Mickey Hargitay: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
-kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
Li estis originale [[ĉarpentisto]], kiu fuĝis el Hungario en [[1947]] por neplenumi [[militservo]]n. Li setlis en [[Usono|usona]] urbeto [[Cleveland]], kie estis siatempe la plej granda hungara komunumo en Usono. Tie li laboris kiel akvomuntisto, sed pli poste ekprovis la korpokulturadon post modelo de [[Steve Reeves]], en rolo de Herkules.
 
Li gajnis la titolon ''Mr. Universe'' (Sinjoro Universo) en [[1955]] kaj samjare ankaŭ la titolojn ''Mr. America'' kaj ''Mr. Olimpia''.
 
La titolo kiel ''Mr. Universe'' malfermis pordojn al ŝobizniso. Li iĝis komence membro de "muskolhomo"-ŝoo de Mae West, tiel li renkontiĝis kun mirakla-brusta ''[[Jayne Mansfield]]'', kiu estis siatempe konkuranto de [[Marilyn Monroe]]. Ili geedziĝis en [[1958]], kaj de ili naskiĝis tri infanoj. Ilia domo de [[Beverly Hills]] iĝis fama pro ties "rozkolora palaco" (planita de Hargitay) kaj kun la korforma naĝbaseno. Ili divorcis en [[1964]].
 
Li rolis en duarangaj hororofilmoj kiel ''Buĉmurdo en la deka strato'' (1957) kaj en la ''Ruĝa ekzekutisto'' ([[1965]]) kaj en spagetvesternoj kaj en erotikaj filmoj.
 
Lin surscenigis en [[1982]] [[Arnold Schwarzenegger]] en filmo pri Jayne (''The Jayne Mansfield Story'').
 
Mickey aperis en filmaj epizodoj de sia filino Mariska (Mariŝka) (''Law & Order: Special Victims Unit'').
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Hargitay, Mickey}}
 
[[Kategorio:Budapeŝtanoj]]
[[Kategorio:Hungaraj aktoroj|Hargitay, Mickey]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1926|Hargitay, Mickey]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2006|Hargitay, Mickey]]