Reed en la brita albumorangigo, kie pintis en la numero 6a.
 
{{redaktata}}
Li kontribuis per muziko al du teatraj ludadoj de verkistoj de la 19a jarcento, unu el kiuj disvolviĝis en albumon titolita ''The Raven''. Li edziĝis al sia tria edzino [[Laurie Anderson]] en 2008, kaj registris la kunlaboran albumon ''Lulu'' kun [[Metallica]]. Li mortis en 2013 pro hepata malsano. La distinga senemocia voĉo, poezia vortumado kaj eksperimenta gitarludado de Reed estis la markiloj de la artisto tra lia longa kariero.
 
==Diskaro==
{{Div col|cols = 2}}
 
===Sola===
* Lou Reed (1972)
Linio 42 ⟶ 47:
* The Velvet Underground (1969)
* Loaded (1970)
{{Div col end}}