KMFDM: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:KMFDM Castle Party 2009 07.jpg|eta|dekstre|230px|Sascha Konietzko koncerte en Bolków, Pollando, en julio 2009.]]
[[File:KMFDM Castle Party 2009 02.jpg|eta|dekstre|230px|Lucia Cifarelli koncerte en Bolków, Pollando, en julio 2009.]]
'''KMFDM''' (origine '''Kein Mehrheit Für Die Mitleid''', iel tradukita de la bando mem kiel "malpio por la majoritato")<ref>[https://web.archive.org/web/19970408173452/http://www.kmfdm.net/history.html "KMFDM History".] KMFDM Inc. Arkivita el la originalo la 8an de aprilo, 1997. Alirita la 2an de oktobro, 201o. </ref> estas [[Germanio|germana]] [[Industria muziko|industrimuzika]] bando el [[Hamburgo]] estrita de la mult-instrumentisto Sascha Konietzko, kiu fondis la grupon en 1984 kiel ''performance'' arta projekto.
 
==Historio==
La plej frua konsisto de la grupo inkludis la germanan drumiston En Esch kaj la britan kantiston Raymond Watts, kiu lasis la grupon kaj revenis kelkajn fojojn laŭlonge de la tempo. La trio registris la plej fruajn albumojn de la bando en [[Germanio]] antaŭ Konietzko kaj Esch translokiĝis al [[Usono]], kie ili trovis multe pli grandan sukceson per la semindustria registra firmao ''Wax Trax!''. La germana [[gitaristo]] Günter Schulz aliĝis en 1990; kaj li kaj Esch pluis kun la bando ĝis KMFDM rompiĝis en 1999. Konietzko revivigis KMFDM en 2002 (Esch kaj Schulz malakceptis realiĝi) en la firmao ''Metropolis Records'', kaj ĉirkaŭ 2005 li jam estis ariginta komponon konsistantan el usona kantistino Lucia Cifarelli, britaj gitaristoj Jules Hodgson kaj Steve White, kaj la ankaŭ brita drumisto Andy Selway. Konietzko kaj Cifarelli retranslokiĝis al Germanio en 2007, dum la cetero de la bando restis en Usono. Hodgson kaj White ŝanĝis al aliaj celoj inter 2015 kaj 2017, lasante la bandon kiel fakta trio neoficiale. Aldone al tiuj kernaj membroj, ankaŭ dekoj de aliaj muzikistoj laboris kun la grupo laŭlonge de la dudeko da studialbumoj kaj pli da unuopaĵoj, kun vendoj kiuj totalis pli ol du milionoj da diskoj tutmonde.
 
==Priskribo==
Kritikistoj konsideras KMFDM kiel unu el la unuaj bandoj kiuj portis [[Industria muziko|industrian muzikon]] al hegemonia publiko, kvankam Konietzko referencas al la muziko de la bando kiel "The Ultra-Heavy Beat" (io kia Tropeza Frapo). La bando inkluda elementojn de gitaraĵoj de [[Metalroko]], [[Elektronika muziko]], soloaĵoj, kaj masklajn kaj inajn voĉojn en sia muziko, kaj enhavas varion de stiloj kiel industria roko kaj elektronika muziko. La bando estas fiere politikema, kaj multaj el iliaj vortumadoj temas kontraŭ violento, milito kaj subpremado. KMFDM normale turneas almenaŭ unufoje post ĉiu grava publikigo, kaj la bandanoj estas konataj pro sia alireblo al kaj interagado kun sekvantoj, kaj rete kaj koncerte. La bandanoj, sole aŭ kunlaborante kaj kun aliaj muzikistoj, registris sub multaj aliaj, ĉefe Pig de Watts, Excessive Force de Konietzko, kaj Slick Idiot de Esch kaj Schulz.
 
==Diskaro==
===Studialbumoj===
{{Div col|cols = 23}}
* Opium (1984)
* What Do You Know, Deutschland? (1986)